Homoj

Costantino Kavafis

Pro kurioza koincido, la 29-a de aprilo estas la datreveno jen de la naskiĝo (en 1863) jen de la morto (en 1933) de la greklingva poeto Κωνσταντίνος Καβάφης (Konstantinos Petrou Kavafis), konata en Italio kiel Costantino Kavafis, kaj en la anglalingvaj Landoj kiel Constantine P. Kavafy,
eo.wikipedia.org/wiki/Konstantinos_Kavafis
naskiĝinta en Aleksandrio Egipta, kaj vivinta malproksime de Greklando (en Egiptio, Turkio kaj Britio).
Mi jam parolis pri li la 29-an de aprilo 2018.

Kostantinos Kavafis


Mi transskribas (en la greka originalo, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) la poeziajon Κεριά (Kerià – Candele – Kandeloj), kaj montras la ligon al la voclegado de la itala versio, fare de Gianni Caputo.
Mi aldonas bildon pri kandeloj.


Κεριά

Του μέλλοντος η μέρες στέκοντ’ εμπροστά μας
σα μια σειρά κεράκια αναμένα —
χρυσά, ζεστά, και ζωηρά κεράκια.

Η περασμένες μέρες πίσω μένουν,
μια θλιβερή γραμμή κεριών σβυσμένων·
τα πιο κοντά βγάζουν καπνόν ακόμη,
κρύα κεριά, λυωμένα, και κυρτά.

Δεν θέλω να τα βλέπω· με λυπεί η μορφή των,
και με λυπεί το πρώτο φως των να θυμούμαι.
Εμπρός κυττάζω τ’ αναμένα μου κεριά.

Δεν θέλω να γυρίσω να μη διω και φρίξω
τι γρήγορα που η σκοτεινή γραμμή μακραίνει,
τι γρήγορα που τα σβυστά κεριά πληθαίνουν.

Κωνσταντίνος Καβάφης

“Από τα Ποιήματα 1897-1933”, Ίκαρος, 1984
°°°°°

CANDELE

Stanno i giorni futuri innanzi a noi
come una fila di candele accese,
dorate, calde, e vivide.

Restano indietro i giorni del passato,
penosa riga di candele spente:
le più vicine danno fumo ancora,
fredde, disfatte, e storte.

Non le voglio vedere: m’accora il loro aspetto,
la memoria m’accora del loro antico lume.
E guardo avanti le candele accese.

Non mi voglio voltare, ch’io non scorga, in un brivido,
come s’allunga presto la tenebrosa riga,
come crescono presto le mie candele spente.

Kostantinos Kavafis, trad. Filippo Maria Pontani
(“Poesie – Lo Specchio”, Mondadori, 1961)
°°°°°
KANDELOJ

Staras l’ estontaj tagoj antaŭ ni,
kiel flamanta vico de kandeloj,
oraj, brulvarmaj kaj helantaj.

Restas post ni la tagoj de l’ pasinto,
trista lini’ de estingitaj lumoj,
fridaj, disfalaj kaj ŝrumpintaj,
eĉ se ĉe l’ plej proksimaj
fumo restis ioma.

Kostantinos Kavafis, trad. Aldo de’ Giorgi
(“La Kancerkliniko” 1993-68)

 

KANDELOJ

Staras l’ estontaj tagoj antaŭ ni,

kiel vico da lumantaj kandeloj,

oraj, varmaj, kaj viglaj.

 

Restas malantaŭe la tagoj de l’ pasinto,

peniga vico da estingitaj kandeloj:

la pli proksimaj ankoraŭ fumas,

malvarmaj, kadukaj, kaj distorditaj.

 

Mi ne volas ilin vidi: min korpremas ilia aspekto,

min korpremas la memoro pri lia iama lumo.

Mi rigardas antaŭen la lumantajn kandelojn.

 

Mi ne volas min turni, ke mi ne ekvidu, ektreme,

kiel rapide plilongiĝas la mallumega linio,

kiel rapide kreskas la estingitaj kandeloj.

 

Kostantinos Kavafis, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *