Homoj

Fokas

La 5-a de oktobro estas la datreveno de la tragika morto (en 610) de la bizanca (orient-romia) Imperiestro Fokas, en la greka Φωκάς (547-610).

eo.wikipedia.org/wiki/Fokas 

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri lia vivo kaj senskrupulaj krimoj; kvankam li estas taskata unu el la plej malbonaj romiaj Imperiestroj, la unuan de aŭgusto 608 estis starigita honore al li la lasta (plej “moderna”!) monumento en la Roma Forumo, izolita marmora kolono alta 13,6 metrojn sur kuba piedestalo. La kolono, probable de la dua jarcento, origine havis ĉe la supro statuon de Imperiestro Diokleciano; anstataùe, estis lokita orumita statuo de Fokas, kiu tamen estis forigita post lia morto.

Ne estas klare, kial la honora kolono estis starigita; laŭ kelkaj, ĉar Fokas volis emfazi sian ĉefecon super Romo; laŭ aliaj, ĉar la tiama Papo Bonifaco la 4-a estis dankema al li, ĉar li donacis al la Papo la roman “Panteonon” (pri kiu mi parolos en alia okazo), poste transformitan al kristana preĝejo (“Sancta Maria ad Martyres”, Sankta Maria de la Martiroj, kien estis transportitaj la relikvoj de kristanoj entombigitaj en la katakomboj).

Mi transskribas (kun traduko al la itala) artikoleton elsenditan la 9-an de februaro 1975 de la Itala Radiotelevido/ RAI (elsendoj al eksterlando en Esperanto), kaj aldonas bildon de la kolono de Fokas en la Roma Forumo


(segue traduzione in italiano)

Trans la triumfarko de Septimjo Severo, en la valeto tie sube, meze de la sep famaj montetoj, la tereno estas kovrita de ruinoj. Tiuj nun dormemaj ŝtonoj siatempe vivis en riĉaj domoj, homplenaj stratoj, publikaj palacoj, majestaj temploj, ĉar en la Roma Forumo disvolviĝadis vigle la vivo de la plej mondfama urbo. Tie estis la cerbo de la romia Imperio, kiu etendiĝis de Palestino al Anglujo, de Atlantiko ĝis la Nigra Maro.

Nuntempe, bedaŭrinde, krom arkaĵoj solene starantaj, oni vidas nur dissemitajn ruinojn kiel atestojn de antikva grandeco. Tiaj noblaj restaĵoj, se konsiderataj en si mem, povas ŝajni sensignifaj, sed ruinojn de forpasintaj civilizacioj neniam oni komprenas per supraĵa ekrigardo. 

Ili postulas sentemon, inklinon al meditado, imagpovon. La vizitanto, iusence, devas ripari en sia menso la difektiĝojn de la tempo, la detruojn de vandaloj; per fantazio li devas transponti la tempan abismon.

Ekzemple, el kolonoj nun solece starantaj, el disfalinta brikaĵo, el dispecigita ŝtuparo, li devas imagi grandiozan templon, per raraj marmoroj kovritan kaj ornamitan per belaj statuoj. Li devas pentri al si scenon de homoj suprenirantaj la templajn ŝtupojn por preĝi la diojn, por alporti oferon, kiu ĉesigu angoron, savu rikolton aŭ revenigu post longjara milito…

Se la vizitanto ne kapablas fermi siajn okulojn kaj streĉi sian imagon, ruinoj por li estas nur mutaj ŝtonaĵoj. Promenado tra la Roma Forumo neniam riĉigos lian spiriton, nur malstreĉigos liajn krurojn.

Cesare Arieti, RADIO ROMA – ESPERANTO, 9.2.1975

°°°°°

(traduzione):

Passato l’arco di trionfo di Settimio Severo, nella piccola valle laggiù, al centro dei famosi sette colli, il terreno è cosparso di rovine. Queste pietre, ora sonnolente, a suo tempo hanno avuto vita in case ricche, strade affollate, palazzi pubblici, templi maestosi, poiché nel Foro Romano si svolgeva vivacemente la vita della città più famosa del mondo. Là era il cervello dell’Impero romano, che si estendeva dalla Palestina all’Inghilterra, dall’Atlantico al Mar Nero.

Oggi, purtroppo, a parte archi che si ergono solennemente, si vedono soltanto rovine disseminate, testimonianze di an’antica grandezza. Quei nobili resti, se considerati in se stessi, possono sembrare insignificanti, ma le rovine di passate civitlà non si comprendono mai con uno sguardo superficiale.

Richiedono sensibilità, tendenza alla meditazione, fantasia. Il visitatore, in un certo senso, deve rimediare nella mente ai danni del tempo, alle distruzioni dei vandali; con la fantasia, deve superare l’abisso del tempo.

Ad esempio, da colonne che adesso stanno solitarie, da cadenti muri di mattoni, da scale spezzate, deve immaginare un tempio grandioso, ricoperto di marmi rari e ornato di  belle statue. Deve dipingersi la scena di persone che salgono i gradini del tempio per pregare gli dei, per portare offerte che facciano cessare l’angoscia, salvino il raccolto o facciano tornare dopo ua guerra annosa…

Se il visitatore non è capace di chiudere gli occhi ad aguzzare la fantasia, le rovine per lui sono soltanto pietre mute. Una passeggiata attraverso il Foro Romano non gli arricchirà mai lo spirito, soltanto gli farà sgranchire le gambe.

Cesare Arieti, RADIO ROMA – ESPERANTO, 9.2.1975

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *