Eventoj

Plebiscito

Sur “plebiscitoj” (la ekstervicaj voĉdonoj, en kiuj la popolo estas vokata sin esprimi per “jes” aŭ “ne” pri fundamentaj demandoj pri la strukturo de la Stato) ofte pezas duboj de reguleco, precipe kiam la rezultatoj estas vere “plebiscitaj”, tio estas, kiam la procento de jesoj estas altega.

Mi citas tri ekzemplojn:

1. En oktobro 1866, la loĝantaro de Friulo (samkiel tiu de la ceteraj “venetiaj” provincoj) estis vokita esprimi sin, pere de plebiscito, pri la anekso al la Regno de Italio, post kiam la habsburgaj trupoj retiriĝis, sekve de la okazintaĵoj de la tria milito por sendependeco kaj la diplomatia interveno de la franca Imperiestro Napoleono la 3-a.

La plebiscito okazis la 21-an de oktobro 1866; el 144.000 voĉdonintoj, la “NEen Friulo estis nur 36; ne mirige, se pensi ke, laŭ la kronikoj, ekzemple en la urbeto Castions la civitanoj iris voĉdoni procesie, kun flirtantaj flagoj, kun la “JES” jam presita ŝovita sur la ĉapelo, poste demetante ĝin en la balotujon.

Tamen, io ne funkcis en la urbeto Coseano, konsidere ke 25 el la 36 “NEestis esprimitaj en Coseano; jen kial, de tiam, la urbeto estas nomata “Cosean dal no” (Coseano de la “ne”).

Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 1966, laŭ skizo de Luigi Gasbarra, pro la unuajarcenta datreveno de la unuiĝo al Italio de “venetiaj” provincoj (inkluzive de la provinco de Mantovo, nun en Lombardio, kaj de tiu de Udine, nun en Friulo).

2. La 2-an de oktobro 1870, sekve de la Breĉo de Pordo Pia de la 20-a de septembro1870, la romanoj estis vokitaj voĉdoni pri ĉi tiu formulo: “Ni deziras esti kunigitaj al la Regno de Italio, sub la konstitucia monarkio de reĝo Viktoro Emanuelo la dua kaj de liaj posteuloij”.

En Romo, la “NE” estis nur 46.

Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 1970 pro la unuajarcenta datreveno de la unuiĝo de Romo al Italio;

3. Kiam Adolf Hitler ekprenis la povon en Germanio (1933), la aŭstraj nazioj komencis postuli la unuiĝon de Aŭstrio kun nazia Germanio. La aŭstria Registaro klopodis rezisti, sed la 12-an de marto 1938 Germanio invadis Aŭstrion, kaj la postan tagon (13-an de marto 1938) estis proklamita ĝia anekso (germane Anschluss); Aŭstrio fariĝis Ostmark (Orienta Limlando) de Deutsches Reich (Germana Regno)

Por doni ŝajnon de laŭleĝeco al la anekso, estis proklamita plebiscito, kiu okazis la 10-an de aprilo 1938 en la tuta “Granda Germanio”: voĉdonis “JES” 99,93% en Aŭstrio kaj 99,60% en Germanio. Ĉi tiuj rezultatoj, statistike neordinaraj, estis kaŭzitaj de pluraj faktoroj; precipe:

– ne rajtis voĉdoni la judoj, la miksrasuloj, kaj la iamaj prizonuloj pro politikaj aŭ rasaj kialoj, entute preskaŭ 8% el la voĉdonantaro;

– la balotilo estis nekredebla kolekto da ruzaĵoj: interalie, la cirkletoj por la esprimo de la voĉo estis laŭ malsamaj grandecoj, je la centro kaj tre pli granda tiu de “JES”, pli malgranda kaj en angulo tiu de “ne”; ankaŭ en malsamaj grandecoj estis la vortoj “Ja” (jes) kaj Nein (ne);

– multaj voĉdonantoj publike strekis la fakon “JES”, por ke oni ne suspektu ke ili voĉdonis kontraŭ la reganta sistemo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *