Homoj

Sankta Hieronimo

La 30-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 419 aŭ 420) de la kristana bibliisto, tradukisto kaj teologo (naskiĝinta en nuna Kroatio) Hieronymus (347-419/420),
eo.wikipedia.org/wiki/Sankta_Hieronimo
en Esperanto Hieronimo; en la itala Girolamo, Gerolamo aŭ Geronimo; en la angla Jerome; en la franca Jérôme; en la germana Hieronymus; en la hispana Jerónimo, proklamita Sanktulo kaj Doktoro de la Eklezio, fama (krom pro la teologiaj verkoj) pro la traduko en latinon de la juda Biblio (Malnova Testamento), redaktita en formo alirebla de la popolo (tial la nomo “Vulgata”), utiligita ĝis antaŭ nelonge (kun kelkaj adaptoj, kiuj naskis la “Vulgata Clementina” en 1592 kaj la “Nova Vulgata” en 1979) kiel bazo por pluaj tradukoj de la Biblio en la diversajn lingvojn.
Ĝuste pro ĉi tiu traduka agado, Sankta Hieronimo estas konsiderata Patrono de la tradukistoj; kaj la 30-a de septembro estas deklarita “Internacia Tago de Tradukado” (International Translation Day).
Laŭ donitaĵoj de 2004, la Biblio estas tradukita, tute aŭ parte, al 2.355 lingvoj; jam ekde 1926, ekzistas plena traduko en Esperanto.
La graveco de la biblia traduko por kristanoj kuŝas en la fakto, ke dum Judoj legas la Biblion en la hebrea aŭ en la aramea; islamanoj legas Koranon nepre en la araba; kleraj hinduoj legas la sanktajn librojn en la sanskrita, la kristanoj el ĉiuj konfesioj legas la Biblion en la respektivaj naciaj lingvoj (en pasinteco, en latino).
La sekvo estas, ke la maniero traduki (laŭvorte aŭ laŭ senco; kun literatura vesto aŭ en komunuza lingvo; per la utiligo de malnovaj terminoj aŭ per modernaj vortoj, kaj tiel plu) havas esencan gravecon.
Mi aldonas poŝtmarkon de 1996 de la Suverena Militista Malta Ordeno (SMOM) kun la pentraĵo de Caravaggio (1571-1610) “Sankta Hieronimo”, konservita en la Katedralo de La-Valeto, Malto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *