Homoj

Hugo Grotius

La 10-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1583) de la nederlanda juristo, fiolozofo, teologo, humanisto, historiisto, poeto, filologo kaj politikisto Huig de Groot, konata ankaŭ kiel Huig van Groot, en latino Hugo Grotius, en la itala Ugone Grozio aŭ Ugo Grozio (1583-1645)
eo.wikipedia.org/wiki/Hugo_Grotius
Grotius estis rimarkinda filologo kaj teologo (interalie, li estas konsiderata la plej granda disĉiplo de Erasmo de Roterdamo),

Erasmo


kaj inaŭguris la sciencan kritikon de la Sankta Skribo), sed – kvankam la pli ĵusaj studuloj (ekzemple Norberto Bobbio) reduktis la takson de lia originalecon – li estas fama precipe kiel fondinto de la moderna natura juro kaj de la internacia juro, ĉefe pro la verko en latino de 1625 “De iure belli ac pacis” (Pri la rajto de milito kaj paco), en kiu li asertis, ke ekistas juro bazita sur la racio anstataŭ sur la teologio, inspirita je principoj de “universala justeco”, validaj jen interne de ĉiu socio jen en la internaciaj rilatoj: “sindeteni de la aĵoj de la aliaj, redoni la bonaĵojn de la aliaj kaj la gajnon devenintan el ili, la devon plenumi la promesojn, kompensi la damagojn kaŭzitajn de propra kulpo, esti elmeteblaj al punoj ĉe la homoj “.
Grotius havis aventurplenan vivon: magistro pri juro je nuraj 15 jaroj (post la lerno de la lingvoj latina, greka kaj hebrea); ĝenerala prokuristo de la advokataro je 25 jaroj; li aktive partoprenis la religiajn-politikajn batalojn de sia Lando, apoge al la pli toleremaj kalvinanoj kontraŭ tiuj rigoraj; kondamnita al dumviva karcero, pro kialoj formale religiaj, sed esence politikaj, li eskapis el la malliberejo en rokambola maniero, kaŝite de la edzino en kestego por libroj (tiel, ke oni diris, ke li trovis en la libroj «scion kaj savon»), kaj rifuĝis al Francio, kie li publikigis “De iure belli ac pacis”, tuj metitan en la Indekson de la libroj malpermesitaj de ka katolika Eklezio; li estis poste en Germanio en Hamburgo; la Reĝino Kristina de Svedio

Kristina de Svedio


nomumis lin sveda ambasadoro en Parizo; malpacinte kun Kardinalo Richelieu, li decidis eksiĝi el la tasko kaj reveni al sia patrolando, sed dum li estis survoje al Stokholmo li havis ŝiprompiĝon; li rifuĝis do en la hansa urbo (Hansestadt) Rostock ĉe Balta Maro, kie li malsaniĝis kaj mortis.
Sur la tombo de Grotius estis metita ĉi tiu epitafo en latino, verkita de li mem: «Grotius his Hugo est, Batavum captivus et exul, legatus regni, Suecia magna, tui» (Ĉi tiu estas Hugo Grotius, nederlanda kaptito kaj ekzilito, ambasadoro de la granda regno de Svedio). Nur post multe da tempo liaj restaĵoj revenis al la naskiĝurbo Delft (kie ili kuŝas en la preĝejo), kiu starigis al li monumenton, verkon de Franciscus Leonardus Stracké.
La jur-filozofia penso de Grotius prezentas du vizaĝojn: fronte al esenca toleremo rilate la religiajn opiniojn, staras rigora aserto de la suvereneco de la Ŝtato: aparte, kiom koncernas la militon, laŭ Grotius milito estas laŭlega, eĉ, ĝi estas la plej alta esprimo de suvereneco, kondiĉe, ke ĝi estu “justa” kaj reguligita de kondutaj normoj. La problemo estas, ke la povo decidi, ĉu iu milito esta “justa”, estas atribuita al tiuj Ŝtatoj mem, kiuj estigas ĝin (oni estas ankoraŭ malproksime de la ideo pri interŝtataj rilatoj garantiitaj de supernacia organizo).
Du kuriozaĵoj:
1- ŝuldiĝas al Grotius la teoria formulado de la principo de la libereco de la maroj, mildigita de la rekono de “teritoriaj akvoj” de la marbordaj Ŝtatoj (kvankam ne ekzistas interkonsento pri ilia amplekso);
2- alia fama eskapo el kaptiteco okazis per la utiligo de kestego: tiu de la germana militkrimulo Herbert Kappler el la Armea Hospitalo de Romo (la 15-an de aŭgusto 1977).
it.wikipedia.org/wiki/Herbert_Kappler
de.wikipedia.org/wiki/Herbert_Kappler
Mi transskribas (kun traduko al la itala) malgrandan parton el artikolo de la nederlandano Jacques Tuinder, publikigita en “Espero katolika” 1968-4, kaj aldonas la bildon (el malnova karto) de la Vendoplaco de Delft, kun la preĝejo kaj la monumento al Grotius.


(Segue traduzione in italiano)

Depost la 17-a jarcento valoris por la valida internacia juro la “ius ad bellum” (rajto ekmiliti) kiel atributo de la suverena ŝtato. La bazon por tiu interpopola juro metis i.a. la Nederlandano Hugo Grotius en sia konata verko “Pri la Rajto de Milito kaj Paco”. Milito povis esti kondukata nur en justa afero, sed pri la demando rilate al la justeco de la afero decidis nur la militanta ŝtato mem. La senlima suvereneco mortigis la doktrinon pri la justa milito.
Hodiaŭ neniu ŝtato memstare sufiĉas por garantii liberecon, bonfarton kaj rajtojn al siaj civitanoj. En ĉi tiu tempo socia prospero, ordo, sekureco kaj paco de unu politika komuno kundependas kun tiuj de aliaj politikaj komunoj.
En la nuna tempo la fiksiĝo ĉe la ideo pri senlima suvereneco ekstaris kiel muro inter la homo kaj lia estonteco. La kreskantaj interdependecoj bezonas kreskantajn supranaciajn instituciojn, kio devas rezultigi samgradan limigon de suvereneco.
Jacques Tuinder, “Espero katolika” 1968-4
°°°°°
(traduzione):

Dal XVII secolo ha avuto vigore nel diritto internazionale lo “ius ad bellum” (diritto di muovere guerra) come attributo dello Stato sovrano. La base per il diritto internazionale è stata posta tra gli altri dall’olandese Hugo Grotius nella sua famosa opera “Diritto di guerra e di pace”. La guerra poteva essere mossa soltanto per una causa giusta, ma sulla questione se la causa fosse giusta decideva lo stesso Paese che faceva la guerra. La sovranità illimitata ha ucciso la dottrina della guerra giusta.
Oggi nessuno Stato basta in via autonoma a garantire libertà, benessere e diritti ai suoi cittadini. In questo tempo la prosperità sociale, l’odine, la sicurezza e la pace di una comunità politica sono interdipendenti da quelle di altre comunità politiche.
Nel tempo attuale il fissarsi sull’idea di una sovranità illimitata si erge come un muro tra l’uomo e il suo futuro. Le crescenti interdipendenze hanno bisogno di crescenti istituzioni sovranazionali, che devono avere come effetto una pari limitazione di sovranità.
Jacques Tuinder, “Espero katolika” 1968-4

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *