Homoj

Trajano

La 8-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 117 p. K.) de la roma Imperiestro Marcus Ulpius Traianus, en Esperanto Trajano (53-117 p. K.),
eo.wikipedia.org/wiki/Trajano
unua Imperiestro kun “fremda” deveno (aŭ minimume neitalo: li naskiĝis en Hispanio, apud Sevilo, en la hodiaŭa Andaluzio), restinta en la kolektiva memoro kiel viro honesta, malavara, kuraĝa, lerta, zorgema administranto, granda konstruanto.
Al Trajano prosperis tre malfacila entrepreno, eĉ pli malfacila ol la militaj venkoj (kiuj, tamen, fine havigis al la Imperio ĝian plej grandan amplekson): li postvenis sen kontraŭstaroj Imperiestron Nerva, kiu estis adoptinta lin; li estis respektata de la Senato (kiu havigis al li la honortitolon “Optimus”, la Plejbona); li estis amata de la popolo (pro la malavareco en la disdono de mono kaj nutraĵoj, pro la brilegaj spektakloj, kaj pro la mirindaj monumentoj kiuj plibeligis Romon, aparte la “Trajana Forumo”); li estis apogata de la provincanoj pro sia hispana deveno; li estis ŝatata de la legianoj pro sia milita braveco (ŝuldiĝas al Trajano, interalie, la akiro de Dacia/ Dakio, la nuna Rumanio); li estis aprezata de la kleruloj, pro sia stoika kulturo. Pro ĉi tiuj kialoj, kvankam la leĝo malpermesis la entombigon de la mortintoj ene de la romaj muregoj (kaj tial naskiĝis la tomboj laŭlonge de la eksterurbaj vojoj, ekzemple Apja vojo), liaj cindroj, kolektitaj en urnon el oro, estis demetitaj ĉe la supron de la Trajana Kolono (kaj ĝuste tiu urno el oro pereigis lin, ĉar ĝi estis forportita de la Vizigotoj de Alariko en la Prirabado de Romo de 410).
Trajano estas memorigata kiel justulo, kiu neniam misuzis sian povon por personaj interesoj, kaj forigis ĉiujn eksterajn manifestiĝojn de flatema respektego (ekzemple, la mankisadon): entute, iu, kiu estus bezonata ankaŭ hodiaŭ.
Liaj elstaraj kvalitoj (emfazitaj de Plinio la Juna, aŭtoro de “Panegyricus”/ Panegiro, tio estas laŭdego honore al li) igis duarangaj kelkajn liajn malfortaĵojn, pri kiuj parolas la historiisto Kasio Diono (li flegis samseksajn rilatojn, kaj estis ofte ebria).
Lia famo pri bonega princo daŭris longe, tiel ke en la postaj jarcentoj oni aklamis la novelektitajn Imperiestrojn per la bondezira krio “Felicior Augusto, melior Traiano!”, tio estas: “estu pli feliĉa ol Aŭgusto, kaj pli bona ol Trajano!” (ne ŝajnas, ke tio iam ajn okazis).
Dante Alighieri, en la “Dia Komedio”, lokas Trajanon en la Paradizon (20-a kanto, versoj 43-48, 106-117), inter la kvin spiritoj “justaj kaj piaj”, surbaze de mezepoka legendo, laŭ kiu Dio, konsentante la preĝojn de Sankta Gregorio (kiu propetis por la savo de Trajano, pro la homamo de li montrita al vidvino), revivigis la paganan Imperiestron por la mallonga tempo bezonata por ke li kredu je Kristo kaj saviĝu. La legendo estis plurfoje prezentita en la literaturo (ekzemple, en “Novellino”)

Novellino


kaj en arto (en Germanio kaj en Nederlando, en la 15-a kaj 16-a jarcentoj oni ofte bildigis ĝin en la juĝejaj salonoj, kiel modelon de justeco):

Dei cinque che mi fan cerchio per ciglio,
colui che più al becco mi s’accosta,
45 la vedovella consolò del figlio:

ora conosce quanto caro costa
non seguir Cristo, per l’esperienza
48 di questa dolce vita e de l’opposta.

°°°°°

El la kvinopo de l’ okulprofilo,
kiu ĉe l’ beko estas apudstara,
45 konsolis la vidvinon pri la filo;

nun konas, kiom multe estas kara
nesci’ pri Kristo, ĉar li sperton konis
48 de nia dolĉa viv’ kaj de l’amara.
(trad. Enrico Dondi)

°°°°°

Ché l’una de lo ‘nferno, u’ non si riede
già mai a buon voler, tornò a l’ossa;
108 e ciò di viva spene fu mercede:

di viva spene, che mise la possa
ne’ prieghi fatti a Dio per suscitarla,
111 sì che potesse sua voglia esser mossa.

L’anima gloriosa onde si parla,
tornata ne la carne, in che fu poco,
114 credette in lui che potea aiutarla;

e credendo s’accese in tanto foco
di vero amor, ch’a la morte seconda
117 fu degna di venire a questo gioco.

°°°°°

El la infero, kiu lin posedis,
unu returnis sin al la skeleto;
108 viva espero tion ĉi koncedis,

viva espero en la preĝa peto
levata al Sinjor’, kiu formovis,
111 kion decidis jam lia dekreto.

L’animo glora, kiu sin retrovis
mallongatempe en la propra karno,
114 kredis al tiu, kiu helpi povis;

la kred’ ardigis lin al tia varmo
de vera amo, ke ĉe l’ morto dua
117 li indis veni al ĉi tiu ĉarmo.
(trad. Enrico Dondi)

Mi aldonas:
– malnovan gravuraĵon de Marco Sadeler (1614-1680), kun la Trajana Kolono en Romo;
– rumanan poŝtkarton de 1975, kun detalo de la Trajana Kolono (marŝantaj romaj trupoj) reproduktita el la muldokopio konservita en Bukareŝto (Muzeo pri Historio de Rumanio).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *