Homoj

Paul Klee

La 18-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1879) de la svisa pentristo, muzikisto kaj poeto Ernst Paul Klee, konata kiel Paul Klee (1879-1940),

eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Klee 

fama precipe pro siaj pentraĵoj, aparte tiuj abstraktaj, ofte reduktitaj al simplaj linjoj aŭ kolorzonoj, sur variaj materiaj bazoj (telo, juto, gazeta papero, ktp).

Ĉar filo de germana patro, dum la unua monda milito li soldatservis en la germana armeo.

Kune kun Vasilij Kandinskij, li estigis la artan grupon “Der Blaue Reiter” (La Blua Rajdanto).

Je la epoko de la Respubliko de Weimar, li instruis ĉe la Lernejo pri arkitekturo, arto kaj dezajno “Staatliches Bauhaus”, fundamenta referenca punkto por ĉiuj movadoj ligitaj kun raciismo kaj funkciismo.

En 1933 li estis devigita forlasi Germanion, ĉar la nazia reĝimo taksis “degenerinta arto” lian produktaron (102 liaj verkoj estis forigitaj el la germanaj Muzeoj); en 1939 (kiel filo de svisa patrino) li petis la svisan civitanecon, kiu tamen estis konsentita al li nur la 5-an de julio 1940, post lia morto okazinta la 29-an de junio 1940.

Svislando poste “remalkovris” ĉi tiun artiston, al kiu ekde 2005 estas dediĉita en Berno grandioza Centro (“Zentrum Paul Klee”), projektita de la itala arkitekto Renzo Piano, kiu gastigas pli ol 4000 verkojn, kaj entenas spacojn destinitajn al kunvenoj kaj ekspozicioj, atelieroj por gejunuloj kaj biblioteko.

Mi transskribas, kun traduko al la itala, artikolon surondigitan de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma) la 19-an de oktobro 1996, en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas la svisan poŝtmarkon de 1979 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Paul Klee.


(Segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA-ESPERANTO, 19.10.1996

Ekde hodiaŭ en Milano la granda ekspozicio dediĉita al “Bauhaus”, la germana grupo de kreaj metiartistoj kiuj, en la dudekaj jaroj, draste transformis la ideon pri domo. Temis pri revo je demokrateco aplikita ankaŭ al la mebloj kaj al pentroarto, kiu en Germanio de la epoko de la Vajmara respubliko implikis arkitektojn kiajn Gropius kaj Van der Rohe kaj pentristojn kiajn Klee kaj Kandinskij, aŭtorojn kaj ĉefrolulojn de tio, kio estas difinita de kelkaj nuntempaj gazetoj kiel “la lasta utopio”.

La granda Milana revuado ekzamenas, el la vidpunkto de historio kaj de produktado, la tutan krean ciklon de movado, kiu profunde influis ĉiujn artojn de ĉi tiu jarcento.

Dividite en naŭ sekciojn, la ekspozicio retrairas la 14 vivojarojn de Bauhaus (de 1919 ĝis 1933), prezentante de fojo al fojo ĝiajn ĉefrolulojn.

°°°°°

(Traduzione)

RADIO ROMA-ESPERANTO, 19.10.1996

A partire da oggi a Milano la grande mostra dedicata al “Bauhaus”, il gruppo tedesco di artigiani creativi che, negli anni venti, trasformarono radicalmente l’idea della casa. Si trattava di un sogno di democrazia applicata anche ai mobili e alla pittura, che nella Germania dell’epoca della Repubblica di Weimar coinvolse architetti come Gropius e Van der Rohe e pittori come Klee e Kandinskij, autori e protagonisti di quella che alcuni giornali di adesso definiscono “l’ultima utopia”.

La grande rassegna milanese prende in esame, dal punto di vista storico e produttivo, l’intero ciclo creativo del movimento, che influenzò profondamente tutte le arti di questo secolo. 

Divisa in nove sezioni, la mostra ripercorre i 14 anni di vita del Bauhaus (dal 1919 al 1933), presentando di volta i suoi protagonisti.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *