Objektoj

Mandolino

Laŭ ŝablona (kaj moka) onidiro, Italio, kaj precipe Napolo, estas “lando de mandolinoj”; eĉ fama filmo de 2001 (“Il mandolino del capitano Corelli”) apogis ĉi tiun opinion.

Nuntempe, tio tute ne veras.

Mi transkribas (kun traduko al la itala) parton de artikolo surondigita la 20-an de februaro 1977 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas malnovan bildkarton (proksimume de antaŭ unu jarcento), kiu prezentas historian kuriozaĵon: virinan mandolin-orkestron de napolaj migrintinoj al Bazelo/ Svislando.


RADIO ROMA – ESPERANTO, 20.2.1977

NAPOLO NE PLU ESTAS “LA LANDO DE MANDOLINOJ”

Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

Laŭ kelkaj fakuloj mandolino, la karakteriza napola instrumento, ne naskiĝis en Napolo, sed en Milano, antaŭ kvar jarcentoj, kaj nur poste ĝi enradikiĝis en Napolo. 

Aliaj fakuloj asertas, ke mandolino devenas el “panduro”, orienta muzik-instrumento konata jam en la kvara jarcento antaŭ Kristo, kaj pri kiu, interalie, parolis la araba fakulo Al-Farabi en la deka jarcento; laŭ ĉi tiu opinio, ĉi tiu instrumento rapide disvastiĝis ĉe la popoloj de Nordafriko, kaj atingis Napolon je l’ epoko de la saracenaj invadoj.

Ĉu araba ĉu milana laŭdevene, mandolino estas, kiel ajn, napola laŭfakte.

La plej antikva fabriko en Napolo, pri kiu oni havas informojn, estis tiu de familio Vinaccia, kiu viglis antaŭ tri jarcentoj kaj ne plu ekzistas. Ekde tiu epoko, Napolo konservis la mondrekordon de mandolinoj ĝis la jaroj tuj post la unua mondmilito. Tiam, en la dudekaj jaroj, ekzistis en Napolo trideko da lertaj liutistoj, kiuj eksportadis, meznombre, mil mandolinojn en ĉiu semajno.

Kio restas, hodiaŭ, el la antikvaj, gloraj liutistoj el Napolo? Praktike, ekzistas nur unu fabriko de mandolinoj, tiu fondita en 1825 de Raffaele Calace. Nuntempe la petoj venas precipe el Japanujo; la napola merkato sorbas malmultege.

Napolo ne plu estas la lando de mandolinoj. Eĉ inter la surstrataj kantistoj estas tre malmultaj tiuj, kiuj ludas mandolinon.

En 1958, ĉe la Festivalo de Napola Kanzono, konkursis muzikaĵo dediĉita al mandolino: por ĝin ludi devis veni el Romo Giuseppe Anedda, la sola mandolin-koncertisto, kiu tiam ekzistis en Italujo, kaj instruis ne en Napolo, sed en Padovo kaj Novjorko.

La 31-an de majo 1969, alvenis al Napolo la japana mandolin-orkestro de Hirokazu Nanya. “Ni venis al Napolo – deklaris la majstro – kun la celo renkontiĝi kun la veraj mandolinistoj”; sed li ekvidis, kun granda surprizo, ke krom li kaj liaj samnacianoj, ne ekzistis en Napolo mandolin-koncertistoj.

°°°°°

(traduzione)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 20.2.1977

Velia Corsini: NAPOLO NE PLU ESTAS “LA LANDO DE MANDOLINOJ”

Secondo alcuni esperti il mandolino, il caratteristico strumento napoletano, non è nato a Napoli, ma a Milano, quattro secoli fa, e soltanto dopo si è radicato a Napoli. 

Altri esperti asseriscono che il mandolino ha origine  dal “panduro”, uno strumento musicale orientale conosciuto già nel quarto secolo avanti Cristo, di cui parla, tra l’altro, l’arabo Al-Farabi nel decimo secolo; questo strumento si sarebbe rapidamente diffuso presso i popoli del Nordafrica, e sarebbe giunto a Napoli all’epoca delle invasioni saracene.

Arabo o milanese di origine, il mandolino, di fatto, è napoletano.

La più antica fabbrica a Napoli di cui si abbia notizia era quella della famiglia Vinaccia, attiva tre secoli fa, non più esistente. Da allora, Napoli mantenne il primato mondiale dei mandolini, fino agli anni imediatamente successivi alla prima guerra mondiale. All’epoca, negli anni venti, c’era Napoli una trentina di esperti liutai, che esportavano in media mille violini a settimana.

Che cosa resta, oggi, di quelle antiche glorie? In pratica, esite soltanto una fabbrica di mandolini, quella fondata nel 1825 da Raffaele Calace. Attualmente, le richieste vengono soprattutto dal Giappone, il mercato napoletano assorbe pochissimo.

Napoli non è più il Paese dei mandolini. Perfino tra i posteggiatori sono pochissimi quelli che suonano il mandolino.

Nel 1958, al Festival della Canzone napoletana, partecipò una composizione dedicata al mandolino: per suonarla, dovette venire da Roma Giuseppe Anedda, l’unico concertista di mandolino che all’epoca esisteva in Italia, che non insegnava a Napoli, ma a Padova e New York.

Il 31 maggio 1969, arrivò a Napoli l’orchestra giapponese di mandolini di Hirokazu Nanya. “Siamo venuti a Napoli – dichiarò il maestro – allo scopo di incontrare i veri mandolinisti”; ma si accorse, con grande sorpresa, che, a parte lui e i suoi connazionali, non c’erano a Napoli concertisti di mandolino.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *