Homoj

Francesco Chiesa

La 5-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1973, je 102 jaroj) de la itallingva svisa verkisto, poeto kaj literatura kritikisto Francesco Chiesa (1871-1973),
it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Chiesa_%28scrittore%29
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
konata kiel ĝisosta defendanto de la kultura italeco de Kantono Tiĉino (al li ŝuldiĝas la leĝo, kiu siatempe enkondukis la devigan instruadon de la itala en la tiĉinajn lernejojn): sinteno, kiu igis lin apogi la intervenon de Italio en la unuan mondan militon, kaj poste Faŝismon, pro kio li malakordis kun sia Lando (aparte, kiam li kritikis la sankciojn truditajn al Italio de la Ligo de Nacioj).
En nuntempa Italio, Francesco Chiesa estas praktike nekonata; sed en pasinteco li okupis lokon en la itala literaturo, se juĝi el tri faktoj:
– la grava “Dizionario Biografico” (Biografia Vortaro) Treccani dediĉas al li ampleksan artikolon;
www.treccani.it/enciclopedia/francesco-chiesa_%28Dizionario-Biografico%29/
– malnova itala antologio por mezgrada lernejo, kiun min posedas (Assunta Del Nero, Cesarina Iazzoni: “Primule – Antologia italiana per la scuola media”, vol. II, Signorelli, Roma 1966), difinas lin “uno dei nostri migliori poeti contemporanei, sia per la sincerità della sua ispirazione sia per la chiarezza e limpidezza della forma” (unu el niaj plejbonaj niatempaj poetoj, jen pro la sincereco de lia inspiro jen pro la klareco kaj travideblo de la formo), kaj publikigas unu lian poeziaĵon (“Il destino umano” – La homa destino);
– kvar liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto de Kálmán Kalocsay, kaj publikigitaj unue (1936) en la “Svisa Antologio”, kaj poste (1981) en “Tutmonda Sonoro” (p. 534-537): “Fajroj de printempo”, “La sablo”, “Psalmo”, “Simpleco”.
Mi transskribas:
– en la itala, “Il destino umano”;
– en Esperanto, “Simpleco”.
Mi aldonas svisan poŝtmarkon de 2019, kun la nomo de Svislando en kvin lingvoj (franca, germana, itala, romanĉa kaj latina), nekutima ekzemplo de plurlingvismo.


IL DESTINO UMANO

E dissi al fiume: – Lasciami passare!
Rispose il fiume: – E per andare dove?
Anche di là uomini e donne… – Il bove
mugghia egualmente e pungon le zanzare.

Che speri?… L’istesse acque, dolci, amare,
lungo l’altro mio margine! E un dì piove,
un dì fa bello. E la stess’aria muove
la favolosa selva che ti pare.

Sempre sull’altra sponda il ben che agogni,
uomo: il bene perduto o invano atteso.
Io freddo in mezzo, tra il sognante e i sogni…

Sempre, sopra la testa altro sospeso
il tuo fato, se vai, se stai. Per ogni
strada, da trascinar, sempre, il tuo peso.

Francesco Chiesa
°°°°°

SIMPLECO

Simplec’: unua vol’, sincera emo
de l’ marta kamp’; unua fajna tinto
de l’ akvo liberiĝa; branĉopinto
tilia, burĝonanta kun ektremo …

Herbo ĉe mia sojl’ el tero venas,
ne timas premon de pied’ detrua;
april’ sin vestas per veter’ klarblua…
Iom septembro jam, kaj jen ĝi svenas.

Simple ŝanĝiĝas Temp’, sin mem kovrante
per ombro, kiu kreskas, ke ekbrunu
de ĝi la jam mortanta herb’… Simpleco:

gajo de knab’ senscia, trankvileco
de l’ hom’ lasanta ĉiutage unu
sian vantaĵon fali for vojrande.
Francesco Chiesa, trad. Kálmán Kalocsay
(“Tumonda sonoro”, vol. II, HEF, Budapest 1981, p. 537)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *