Homoj

Bob Dylan

La 13-an de oktobro 2016 estis atribuita la Nobelpremio por Literaturo al la usona kantaŭtoro Robert Allen Zimmerman, konata kiel Bob Dylan

eo.wikipedia.org/wiki/Bob_Dylan

La motivigo de la premio asertas ke Dylan “kreis novan poezian esprimon en la kadro de la granda tradicio de la usona kanzono”. Nu, eble iu restis mirŝokita, ĉar ĝenerale kanzonoj estas rigardataj kiel subkultura produkto; kontraŭe mi estas konvinkita ke kanzono, precipe se spicita per aludoj, metaforoj kaj simboloj, povas tute bone esti alta poezio (sufiĉas pensi pri Fabrizio De André); kaj Bob Dylan certe ne limiĝis verki “nurajn kanzonetojn” (kiel kantadis Edoardo Bennato:

www.youtube.com/watch?v=JBS48R2i6Pw ), sed li fingromontris kontraŭ milito kaj sociaj maljustaĵoj, ankaŭ pagante persone.

Estas simptoma la komento de Vatikana Radio (elsendo de la 13-a de oktobro 2016):

>La elekto de Bob Dylan estas sendube kundividita de granda parto el tiu generacio kiu, en la jaroj inter 1960 kaj 1970, trovis sur siaj ŝultroj la pezaĵon de la serĉado de novaj ideoj sur kiuj bazi la socion de la estonteco, idealoj kiuj, parte, estis prikantitaj de la usona kantisto, kiu siavice inspiriĝis al la kantaŭtoroj kiuj jam flirtigis la flagon de pacifismo, de la defendo de la homaj rajtoj kaj de la medio.

Mi ankaŭ kundividas tion, kion skribis ĉe Fejsbuko Giulio Cappa:

  • >Mi neniam estis entuziasmoplena pri la Nobelpremio al Dario Fo, ne tiom pro politikaj kialoj kiom pro la literatura kvalito, miaopinie nesufiĉa por tia rekono. La ununura aspekto, kiu ŝajnis al mi pozitiva el tiu premio, estis la malfermiĝo al nekutima literatura ĝenro: la teatro parolata pli ol skribita. Elekto simila tiu hodiaŭa pri Bob Dylan: por la unua fojo oni allasis en la olimpon de la alta literaturo iun aŭtoron de kanzonoj. Ĉifoje tamen apud la revolucia valoro de la elekto de la ĝenro ekzistas ankaŭ iu tute eksterduba literatura valoro. Interalie, el la tekstoj de la kanzonoj de Bob Dylan devenas dirmanieroj kaj tutaj frazoj kiuj iamaniere apartenas al iu tutmonda kundividita kulturo: kaj ĝuste tion faras poetoj, riĉigi kaj renovigi la lingvaĵon.

En Esperanto ekzistas la versio de 3 kanzonoj di Bob Dylan, tradukitaj de Wouter Frank Pilger kaj registritaj de Duo Espera en 1968 en la albumo “Jen nia mondo”:

– Blowin’ in the Wind – Blovas la vent’;

– Don’t think twice, it’s all right – Tamen ĉio en ordo;

– With God on our side – Kun helpo de Di’.

Mi taksas eksterordinara la unuan kanzonon, verkitan kiam la aŭtoro havis nur 21 jarojn; kaj mi takstas eĉ pli eksterordinara tion, kion Dylan diris  komentante tiujn versojn (kiujn mi invitas legi kaj mediti): “La unua maniero respondi al la demandoj de ĉi tiu kanzono estas, ke oni komencu starigi ilin al si. Sed la homoj devas pli frue trovi la venton”. Mi ŝatas pensi, ke en plej kerna esenco la kanzono enhavas eron da optimismo: respondo ekzistas, kaj por ĝin alporti sufiĉos venta ekblovo (kondiĉe ke oni volu serĉi ĝin.

Mi transskribas la kanzonon Blowin’ in the Wind, en la angla, en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas la reduktitan bildon de la grandformata kovrilo de la 33-turna disko de Duo Espera.


BLOWIN’ IN THE WIND

Bob Dylan

www.youtube.com/watch?v=DjtSRjBjagQ

How many roads must a man walk down

before you call him a man?

Yes, ‘n’ how many seas must a white dove sail

before she sleeps in the sand?

Yes, ‘n’ how many times must the cannon balls fly

before they’re forever banned?

The answer, my friend, is blowin’ in the wind,

the answer is blowin’ in the wind.

How many times must a man look up

before he can see the sky?

Yes, ‘n’ how many ears must one man have

before he can hear people cry?

Yes, ‘n’ how many deaths will it take till he knows

that too many people have died?

The answer, my friend, is blowin’ in the wind,

the answer is blowin’ in the wind.

How many years can a mountain exist

before it’s washed to the sea?

Yes, ‘n’ how many years can some people exist

before they’re allowed to be free?

Yes, ‘n’ how many times can a man turn his head,

pretending he just doesn’t see?

The answer, my friend, is blowin’ in the wind,

The answer is blowin’ in the wind.

°°°°°

SOFFIA NEL VENTO

Bob Dylan

www.antiwarsongs.org/canzone.php?id=101&lang=it#agg223

Quante strade deve percorrere un uomo

prima che lo si possa chiamare uomo?

Sì, e quanti mari deve sorvolare una bianca colomba

prima che possa riposare nella sabbia?

Sì, e quante volte le palle di cannone dovranno volare

prima che siano per sempre bandite?

La risposta, amico mio, sta soffiando nel vento

la risposta sta soffiando nel vento.

Quante volte un uomo deve guardare verso l’alto

prima che riesca a vedere il cielo?

Sì, e quante orecchie deve avere un uomo

prima che possa sentire la gente piangere?

Sì, e quante morti ci vorranno perché egli sappia

che troppe persone sono morte?

La risposta, amico mio, sta soffiando nel vento

la risposta sta soffiando nel vento

Quanti anni può esistere una montagna

prima di essere spazzata fino al mare?

Sì, e quanti anni la gente deve vivere

prima che possa essere finalmente libera?

Sì, e quante volte un uomo può voltare la testa

fingendo di non vedere?

La risposta, amico mio, sta soffiando nel vento

la risposta sta soffiando nel vento.

°°°°°

BLOVAS LA VENT’

Bob Dylan, trad. Wouter Pilger

Kiom da vojoj laŭiru la hom’

ĝis estos li hom’ laŭ merit’?

Jes ja! Kiom da maroj laŭŝvebu kolomb’,

ĝis ĝi dormos sur strando kun fid’?

Jes ja! Kiom da fojoj plu pafos kanon’,

ĝis ĉesos por ĉiam milit’?

Respondon, amik’, al ni blovas la vent’;

respondon al ni blovas la vent’.

Kiom ĉielon rigardu la hom’,

ĝis vidos li pli ol la ter’?

Jes ja! Kiom oreloj plu taŭgas al li,

ĝis aŭdiĝas plorad’ de mizer’?

Jes ja! Kiom da mortoj konvinkos lin,

ke tro multajn mortigis sufer’?

Respondon, amik’, al ni blovas la vent’;

respondon al ni blovas la vent’.

Kiom da jaroj ekzistu montar’,

ĝis laviĝos al maro ĝi?

Jes ja! Kiom da jaroj ekzistu homgrup’,

ĝis rompiĝos malam-tradici’?

Jes ja! Kiom, turnante la kapon, povas hom’

pretendi, ke ne vidas li?

Respondon, amik’, al ni blovas la vent’;

respondon al ni blovas la vent’.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *