Lokoj

Bergamo

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo pri la norditala urbo Bergamo,
eo.wikipedia.org/wiki/Bergamo
kiun mi verkis en 1974 por la elsendoj en Esperanto al eksterlando de la Itala Radiotelevido RAI (Radio Roma), okaze de la 47-a Kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) en Bergamo.
Mi aldonas:
– bildon pri la ĉefa monumento de Bergamo, Kapelo “Colleoni”;
– poŝtan stampon de la 4-a de aŭgusto 1974, pri la Kongreso de SAT.


(segue traduzione in italiano)

Bergamo situas en la regiono Lombardio, oriente de Milano (tamen, laŭ kulturo ĝi estas Venecia); ĝi ne estas unu sola urbo, sed iusence du urboj, tiu antikva – fermita interne de malnovaj veneciaj muregoj, sur pinto de monteto – kaj tiu moderna, en la ebenaĵo: la du urboj havas ankaŭ proprajn nomojn, respektive Bergamo Alta kaj Bergamo Bassa (Bergamo Malalta). Precipe dum vintro, kiam nebulo ŝvebas en la aero, la Alta Urbo aspektas, el la ebenaĵo, iom fabela, kaj male el la Alta urbo tiu malsupra ŝajnas eĉ pli malproksima ol reale.
La historio de Bergamo estas antikvega: ĝi eĉ naskiĝis pli frue ol Romo. La nomo mem (en la loka dialekto, Beerghem) ne estas itala, sed probable ĝermana: eble ĝi devenas el la vortoj “Berg-Heim” (domo sur la monto), latinigitaj en “Bergomum”. Unue, ĉi tien alvenis Gaŭloj, kaj nur en la jaro 198 antaŭ Kristo komenciĝis la romia regado, kies gravajn postsignojn oni povas hodiaŭ admiri en riĉa Arkeologia Muzeo.
La romiaj muregoj rezistis, iom modifitaj, ĝis la jaro 904, kiam ili estis detruitaj dum la invado de Hungaroj. En tiu sama epoko, la urbo estis asignita al la loka Episkopo; poste, ĝi fariĝis libera Komunumo, prospera, forta kaj riĉa.
Sekvis regado de familio Visconti el Milano: en tiu periodo estis konstruitaj belegaj kaj mondkonataj monumentoj, kiuj donas tute apartan aspekton al la Malnova Placo de la Alta Urbo: en ĉi tiu placo, ĉiuj jarcentoj post 1100 estas reprezentitaj; tamen, la diversaj stiloj kunfandiĝas en harmonian tuton, ĉirkaŭ la mezepoka Registara Palaco. La Malnova kaj Nova Palacoj de la Urbestraro, la Templeto honore al la Sankta Kruco, la urbodoma Turo, la Kapelo omaĝe al soldatestro Bartolomeo Colleoni (1395-1475), la Baptejo, la Baziliko honore al Sankta Maria La Granda, estis prilaboritaj de la ĉefaj italaj artistoj, inter kiuj Palladio, Bramante, Filarete, Lotto, Tiepolo, kaj de multaj aliaj anonimaj sed lertaj homoj.
Ekde 1300, en la ebenaĵo ankaŭ komencis aperi religiaj kaj civilaj konstruaĵoj, dum la kamparo fariĝis fruktodona pro la artefaritaj kanaloj el la rivero Serio, kaj eknaskiĝis la komencaj kernoj de la nova malalta urbo.
Sed la ĉefa evoluo de Bergamo datumas de la jaro 1428, kiam ĝi estis submetita al la regado de Venecio. Ankoraŭ nun, Bergamo konsistigas, en Lombardio, venecian insulon, kaj oni eĉ diras, ke neniu urbo en la mondo, krom Venecio mem, kompreneble, estas pli veneci-stila ol Bergamo.
Antonio De Salvo, RADIO ROMA – ESPERANTO, 14.4.1974

(traduzione)
Bergamo è situata nella regione Lombardia, ad est di Milano (tuttavia, per cultura è veneziana); non è una sola città, ma in un certo senso sono due città, quella antica – chiusa entro antiche mura veneziane, in cima a una collina – e quella moderna, nella pianura: le due città hanno pure propri nomi, rispettivamente Bergamo Alta e Bergamo Bassa. Specie in inverno, quando la nebbia aleggia nell’aria, la Città Alta ha, dalla pianura, un aspetto fiabesco, mentre quella Bassa sembra perfino più lontana di quanto non sia in realtà.
La storia di Bergamo è antichissima: nacque addirittura prima di Roma. Il nome (nel dialetto locale, Berghem) non è italiano, ma probabilmente germanico: verrebbe dalle parole “Berg-Heim” (casa sul monte), latinizzate in “Bergomum”. In un primo tempo, qui vennero i Galli, e soltanto nel 198 avanti Cristo incominciò la dominazione romana, le cui importanti vestigia possono essere oggi ammirate in un ricco Museo Archeologico.
Le mura romane resistettero, un po’ modificate, fino al 904, quando furono distrutte durante l’invasione degli Ungari. In quella stessa epoca, la città fu assegnata al Vescovo del luogo; poi divenne libero Comune, prospero, forte e ricco.
Seguì la signoria della famiglia Visconti di Milano: in quel periodo furono costruiti bellissimi e famosissimi monumenti, che conferiscono un aspetto del tutto particolare alla Piazza Vecchia della Città Alta; in questa piazza, tutti i secoli dal 1100 sono rappresentati; tuttavia, i diversi stili si fondono in un insieme armonioso, intorno al medioevale Palazzo della Ragione. Il Palazzo Vecchio e il Palazzo Nuovo del Comune, il Tempietto della Santa Croce, la Torre civica, la Cappella in onore del condottiero Bartolomeo Colleoni (1395-1475), il Battistero, la Basilica di Santa Maria Maggiore, furono elaborati dai maggiori artisti italiani, tra i quali Palladio, Bramante, Filarete, Lotto, Tiepolo, e da molti altri, anonimi ma abili.
A partire dal 1300, nella pianura cominciarono ad apparire anche edifici religiosi e civili, mentre la campagna divenne fertile grazie ai canali artificiali derivati dal fiume Serio, e nacquero i nuclei iniziali della nuova città bassa.
Ma il principale sviluppo di Bergamo risale all’anno 1428, quando fu assoggettata al dominio di Venezia. Ancora adesso, Bergamo costituisce, in Lombardia, un’isola veneziana, e perfino si dice che nessuna città al mondo, ovviamente tranne Venezia stessa, è più veneziana di Bergamo.
Antonio De Salvo, RADIO ROMA – ESPERANTO, 14.4.1974

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *