Eventoj

Internacia Tago Alikapablo

La 3-a de decembro estas la “International Day of Persons with Disabilities”, ĝis 2007 “International Day of Disabled Persons” (laŭvorte: Internacia Tago de Personoj kun Miskapableco), proklamita en 1992 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kun la celo antaŭenigi la rajtojn kaj la bonstaton de la malplikapabluloj.

En 2006, la Konvencio pri la rajtoj de la personoj kun miskapableco konfirmis kaj plivastigis la sindevigon igi efektiva la principon de egalrajteco, certigante la plenan kaj efektivan partoprenon de la malplikapabluloj en la politika, socia, ekonomia kaj kultura sfero de la socio.

Cetere, jam ekde 1948 tute analoga koncepto estas esprimita, en ĝenerala senco, en la dua alineo de artikolo 3 de la itala Konstitucio,

eo.wikisource.org/wiki/Itala_Konstitucio

laŭ kiu:

 “È compito della Repubblica rimuovere gli ostacoli di ordine economico e sociale, che, limitando di fatto la libertà e l’eguaglianza dei cittadini, impediscono il pieno sviluppo della persona umana e l’effettiva partecipazione di tutti i lavoratori all’organizzazione politica, economica e sociale del Paese”.

(traduko:

Estas tasko de la Respubliko forigi la ekonomiajn kaj sociajn barojn, kiuj, laŭfakte limigante la liberon kaj la egalecon de la civitanoj, malhelpas la plenan evoluon de la homa persono kaj la efektivan partoprenon de ĉiuj laboristoj en la politika, ekonomia kaj socia aranĝo de la Lando).

La Konvencio de UN invitas la Ŝtatojn alpreni la necesajn dispoziciojn por identigi kaj forigi ĉiujn barojn, kiuj limigas la respekton de la nepraj rajtoj, ebligante al la personoj kun malhelpoj vivi en sendependa maniero kaj plene partopreni en ĉiuj aspektoj de la vivo kaj de la evoluo; fakte, la personoj kun malhelpoj suferas pli multe pri sanitaraj mankoj, havas malpli da alireblo al la kleriĝo, kaj malpli da ekonomiaj ŝancoj kompare kun la personoj tiel diritaj “normale dotitaj”.

Koncerne diskriminaciojn, estas interese ekzameni iun aspekton, kiu nur ŝajne estas duaranga, tiun lingvan.

Memkompreneble, estus iluzie (ec trompe) pensi, ke konkreta problemo estas solvebla nur per ŝanĝo de la vortoj; sed ankaŭ la maniero, en kiu persono kun malhelpoj estas difinita, havas sian gravecon, jen por la koncernato jen por la socio.

En pasinteco, oni utiligis terminojn, kiuj hodiaŭ estas sentataj kiel malŝataj aŭ eĉ ofendaj: eĉ la milda “invalido” (daŭre ĉeestanta en la neĵusa itala leĝaro) estas hodiaŭ malaprobata, ĉar “in-valido” (ne-valida) povas pensigi pri io ne valida, senvalora; same pri “inabile” ( = nekapabla, sed ankaŭ mallerta).

Eĉ pli malbonaj aliaj sinonimoj: nekapablulo, netaŭgulo, difektito, handikapito, handikapulo, nenormalulo, misformito; kaj, en rilato kun apartaj invalidecoj: postiĝinto, kriplulo, lamulo, blindulo, surdulo, duonsurda.

Nuntempe, en la itala oni diras “diversamente abile” ( = alimaniere kapabla, alikapablulo), “disabile” ( = nekapablulo), “persona con disabilità” ( = persono kun malhelpoj), “portatore di handicap” ( = portanto de handikapo), “svantaggiato” ( = malavantaĝito) en ĝenerala senco; “non vedente” ( = nevidanto) kaj “ipovedente” ( = febla vidanto) koncerne vidkapablon; “non udente” ( = neaŭdanto) pri aŭdokapablo; “claudicante” (elp. klaŭdikante), per latina vorto, pri lamulo.

Cetere, estas interese rimarki la modifon (unuavide sensignifan, sed kontraŭe gravan) okazintan en la angla titolo de la Tago, kiu ĝis 2007 parolis pri “disabled persons” (nekapablaj personoj), kaj poste pri “persons with disabilities” (personoj kun malkapablecoj), elstarigante la homan figuron, kies eventuala malkapableco ne sanĝas ĝian indecon, ĉar malkapableco estas simpla akcesoraĵo, ne karakterizo.

Tamen, pro historia kialoj, malnovaj nomoj daŭre ekzistas: en Italio, ekzemple, estas la “Unione invalidi civili” (Unio de civilaj invalidoj) kaj la “Unione Italiana Ciechi” (Itala Unio de Blinduloj); en la esperantista kampo, la IABE (Internacia Asocio de Blindaj Esperantistoj).

Mi aldonas:

– la italan poŝtmarkon de 1981, laŭ skizo de Antonio Ciaburro, pro la internacia Jaro “de handikapitaj personoj” (en 1981, en la angla oni ankoraŭ utiligis la terminon “handicapped”);

– “ilustritan memorigilon” en Esperanto, redaktitan por klarigi al la vidantoj, kiel ĝuste konduti kun nevidanto (“alparolu unue vi; por instrukcii vojon; por akompane gvidi; ĉe ŝtuparo; por montri sidlokon; por sciigi situojn de objektoj; kiam vi foriras de tablo; ĉe bufedo”).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *