Homoj

Jan Henryk Dąbrowski

La 29-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1755) de la pola generalo Jan Henryk Dąbrowski, skribita ankaŭ Dombrowski (1755-1818),
eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Henryk_D%C4%85browski
kiu en 1797-1799 batalis en Italio ĉekape de “Pola Legio”, apoge al la trupoj de Napoleono Bonaparte.
Dum la militiro de Italio, la Legio “distingiĝis” pro la subpremado de la kontraŭfrancaj rezistoj de urboj kaj vilaĝoj; aparte, ĝi agadis en Reggio Emilia (inter Bolonjo kaj Milano), kaj en tiu urbo naskiĝis, en julio 1797, la pola nacia Himno, la “Mazurek Dąbrowskiego” (Mazurko de Dąbrowski) aŭ “Pieśń Legionów Polskich we Włoszech” (Kanto de la polaj Legioj en Italio),
eo.wikipedia.org/wiki/Mazurek_D%C4%85browskiego

kies unua verso (“Jeszcze Polska nie zginęła”, Ankoraŭ Pollando ne pereis) subtenis dum pli ol du jarcentoj la patrujaman ardon kaj la esperojn de la poloj, en la diversaj kaj suferplenaj travivaĵoj de tiu Lando.
Du kuriozaĵoj:
– la pola Himno (atribuita al Józef Wybicki) petdeziras, ke el la itala tero ekiru la elaĉeto de Pollando el la fremda regado:

Marsz, marsz, Dąbrowski,
z ziemi włoskiej do Polski

(Marŝu, marŝu Dąbrowski,
de la itala tero al Pollando)

Nu, la itala nacia Himno (“Canto degli italiani” aŭ “Fratelli d’Italia” – Kanto de la Italoj aŭ Gefratoj de Italio, de Goffredo Mameli kaj Michele Novaro, pri kiu mi parolos en alia okazo) siavice mencias Pollandon:

Già l’Aquila d’Austria
le penne ha perdute.
Il sangue d’Italia
e il sangue Polacco
bevé col Cosacco,
ma il cor le bruciò.

La aglo, la aŭstra,
jam perdis la plumojn.
La sangon italan
ĝi trinkis kaj polan,
sed sango popola
estiĝis bruleg’.
(trad. Renato Corsetti)

– en Reggio Emilia ankaŭ naskiĝis, la 7-an de januaro de tiu sama jaro 1797, la trikolora flago de la unua sendependa itala Ŝtato, la “Repubblica Cispadana” (Cispada Respubliko).

Trikolora flago


Mi transskribas la komencajn versojn de la pola Himno, en la pola kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto.
Mi aldonas la polan filatelan folieton de 1997 pro la 200-jara datreveno de la “Mazurek Dąbrowskiego” (Mazurko de Dąbrowski).


Jeszcze Polska nie zginęła
kiedy my żyjemy.
Co nam obca przemoc wzięła,
szablą odbierzemy.

Marsz, marsz, Dąbrowski,
z ziemi włoskiej do Polski.
Za twoim przewodem,
złączym się z narodem.

°°°°°
Ancora la Polonia non è morta
finché noi vivremo.
Ciò che la violenza straniera ci ha tolto
noi con la sciabola ci riprenderemo.

Marcia, marcia Dąbrowski
dalla terra italiana alla Polonia.
Sotto il tuo comando
ci uniremo come popolo!

°°°°°
Ankoraŭ Pollando ne pereis
dum ni vivas.
Kion de ni fremda forto prenis,
tion ni per sabro rericevos.

Marŝu, marŝu Dąbrowski,
de la itala tero al Pollando.
Sub via gvido
ni unuiĝos al popolo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *