Eventoj

Operaco Barbaroso

La 22-an de junio 1941 nazia Germanio, sen milita deklaro kaj malgraŭ la ekzisto de Pakto pri ne-agreso (Ribbentrop-Molotov), kiu estis ebliginta la dispartigon de Pollando,
eo.wikipedia.org/wiki/Pakto_Ribbentrop-Molotov
invadis Sovetan Union, per tiu, kiu estis nomita “Operaco Barbaroso”
(“Unternehmen Barbarossa” en la germana, “Операция Барбаросса” en la rusa).
eo.wikipedia.org/wiki/Operaco_Barbaroso
Ni ĉiuj scias, kiel la afero finiĝis: post vico da komencaj sukcesoj, kun la alveno de vintro la kampanjo (la plej granda surtera milita operaco en la historio) rezultigis malsukcesegon, decidan por la sorto de la milito.
Estas animskue legi, hodiaŭ, la tekston de la elsendo de EIAR (la prapatrino de la nuna Itala Radiotelevido RAI) surondigita la postan tagon, la 23-an de junio 1941: la originalo en itala lingvo de tiu teksto “perdiĝis” post la falo de Faŝismo (kaj, cetere, de tiu epoko postrestas tre malmultaj sonoraj registraĵoj, pro facile konjekteblaj teknikaj malfaciloj), sed oni retrovis la tekston de ĝia traduko al Esperanto, pretigita por la elsendo en internacia lingvo disvastigita de la “Imperia Centro de Romo Prato Smeraldo”. Eblas, do, pere de retrotraduko al la itala, scii, kion la itala Radio komunikis al la mondo en tiu cirkonstanco.
Mi transskribas (en Esperanto kaj en la itala) parton de tiu teksto, kaj aldonas:
– la unuan paĝon de la tajpaĵo de la versio al Esperanto;
– la poŝtmarkon eldonitan de Insularo Marsalo (Marshall) la 22-an de junio 1991, okaze de la 50-a datreveno de la komenco de la operaco, kun tri germanaj tankoj kaj aviadila eskadreto.


(segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO
N. 192 Roma, la 23.an de junio 1941.a/ XIX
De la lukto komencita ĉe la orienta eŭropa fronto dependas la sortoj de tuta Eŭropo kaj de la nova tutmoda kristana ordo, skribas la hungara ĵurnalo “Nemzetor”; sed ne sufiĉas, ĉar dependas ankaŭ la savo de la mondo el la duobla inkubo de la bolŝevismo kaj de la plutokratio, kies tragika unuiĝo estas senmaskigita.
Por kompreni la perfidan ludon de la bolŝevismo, sufiĉas, ke estu kensiderataj la jenaj faktoj: okupinte grandan parton de Finnlando kaj de Rumanujo, trudinte sian abomenindan regadon super Latvio kaj Estonio, la URSS, ankoraŭ celis konkerojn en la finna kaj en la rumana teritorioj; ĝi premis sur Helsinki kaj sur Bucureŝti, ĝi intrigis en Sofio, ĝi instigis Beograd, ĝi influis sur Turkujon, meditante ŝteli al ĝi la markolojn, kaj samtempe ĝi amasigis laŭlonge de la germana landlimo 200 diviziojn. Ne povis ekzisti duboj pri la celoj de la bolŝevisma politiko, akompanata de tiel giganta kaj grandioza militpreparo.
Sed krom tio, klare montriĝis, ke la kamarilo de Stalin estis de longa tempo aliancano de la internacia judismo.
Koncerne Italujon, la kaŭzoj pravigantaj ĝian intervenon estas donataj de Molotov mem, esprimante al la Führer siajn aspirojn pri la Dardaneloj kaj la Balkanoj. Stariĝante en la Balkana duoninsulo kaj petante la liberan aliron al Mediteraneo, la URSS rekte minacis la italan vivospacon.
Agentejo “Reuter”, raportante la impresojn de Vaŝingtono, asertas, ke en ĉiuj tiuj gazetaraj kaj politikaj medioj oni opinias, ke Stalin retiriĝos ĝis Vladivostok antaŭ ol batali.
La nova fronto malfermita en orienta Eŭropo etendiĝas de Kirkenes, ĉe la norda ekstremo, ĝis la Nigra Maro, laŭ longeco inter du kaj trimil kilometroj.
Unu el ĝiaj plej grandaj malfacilaĵoj estas la grandega vasteco de la rusa teritorio, kie estas malmultaj vojoj kaj kie la fervoja reto troviĝas en tre mizeraj kondiĉoj. Sed al la novaj malfacilaĵoj la germanoj kontraŭmetis novajn metodojn. La germanaj fortoj decidis ne lasi sin haltigi de iu ajn obstaklo. Fakte, la soveta landlimo, transpasita hieraŭ ĉe l’ antaŭtagiĝo, jam troviĝas malantaŭ la dorsoj de centoj da divizioj germanaj, finnlandaj kaj rumanaj.
La finnlandaj kaj rumanaj fortoj jam atingis apartajn sukcesojn en la regiono de la lagoj, reokupinte regionojn, kiujn la finnlandanoj estis devintaj lasi al Rusujo la pasintan jaron.
Ĉe la suda fronto, dum la rumanaj fortoj antaŭeniras en Besarabio, akceptataj, dum sia venka antaŭeniro, de la tuta popolo ĝojega, la germanaj trupoj venke paŝas en Bukovino.
La direktoro de la “Deutsche Allgemeine Zeitung” rimarkas, ke la komenco de la militagoj kontraŭ Sovetunio povas esti kaŭzinta kelkan surprizon pro la akordoj antaŭe ekzistantaj inter Berlino kaj Moskvo. Sed tiuj akordoj estis kontraktitaj, li aldonas, kun la espero, ke la bolŝevistaj regantoj rekonos la necesecon de la nova eŭropa ordo, dum, kontraŭe, ili nur klopodis ekspluati la situacion kaj komforte enpoŝigi la avantaĝojn rezultintajn de la venkoj de la germanaj armiloj. Sekve ili estis senĉese daŭrigintaj ĉantaĝan agadon, kiun la Reich ne povis pli longe toleri. Krome, Moskvo kredis povi malhelpi la finan venkon de Germanujo kontraŭ Anglujo, tenante ligitaj ĉe la orienta fronto multenombrajn germanajn fortojn kaj ĝi spekulaciis sur la fakto, ke la dissolviĝo de la kontinento, kaŭzita de la nova milito, estus faciliginta al ĝi la starigon de la bolŝevismo en la tuta mondo. La danĝero estis tro granda per povi atendi pli longe. Sekve, la milito, kiun Germanujo kaj ĝiaj aliancanoj komencis hieraŭ, signifas la solvon ne nur de la germana Patrujo, sed de la tuta okcidenta civilizo.
En Bucureŝti la unua milittago kontraŭ URSS pasis inter entuziasmaj manifestacioj.
En Hispanujo, la lukto de la Akso kontraŭ la Sovetoj vekas grandan entuziasmon.
En Sofio estas deklarita la plena kaj tuta aliĝo de Bulgarujo al la Akso.
En Kroatio, la Poglavnik deklaris, ke Kroatio, kiel aliĝinto al la Triopa Pakto, animita de amikecaj sentoj al la Potencoj de la Akso, tuj plenumos ĉiujn devojn povantajn veni de la konflikto kontraŭ la sovetoj.
En Hungarujo la registara “Heftoi” skribas: “Ne povas ekzisti duboj pri la teniĝo de la nacia publika opinio de Hungarujo. Hungarujo unua aliĝis al la pakto kontraŭ-kominterno, kaj poste al la Triopa Pakto. Tiuj faktoj klare difinas la nunan situacion de la hungara popolo. Ĝis hodiaŭ estis milito por nova Eŭropo. De hodiaŭ oni batalas por nova mondo kaj neniu dubas pri la rezultoj de tiu nova milito.
La turkaj ĵurnaloj publikigas vastan informon pri la okazaĵoj ĉe la rusa fronto kaj daŭriĝas interesiĝi pri la pakto germana-turka, pakto, kiu multe kontribuis, en la nuna malfacila momento, por doni al la popoloj de Turkujo senton de trankvilo kaj de sekureco.
°°°°°
(traduzione):
RADIO ROMA – ESPERANTO
N. 192 Roma, 23 giugno 1941/ XIX
Dalla lotta iniziata sul fronte europeo orientale dipendono le sorti dell’Europa intera e del nuovo ordine mondiale cristiano, scrive il giornale ungherese “Nemzetor”; ma non basta, perché dipende anche la salvezza del mondo dal duplice incubo del bolscevismo e della plutocrazia, il cui tragico connubio è stato smascherato.
Per comprendere il perfido gioco del bolscevismo, basta considerare questi fatti: dopo aver occupato gran parte della Finlandia e della Romania, aver imposto il suo abominevole dominio a Lettonia ed Estonia, l’URSS cercava ulteriori conquiste in territorio finlandese e rumeno: faceva pressione su Helsinki e su Bucarest, tramava a Sofia, istigava Belgrado, influiva sulla Turchia meditando di sottrarle gli stretti, e al tempo stesso ammassava lungo il confine tedesco 200 divisioni. Non poteva esserci dubbio sugli scopi della politica bolscevica, accompagnata da una così gigante e grandiosa preparazione bellica.
Ma oltre a ciò, si mostrava chiaramente che la cricca di Stalin era da lungo tempo alleata del giudaismo internazionale.
Per quanto riguarda l’Italia, i motivi che giustificano il suo intervento sono forniti dallo stesso Molotov, nell’esprimere al Führer le sue aspirazioni sui Dardanelli e i Balcani. Installandosi nella penisola balcanica e chiedendo il libero accesso al Mediterraneo, l’URSS minacciava direttamente la spazio vitale italiano.
L’Agenzia “Reuter”, riferendo le impressioni di Washington, afferma che in tutti gli ambienti giornalistici e politici si ritiene che Stalin si ritirerà fino a Vladivostok prima di combattere.
Il nuovo fronte aperto in Europa orientale si estende da Kirkenes, all’estremo nord, fino al Mar Nero, per una lunghezza da duemila a tremila chilometri.
Una delle maggiori difficoltà è l’enorme vastità del territorio russo, dove ci sono poche strade e dove la rete ferroviaria è in miserrime condizioni. Ma alle nuove difficoltà i tedeschi hanno contrapposto metodi nuovi. Le forze tedesche hanno deciso di non lasciarsi fermare da qualunque ostacolo. In effetti, il confine sovietico, varcato ieri all’alba, già si trova alle spalle di centinaia di divisioni tedesche, finlandesi e rumene.
Le forze finlandesi e rumene hanno già conseguito particolari successi nella regione dei laghi, rioccupando zone che i finlandesi avevano dovuto cedere alla Russia l’anno scorso.
Sul fronte meridionale, mentre le forze rumene avanzano in Bessarabia, accolte, nella loro vittoriosa avanzata, da tutto il popolo festante, le forze tedesche passano vittoriose in Bucovina.
Il direttore della “Deutsche Allgemeine Zeitung” nota che l’inizio delle operazioni militari contro l’Unione Sovietica può aver causato una certa sorpresa per gli accordi che in precedenza esistevano tra Berlino e Mosca. Ma quegli accordi, aggiunge, erano stati negoziati nella speranza che i governanti bolscevichi avrebbero riconosciuto la necessità del nuovo ordine europeo, mentre invece hanno solo cercato di sfruttare la situazione e intascare comodamente i vantaggi risultanti dalle vittorie delle armi tedesche. In seguito avevano continuato un’azione ricattatoria, che il Reich non poteva tollerare più a lungo. Inoltre, Mosca credeva di poter impedire la vittoria finale della Germania contro l’Inghilterra, tenendo inchiodate sul fronte orientale numerose forze tedesche, e speculava sul fatto che la dissoluzione del continente, causata dalla nuova guerra, le avrebbe facilitato lo stabilimento del bolscevismo in tutto il mondo. Il rischio era troppo grande per poter aspettare oltre. Di conseguenza, la guerra che la Germania e i suoi alleati hanno iniziato ieri, significa la soluzione non solo per la Patria tedesca, ma anche per tutta la civiltà occidentale.
A Bucarest il primo giorno di guerra contro l’URSS è trascorso tra entusiastiche manifestazioni.
In Spagna, la lotta dell’Asse contro i Sovietici desta grande entusiasmo.
A Sofia, è stata dichiarata la piena e totale adesione della Bulgaria all’Asse.
In Croazia, il Poglavnik ha dichiarato che la Croazia, in quanto aderente al Patto Tripartito, animata da sentimenti amichevoli per le Potenze dell’Asse, adempirà prontamente a tutti gli obblighi che le possano derivare dal conflitto con i sovietici.
In Ungheria il governativo “Heftoi” scrive: “Non possono esservi dubbi sull’atteggiamento dell’opinione pubblica nazionale dell’Ungheria. L’Ungheria per prima ha aderito al patto anticomintern, e poi al Patto Tripartito. Questi fatti definiscono chiaramente la situazione attuale del popolo ungherese. Fino ad oggi c’era una guerra per una nuova Europa. Da oggi si combatte per un nuovo mondo, e nessuno dubita dell’esito di questa nuova guerra.
I giornali turchi pubblicano ampie notizie degli eventi sul fronte russo, e continuano ad interessarsi del patto tedesco-turco, un patto che, nell’attuale difficile momento, ha molto contribuito a dare ai popoli della Turchia un senso di tranquillità e di sicurezza.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *