Homoj

Francesco Petrarca

La 18-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1374) de la itala (toskana) poeto, verkisto, filozofo kaj humanisto Francesco Petrarca (1304-1374)
eo.wikipedia.org/wiki/Francesco_Petrarca
Pri li mi jam parolis la 6-n de aprilo 2017

Il dì sesto d’aprile – la sesan de aprilo


kaj la 20-an de julio 2018.

Francesco Petrarca


Mi transskribas lian soneton “S’amor non è, che dunque è quel ch’io sento?”, en la itala kaj en unu el la tradukoj al Esperanto (Ne am’? Do kio estas mia sento?).
Mi aldonas poŝtmarkon de 2009 de Princlando Monako, laŭ skizo de Cyrill de la Patellière, kun portreto de Petrarca, pro la 30-jara datreveno de la monaka filio de “Societo Dante Alighieri” por la disvastigo de la itala lingvo.


CXXXII. S’AMOR NON È, CHE DUNQUE È QUEL CH’IO SENTO?

 

Samor non è, che dunque è quel chio sento?
Ma s
egli è amor, per Dio, che cosa e quale?
Se bona, ond
è leffetto aspro e mortale?
Se ria, ond
è sì dolce ogni tormento?


S
a mia voglia ardo, ondè l pianto e lamento?
S
a mal mio grado, il lamentar che vale?
O viva morte, o dilettoso male,
come puoi tanto in me, s
io no l consento?


E s
io l consento, a gran torto mi doglio.
Fra sì contrari ve
nti in frale barca
mi trovo in alto mar, senza governo,


sì lieve di saver, d
error sì carca,
ch
i medesmo non so quel chio mi voglio,
e tremo a mezza state, ardendo il verno.

 

Francesco Petrarca

 

°°°°°

 

CXXXII. NE AM? DO KIO ESTAS MIA SENTO?

 

Ne am’? Do kio estas mia sento?

Aŭ estas am’? Je Dio, do kiela?

Se bona, kial krudo mortkruela?

Se misa, kial dolĉas ĉi turmento?

 

Se mi ĝin volis, kial la lamento?

Se ĝi sin trudis, ĉu ne plend’ sencela?

Kiel vi, viva mort’, plezur’ muela,

ja regas min sen mia prikonsento?

 

Aŭ, kun konsent’, vi min malprave ŝiras!

Jene tra malaj ventoj, ŝtorma maro,

en boatet’ sen direktil’ mi remas,

 

tiel senscia, plena de eraro,

ke mem ne scias, kion mi deziras;

kaj vintre ardas, en somer’ frosttremas.

 

Francesco Petrarca, trad. Kálmán Kalocsay

(Literatura mondo 1937-1, p. 7)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *