Homoj

Mario Rapisardi

La 4-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1912) de la itala (sicilia) poeto, tradukisto kaj universitata profesoro Mario Rapisarda, (1844-1912),

eo.wikipedia.org/wiki/Mario_Rapisardi

konata kiel Mario Rapisardi (li neniam ŝanĝis laŭleĝe sian familian nomon, sed li ŝatis nomiĝi Rapisardi ĉar – spirito sendube kurioza – li volis havi familian nomon rimantan kun tiu de lia preferata poeto, Giacomo Leopardi).

Sendependa kaj ribelema, lia temperamento elstaras el ĉi tiuj liaj frazoj:

«Mario Rapisardi non iscrive nei giornali; non accetta nomine accademiche, né candidature politiche ed amministrative; non vuol essere aggregato a nessun sodalizio; non ha tempo di leggere tutti i libri che gli mandano, molto meno i manoscritti; né di rispondere a tutti coloro che gli scrivano».

(Traduko: «Mario Rapisardi ne verkas en gazetoj; ne akceptas akademiajn nomumojn, nek politikajn aŭ administrajn kandidatigon; ne volas estis aligita al iu ajn societo; ne havas tempon legi ĉiujn librojn, kiujn oni sendas al li, des malpli la manuskriptojn; nek respondi al ĉiuj, kiuj skribas al li».

Fervora respublikano kaj admiranto de Giuseppe Mazzini (sed ankaŭ de Giuseppe Garibaldi), li travivis la jarojn de la frua junaĝo en la suferplena periodo de la sicilia historio, kiu vidis la entreprenon de la Milo de Garibaldi kaj la finon de la Burbona dinastio.

Kvankam li neniam kompletigis la universitatajn studojn, en 1870 li havis la taskon instrui italan literaturon ĉe la Universitato de Katano, kaj en 1878 li estis nomumita katedra profesoro pri itala literaturo ĉe tiu Universitato. Li estis tre amata de la studentoj, tiom ke kiam, en 1905, oni intencis eksigi lin, la studentoj de multaj Universitatoj vigle ribelis.

En 1877, li kunpuŝiĝis kun la Episkopo de Katano, pro la poemo “Lucifero”, kies enhavo estas facile divenebla; ĉiam sur la religia ebeno, en 1887 li publikigis “Religiaj poeziaĵoj”-n, sed la titolo ne devas erarigi, ĉar temas pri panteisma “religiemo”.

Li tradukis el la latina (“De rerum natura” – La naturo de la aĵoj de Lukrecio; “Poemoj” de Katulo; “Odoj” de Horacio) kaj el la angla (“Prometheus Unbound” – Liberigita Prometeo de Percy Bysshe Shelley).

Sur la persona ebeno, li havis disputojn kun Giovanni Verga, ĉar tiu estis la amoranto de lia edzino; kurioza, preskaŭ bokaĉeska detalo: Rapisardi eksciis pri la perfido de la edzino el anonima letero, kies aŭtoro malkaŝiĝis esti… Verga mem! (Al tiu travivaĵo inspiriĝis Luigi Pirandello por sia komedio “L’Esclusa”- La Ekskluditino).

Sur la intelekta kaj ideologia ebeno, Rapisardi estis akra kontraŭulo de Giosuè Carducci, kiun li kulpigis pri “perfido” de la respubikana idealo; ĉi tiu kontraŭstaro influis la kritikan pritakson de liaj verkoj, kiuj estis laŭdegataj de la sekvantoj de la skolo de Francesco De Sanctis, kaj malaprezataj de la ŝatantoj de Carducci (aparte, Benedetto Croce); paradokse, li estis kritikita ankaŭ de marksisto Antonio Gramsci, dum en la dua postmilito li estis revalorigita de alia komunisto, Concetto Marchesi.

Tamen, lia kverelema karaktero kondukis lin al kunpuŝiĝoj ankaŭ kun aliaj literaturistoj, ekzemple Olindo Guerrini (Lorenzo Stecchetti).

La urbo Katano havis kaj havas lin en granda konsidero; en liaj finebraĵoj partoprenis 150.000 personoj; kaj unu el la ĉefaj aleoj de Katano havas lian nomon.

La volumo de Carlo Minnaja “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj” dediĉas al Rapisardi la paĝojn 33-35, kun la traduko al Esperanto (de Michela Lipari) de ero el lia universitata enkonduka prelego de 1897.

Mi aldonas:

– spritan karikaturon de Mario Rapisardi;

– p. 17 de la eldono en Esperanto de la monata bulteno de septembro 1939 de la elsendoj al eksterlando de Radio Roma (Eiar); la 6-an de septembro 1939, en la kadro de la programo al Latina Ameriko, estis dissendita “memorigo pri Rapisardi”, kio pruvas, ke ne estas ĝusta la aserto de la paĝo en itala lingvo de Vikipedio, laŭ kiu Rapisardi “restis en ombro dum faŝismo, ĉar taksata historia materiisto pro la laŭdoj al Karl Marx”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *