Homoj

Louis Hector Berlioz

La 11-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1803) de la franca komponisto Louis Hector Berlioz, konata kiel Hector Berlioz (1803-1869),

eo.wikipedia.org/wiki/Louis_Hector_Berlioz 

fama precipe ĉar li kreis la teoriajn bazojn de la moderna orkestrado (kun taŭga spaca distribuo de la instrumentoj) kaj pro la komponaĵoj “Symphonie fantastique” (Fantazia Simfonio), Roméo et Juliette (Romeo kaj Julieta), Les Troyens (La Trojanoj), kaj religia muziko.

Li neniam lernis ludi pianon; kaj nur post kvin klopodoj li estis allasita al la prestiĝa konkurso pri komponado “Prix de Rome” (Premio de Romo). Cetere, oni diru, ke Berlioz amis nek Romon nek Italion, kaj (kiel li mem konfesis) li partoprenis la konkurson nur pro spito kontraŭ sia patro, kiu senigis lin je la vivrimedoj, kiam la junulo ekokupiĝis pri muziko anstataŭ sekvi la kursojn pri medicino.

La muzikistoj de lia epoko havis pri li malsamajn opiniojn: konsideris lin geniulo Franz Liszt, Fryderyk Chopin, Camille Saint-Saëns, Robert Schumann; kontraŭe, taksis lin frenezulo (pro la originaleco de liaj ideoj, kiuj pledis por “priskriba” muziko) Luigi Cherubini, Richard Wagner, Felix Mendelssohn. 

Okaze de la unuajarcenta datreveno de lia naskiĝo, la revuo “Lingvo Internacia” 1903-12, p. 293-295, publikigis pri li ampleksan artikolon, kies esencajn partojn mi transskribos kaj tradukos al la itala en alia okazo.

Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1983, laŭ skizo de Pierre Forget, pro la 180-a datreveno de la naskiĝo de Berlioz.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *