Eventoj

Tertremo de Mesino de 1908

La 28-an decembro 1908 katastrofa tertremo trafis la markolon de Mesino,

eo.wikipedia.org/wiki/Tertremo_en_Italio_en_1908

www.youtube.com/watch?v=hSTdrwBn9IQ

kaŭzante 80.000 mortintojn en Mesino (el 130.000 loĝantoj) kaj minimume 15.000 en la vidalvida Reggio di Calabria (el 45.000 loĝantoj).

La okazintaĵo restis tiel vive en la kolektiva memoro, ke ankoraŭ nuntempe (post pli ol unu jarcento) en Mesino, kiam oni volas paroli pri “granda malordo”, oni diras “è stato un ventotto dicembre” ( = okazis iu dudekoka de decembro).

Mi jam parolis pri tio la 28-an de decembro 2017.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/28/terremoto-di-messina-1908/

Hodiaŭ mi aldonas pliajn dokumentojn, pri la vetkuro de solidareco, okazinta post la tertremo; la bildoj montras:

– rusajn marsoldatojn, kiuj sukuris kiel unuaj,

– la kovrilon de la libro de Sergio Mazzoli “Nei giorni di tanta incommensurabile sciagura” (En la tagoj de tiom neelmezurebla malfeliĉaĵo), eldonita en 2008, pri la helpo (malmulte konata) veninta el Triesto kaj el la Aŭstria-Hungara Imperio;

– fajrogardistojn kaj urbajn policanojn el Milano;

– p. 21 de la revuo “Brita Esperantisto” 1909-50 (februaro 1909), kun invito partopreni en monkolekto aranĝita de UEA.

Mi memorigas, ĉe-okaze, ke inter la kuracistoj alkurintaj al Mesino estis la sveda verkisto Axel Munthe, pri kiu mi parolis la 12-an de februaro 2017.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/02/12/axel-munthe/

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *