Mi transskribas (en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto) poeziaĵon, kiun la itala poeto Giosuè Carducci (1835-1907)
verkis siatempe dum julio en Bolonjo, kie li instruis italan Literaturon ĉe la Universitato.
Mi aldonas:
– poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 1988, laŭ skizo de A. Merlanti, pro la naŭjarcenta datreveno de la Universitato de Bolonjo, kun la portreto de Carducci kaj stilizita vidaĵo de Bolonjo;
– la kovrilon de la volumo “Literatura rigardo tra la marema Toskanlando – unua parto”.
SOGNO D’ESTATE
Tra le battaglie, Omero, nel carme tuo sempre sonanti
la calda ora mi vinse: chinommisi il capo tra ‘l sonno
in riva di Scamandro, ma il cor mi fuggì su ‘l Tirreno.
Sognai, placide cose de’ miei novelli anni sognai.
Non più libri: la stanza da ‘l sole di luglio affocata,
rintronata da i carri rotolanti su ‘l ciottolato
de la città, slargossi: sorgeanmi intorno i miei colli,
cari selvaggi colli che il giovane april rifiorìa.
Scendeva per la piaggia con mormorii freschi un zampillo
pur divenendo rio: su ‘l rio passeggiava mia madre
florida ancor ne gli anni, traendosi un pargolo a mano
cui per le spalle bianche splendevano i riccioli d’oro.
Andava il fanciulletto con piccolo passo di gloria,
superbo de l’amore materno, percosso nel core
da quella festa immensa che l’alma natura intonava.
Però che le campane sonavano su da ‘l castello
annunziando Cristo tornante dimane a’ suoi cieli;
e su le cime e al piano, per l’aure, pe’ rami, per l’acque,
correa la melodia spiritale di primavera;
ed i peschi ed i meli tutti eran fior’ bianchi e vermigli,
e fior’ gialli e turchini ridea tutta l’erba al di sotto,
ed il trifoglio rosso vestiva i declivii de’ prati,
e molli d’auree ginestre si paravano i colli,
e un’aura dolce movendo quei fiori e gli odori
veniva giù dal mare; nel mar quattro candide vele
andavano andavano cullandosi lente nel sole,
che mare e terra e cielo sfolgorante circonfondeva.
La giovine madre guardava beata nel sole.
Io guardava la madre, guardava pensoso il fratello,
questo che or giace lungi su ‘l poggio d’Arno fiorito,
quella che dorme presso ne l’erma solenne Certosa;
pensoso e dubitoso s’ancora ei spirassero l’aure
o ritornasser pii del dolor mio da una plaga
ove tra note forme rivivono gli anni felici.
Passar le care imagini, disparvero lievi co ‘l sonno.
Lauretta empieva intanto di gioia canora le stanze,
Bice china al telaio seguìa cheta l’opra de l’ago.
Giosuè Carducci
°°°°°
SOMERA SONĜO
Tra l’ bataloj, Homer’, en via poem’ daŭre sonantaj,
la hor’ varma min venkis: kliniĝis la kapo tradorme
ĉe la bordo skamandra, sed fuĝis la kor’ ĝis Tireno.
Sonĝis mi, serenecojn de la infanaĝo mi sonĝis.
Ne plu libroj: la ĉambro pro l’ suno julia fajranta,
tra tondrado de ĉaroj rulantaj sur la ŝtonpavimo
de la urbo, larĝiĝas; aperas la karaj montetoj,
la montetar’ sovaĝa dum juna april’ refloranta.
Ŝprucas laŭ la deklivo kun freŝaj murmuroj flueto,
kiu fariĝas rojo: promenas ĉe ĝi mia panjo
en la flor’ de la vivo, tenante bebeton permane,
sur kies blankaj ŝultroj brilegas la ora buklaro.
Aliras l’ infaneto je paŝo mallonga de gloro,
fiera pri l’ adoro patrina, en koro tuŝata
je la festo senlima kantata de l’ nutra naturo.
Dise la sonoriloj anoncas el tur’ de kastelo
pri l’ morgaŭa reveno de Kristo al sia ĉielo;
kaj sur eben’ kaj pintoj, tra l’ akvoj, la branĉoj, l’ aero,
fluas la melodia vivospiro de primavero:
arboj pomaj, persikaj ‘stas tute flor’ blanka, flor’ roza,
blue florojn kaj flave la herbo ridetas ĉi sube;
la trifolio ruĝe plenvestas la kampajn deklivojn,
je ora sparti’ ornamiĝas montetaro ĉi mola,
kaj dolĉe l’ aer’ movante la florojn, l’ odorojn,
blovadas el la maro: en mar’ blankaj foren kvar veloj
iradas iradas kun lanta lulad’ en la suno,
kiu maron, ĉielon, teron feste priradiadas.
la juna patrino spektadas beate la sunon.
Mi rigardas la panjon, rigardas pensema la fraton,
lin kiu kuŝas fore ce l’ arna florplena monteto,
ŝin apude dormantan en la kartuzia soleco;
pensema kaj dubema ĉu ili enspirus aeron
aŭ ĉu revenus piaj pri dolor’ mia el la lando
kie kun karaj formoj reiras al tempo feliĉa.
Pasis l’ imagar’ bela, kun la dormo milde ĝi svenis.
lauretta replenigis je gaja kanteto la ĉambrojn,
sur teksil’ Bice mute daŭrigis l’ agon kudrilan.
Giosuè Carducci, trad. Pier Vittorio Orlandini, Nicolino Rossi
(el “Literatura rigardo tra la marema Toskanlando – unua parto”, p.117-119)