Homoj

Nilla Pizzi

La 16-a de aprilo 2019 estas la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de la itala (emilia) kantistino Adionilla Pizzi, konata kiel Nilla Pizzi (1919-2011),
it.wikipedia.org/wiki/Nilla_Pizzi
kiu markis epokon de la itala kanzono kaj historio, aparte per la kanzonoj “Grazie dei fiori” (Dankon pro la floroj, 1951),
lyricstranslate.com/it/nilla-pizzi-grazie-dei-fiori-lyrics.html

“Vola colomba” (Flugu kolombino, 1952),
www.italianissima.info/testi/volacolo.htm

“Papaveri e papere” (Papavoj kaj anserinoj, 1952)
www.italianissima.info/testi/papaveri.htm

Kelkaj kuriozaĵoj:
– la nomo “Adionilla”, probable unika en la mondo, devenas de civilstata eraro; ĉe la naskiĝo, la infanino estis registrita kiel “Adionilla”, anstataŭ “Dionilla” (samkiel la avino), nomo ankaŭ ne kutima (en Emilio, estas oftaj la strangaj nomoj, eble por eviti nomojn de Sanktuloj);
– kiam ŝi estis nemulte pli ol dudekjara, Nilla Pizzi sukcese partoprenis en la konkurso pri beleco “Cinquemila lire per un sorriso” (Kvin mil liroj por unu rideto), kiu antaŭiris la postan konkurson por la elekto de “Miss Italia” (Belulino de Italio);
– en 1942, ŝi gajnis, antaŭ dek mil konkursantoj, konkurson pri “Novaj voĉoj” lanĉitan de EIAR (nuntempe, RAI-Itala Radiotelevido);
– en 1944, ŝi estis forigita el la radio, ĉar ŝia voĉo estis taksita “tro volupta kaj ekzota” por la faŝisma reĝimo;
– Nilla Pizzi estis difinita de ĵurnalisto Luca Goldoni “la Reĝino de la itala kanzono”; per ĉi tiu titolo ŝi eniris la historion;
– la kanzono “Vola colomba” aludis, eĉ ne kaŝe, la tiklan situacion de urbo Triesto, tiutempe sub aliancana regado kaj depostulata de Jugoslavio, kies reveno al Italio estis vigle petdezirata de la italoj;
– la kanzono “Papaveri e papere”, ŝajne naiva rakonto por infanoj, entenis kontraŭe fortan politikan mesaĝon, pro ĉi tiuj versoj, kiuj aludis la senpovecon de la malfortuloj antaŭ la potenculoj:

“Papà, pappare i papaveri, come si fa?”
“Non puoi tu pappare i papaveri” disse Papà.
E aggiunse poi, beccando l’insalata:
“Che cosa ci vuoi far, così è la vita…

Lo sai che i papaveri son alti, alti, alti,
e tu sei piccolina, e tu sei piccolina,
lo sai che i papaveri son alti, alti, alti,
sei nata paperina, che cosa ci vuoi far…”.

(laŭvorta traduko):

“Paĉjo, kiel oni povas formanĝi papavojn?”
“Vi ne povas formanĝi papavojn” diris Paĉjo.
Kaj li aldonis, pribekante salaton:
“Senrimede, tia estas la vivo…

Vi scias, ke papavoj estas altaj, altaj, altaj,
kaj vi estas etulino, kaj vi estas etulino,
vi scias, ke papavoj estas altaj, altaj, altaj,
vi naskiĝis anseridino, nenio eblas…”.

Tial, ĝi estis taksata “maldekstra” kanzono, aŭ minimume ĝi estis kantata kun aludo al la netuŝeblaj “gravuloj”, kaj iumomente ĝi estis ekskludita de la Radio. Kompense, ĝi havis tutmondan sukceson, kun traduko al pli ol 40 lingvoj, kaj eĉ ĝi estis registrita de la granda tenorulo Beniamino Gigli (1890-1957),

Beniamino Gigli


kiu, eble, volis tiamaniere forgesigi, ke dum faŝismo li registris faŝistajn kanzonjn:
“Giovinezza” (Juneco),

“Faccetta nera” (Nigrulineto)

Nigrulineto


kaj la Himnon al Romo de Giacomo Puccini;

– la granda kantistino Mina Mazzini

Mina


skribis, en la gazeto “La Stampa”: “Io ho imparato molto dalla sua voce, ed è giusto ammetterlo” (Mi multon lernis de ŝia voĉo, kaj estas juste allasi tion).
– la 16-an de aprilo 2019, Italio eldonis poŝtmarkon honore al Nilla Pizzi.
Mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, la tekston de la kanzono “L’edera” (Hedero), sukcesigita de Nilla Pizzi ĉe la Festivalo de Sanremo de 1958.
Mi aldonas la kovrilon de la libro de Gian Franco Venè “Vola colomba – vita quotidiana degli italiani negli anni del dopoguerra, 1945-1960” (Flugu kolombino – ĉiutaga vivo de la italoj en la postmilitaj jaroj 1945-1960)…


L’EDERA
Parole di Vincenzo D’Acquisto,
musica di Saverio Seracini

Chissà se m’ami oppure no
chi lo può dire?
Chissà se un giorno anch’io potrò
l’amor capire?
Ma quando tu mi vuoi sfiorar
con le tue mani
avvinta come l’edera
mi sento a te.
Chissà se m’ami oppure no
ma tua sarò.
Son qui tra le tue braccia ancor
avvinta come l’edera
son qui respiro il tuo respiro
son l’edera legata al tuo cuor
sono folle di te e questa gioventù
in un supremo anelito
voglio offrirti con l’anima
senza nulla mai chiedere.
Così mi sentirai così
avvinta come l’edera
perché in ogni mio respiro
tu senta palpitare il mio cuor
finché luce d’amor
sul mondo splenderà
finché m’è dato vivere
a te mi legherò
a te consacrerò la vita.

Se il vento scuote e fa tremar
le siepi in fiorepoi torna lieve a carezzar
con tanto amore
e tu che spesso fai soffrir
tormenti e pene
sussurrami baciandomi
che m’ami ancor.
Lo so che forse piangerò
ma t’amerò.

Son qui tra le tue braccia ancor
avvinta come l’edera
son qui respiro il tuo respiro
son l’edera legata al tuo cuor
sono folle di te e questa gioventù
in un supremo anelito
voglio offrirti con l’anima
senza nulla mai chiedere.
Così mi sentirai così
avvinta come l’edera
perché in ogni mio respiro
tu senta palpitare il mio cuor
finché luce d’amor
sul mondo splenderà
finché m’è dato vivere
a te mi legherò
a te consacrerò la vita.
Son l’edera per te
son l’edera legata a te.

°°°°°

HEDERO
Vortoj de Vincenzo D’Acquisto,
muziko de Saverio Seracini
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/sanremo.html#HEDERO

Ĉu jes aŭ ne min amas vi?
Estas mistere!
Ĉu iam amon povos mi
kompreni vere?
Se kiam vi tuŝetas min
per viaj manoj,
hedero alkroĉita al vi
sentiĝas mi…
Ĉu jes aŭ ne vi amas min?
Mi certe vin!…

Jen mi, sur via sin’, trezor’,
hedero alkroĉita al vi…
Jen, mi enspiras vian spiron,
heder’ al vi ligita ĉe l’ kor’…
Mi frenezas je vi,
junaĝon tiun ĉi
en plej supera spiro mi
donas for kun l’ anim’ al vi
se responda postul’ por mi…
Kaj tiel vi eksentos min
hedero alkroĉita al vi…
por ke en ĉiu mia spiro
vi sentu la batadon de l’ kor’…
Ĝis la lumo de am’
plubrilos sur la mond’,
ĝis lastan spiron rajtos mi,
mi ligos min al vi,
al vi dediĉos mi – la vivon!…
Se vento skuas ĉe spelir’
florbranĉon preme,
karesas poste ĝi per spir’
kun ĉarm’, ameme!
Kaj vi, suferiganta per
turmentaj penoj,
kisflustru, ke ankoraŭ vi
amadas min…
Mi eble ploros ja sen fin’,
sed amos vin!…

Jen mi, sur via sin’, trezor’,
hedero alkroĉita al vi…
Jen, mi enspiras vian spiron,
heder’ al vi ligita ĉe l’ kor’…
Hedero estas mi…
Hedero alligita al vi!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *