Homoj

Rabindranath Tagore

La 7-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1941) de la hinda verkisto, poeto, muzikisto kaj pentristo Rabindranath Thakur, konata per la angligita nomo Rabindranath Tagore (1861-1941),
eo.wikipedia.org/wiki/Rabindranath_Tagore
Nobel-Premiito por Literaturo en 1913 kun ĉi tiu motivigo:
“Because of his profoundly sensitive, fresh and beautiful verse, by which, with consummate skill, he has made his poetic thought, expressed in his own English words, a part of the literature of the West”.
“Per la verso profunde sentiva, freŝa kaj bela, per kiu, kun spertega lerteco, li igis sian poezian penson, esprimitan per liaj propraj anglaj vortoj, parto de la okcidenta literaturo”.
Tagore, ja, verkis fundamente en bengala lingvo, sed iĝis fama danke al la tradukoj al la angla (kelkaj prizorgitaj de li mem).
Krom pro la beletra verkaro (poeziaĵoj, dramoj, noveloj, romanoj, vojaĝaj taglibroj, eseoj, tekstoj de kanzonoj), li estas memorigata pro sia engaĝiteco en la realigo de pedagogia idealo de harmonia evoluigo de la tuteco de la persono.
Kuriozaĵo: fakto eble unika, la vortoj de la naciaj Himnoj de du Landoj (ne nur apartaj, sed ankaŭ kontraŭstarantaj pro religiaj kialoj) estas de Tagore, respektive:
– la nacia Himno de Hindio (kiun la hindoj preferas nomi Bhārat – Barato), «Jana Gana Mana», utiligas (en traduko al la hindia lingvo) la unuan el la kvin strofoj de poemo de Tagore (en la bengala, Bhārat Bhāgya Vidhātā);
– la nacia Himno de Bangladeŝo utiligas (en la bengala) la unuajn dek versojn de la kanzono de Tagore «Amar Shonar Bangla».
Mi transskribas (en la angla versio prizorgita de Tagore mem, en la itala kaj en Esperanto) la poeziaĵon “Where the mind is without fear” (Kie la menso estas sen timo), vera kaj neta “manifesto” pri lia filozofia kaj religia koncepto de la mondo kaj de la eduko.
Por kapti plene la sencon de la poeziaĵo (kiu havas la formon de preĝo, kaj kies originala titolo en la bengala estis “Prarthana”), oni devas konsideri, ke ĝi estis verkita en 1900-1901, kiam Hindio estis sub la brita regado; ĝi estas petdeziro, ke ĝi vekiĝu, kaj la popolo aktivu por la libero el la timo, por la aliro al la klerigo, por la libero de penso, por la ŝirmo de la digno, por la amo al la vero, por la forlaso de antaŭjuĝoj, por la homa solidaro en unuĝinta mondo, en kiu oni ne flegu la disiĝojn inter la popoloj, sed oni malfermiĝu preter la hejmajn murojn.
Mi aldonas:
– maksimum-karton de Argentino de 1961, aranĝitan per la poŝtmarko eldonita por memorgi la unuajarcentan datrevenon de la naskiĝo de Tagore;
– la kovrilon de la eldono en Esperanto (“Malsata ŝtono”) de la kolekto de noveloj de Tagore “The hungry stones”, tradukitaj de Lakshmiswar Sinha, Malmö 1961 (pri aliaj tradukoj al Esperanto, oni vidu: eo.wikipedia.org/wiki/Rabindranath_Tagore#En_Esperanto_aperis


Where the mind is without fear and the head is held high;
where knowledge is free;
where the world has not been broken up into fragments
by narrow domestic walls;
where words come out from the depth of truth;
where tireless striving stretches its arms towards perfection;

where the clear stream of reason has not lost its way
into the dreary desert sand of dead habit;
where the mind is led forward by thee
into ever-widening thought and action;
into that heaven of freedom,
my Father, let my country awake.

Rabindranath Tagore

°°°°°

Dove la mente è senza paura e la testa è tenuta alta;
dove il sapere è libero;
dove il mondo non è stato frantumato
entro anguste pareti domestiche;
dove le parole escono dal profondo della verità;
dove lo sforzo instancabile tende le braccia verso la perfezione;

dove il limpido fiume della ragione non ha smarrito la via
nell’arida sabbia del deserto delle morte abitudini;
dove la mente è da Te guidata in avanti
verso sempre più ampi pensieri e azioni;
in quel cielo di libertà,
Padre mio, fa’ che il mio Paese si desti.

Rabindranath Tagore, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

Kie la menso estas sen timo kaj la kapo estas tenata alte;
kie la sciado estas libera;
kie la mondo ne estis dispecigita
internen de malvastaj hejmaj muroj;
kie la vortoj eliras el la profundo de la vero;
kie la senlaca strebo etendas la brakojn al perfekteco;

kie la klara fluo de la racio ne perdis la vojon
en la sekega sablo de la dezerto de la mortintaj kutimoj;
kie la menso estas de Vi gvidata antaŭen
al ĉiam pli vastaj pensoj kaj agoj;
en tiu ĉielo de libero,
Patro mia, faru, ke mia Lando vekiĝu.

Rabindranath Tagore, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *