Homoj

Lorenzo de’ Medici

La 8-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1492, ne multe antaŭ la malkovro de Ameriko) de la itala (florenca) ŝtatisto, poeto, humanisto kaj renesanca mecenato Lorenzo (Laŭrenco) de’ Medici, dirita Lorenzo il Magnifico (1449-1492),
eo.wikipedia.org/wiki/Lorenzo_de_Medi%C4%89o
malavara (tion signifas lia kromnomo “Magnifico”) reganto de Florenco de 1469 ĝis la morto, lertega certiganto de la ekvilibro de la diversaj italaj Ŝtatoj, tiel ke li estis difinita la “nadlo de la pesilo” de la tiama itala politiko.
Li ĉirkaŭis sin per elstaraj spiritoj: inter la multaj,
Pico della Mirandola,

Pico della Mirandola


Angelo Poliziano,

Poliziano


Leon Battista Alberti,

Leon Battista Alberti


Sandro Botticelli, Michelangelo Buonarroti.
Lorenzo de’ Medici estas fama, kiel poeto, pro karnavala poeziaĵo, konata, pli ol per la titolo “Trionfo di Bacco e Arianna” (Triumfo de Bakko kaj Ariana aŭ Triumfo de Bakĥo kaj Ariadna), per la unua verso, kiu fariĝis proverbo: “Quant’è bella giovinezza” (Kiom belas la juneco/ Kiom belas la junaĝo).
Malgraŭ la gaja ŝajno, ĝi estas melankolia konstato de la forpasemo de la ĝuoj de la vivo, kun preskaŭ obseda refreno; utilas, pri tio, atentigi ke en la arkaika itala lingvo la vorto “tuttavia” de la dua verso havis signifon alian ol tiun (“tamen”) kurantan hodiaŭ, kaj signifis “senĉese, neeviteble”, tial “Quant’è bella giovinezza,/ che si fugge tuttavia” (Kiom belas la juneco,/ forfuĝanta kontinue) signifas, ke juneco forfuĝas senĉese kaj sen la eblo haltigi la tempon.
Estas imprese, cetere, pensi ke Lorenzo mortis je nuraj 43 jaroj.
Mi transskribas la italan tekston de la poeziaĵo, kune kun unu el la du tradukoj al Esperanto, tiu de Gaudenzio Pisoni (alia versio, pli konata, de Kálmán Kalocsay, estas publikigita en “Literatura Mondo” 1936, julio-aŭgusto, kaj reproduktita en “Tutmonda Sonoro”, 1981, p. 320-321, en “Literatura Foiro” 1982-71, p. 1-3, kaj en la “Itala Antologio”, 1987, p. 130-132).
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 1992, laŭ skizo de Renato Berardi, pro la kvinjarcenta datreveno de la morto de Lorenzo de’ Medici, kun lia portreto en formo de medalo kaj la frazo “Perché lo esempio al popol molto vale” (Ĉar la ekzemplo al la popolo tre valoras).


TRIONFO DI BACCO E ARIANNA

 

Quant’è bella giovinezza,
che si fugge tuttavia!
chi vuol esser lieto, sia:
di doman non c’è certezza.

 

Quest’è Bacco e Arianna,
belli, e l’un dell’altro ardenti:
perché ‘l tempo fugge e inganna,
sempre insieme stan contenti.
Queste ninfe e altre genti
sono allegre tuttavia.
Chi vuol esser lieto, sia:
di doman non c’è certezza.

 

Questi lieti satiretti,
delle ninfe innamorati,
per caverne e per boschetti
han lor posto cento agguati;
or da Bacco riscaldati
ballan, saltan tuttavia.
Chi vuol esser lieto, sia:
di doman non c’è certezza.

 

Queste ninfe anche hanno caro
da loro esser ingannate:
non può fare a Amor riparo,
se non gente rozze e ingrate:
ora insieme mescolate
suonan, cantan tuttavia.
Chi vuol esser lieto, sia:
di doman non c’è certezza.

 

Questa soma, che vien drieto
sopra l’asino,
è Sileno:
così vecchio è ebbro e lieto
già di carne e d’anni pieno;
se non può star ritto, almeno
ride e gode tuttavia.
Chi vuol esser lieto, sia:
di doman non c’è certezza.

 

Mida vien drieto a costoro:
ciò che tocca, oro diventa.
E che giova aver tesoro,
s’altri poi non si contenta?
Che dolcezza vuoi che senta
chi ha sete tuttavia?
Chi vuol esser lieto, sia:
di doman non c’è certezza.

 

Ciascun apra ben gli orecchi,
di doman nessun si paschi;
oggi sian, giovani e vecchi,
lieti ognun femmine e maschi;
ogni tristo pensier caschi:
facciam festa tuttavia.
Chi vuol esser lieto, sia:
di doman non c’è certezza.

 

Donne e giovinetti amanti,
viva Bacco e viva Amore!
Ciascun suoni, balli e canti!
Arda di dolcezza il core!
Non fatica, non dolore!
Ciò ch’ha a esser, convien sia.
Chi vuol esser lieto, sia:
di doman non c’è certezza.

 

°°°°°

TRIUMFO DE BAKKO KAJ ARIANA

Kiom belas la juneco
forfuĝanta kontinue!
Kiu volas, ĝoju frue:
morgaŭ estas sen certeco.

Jen kun Bakko Ariana,
belaj pro am-arda sento:
ili, spit’ al temp’ tirana,
kune restas en kontento.
Tiuj nimfoj kaj kromgento
estas gajaj kontinue.
Kiu volas, ĝoju frue:
morgaŭ estas sen certeco.

Tiuj lertaj satirusoj
al ŝatindaj nimfoj siaj,
eĉ en grotoj, tra l’ rubusoj,
aminsidas inĝeniaj;
nun, pro Bakko jam ebriaj,
dancas, saltas kontinue.
Kiu volas, ĝoju frue:
morgaŭ estas sen certeco.

Kaj la nimfoj jam akceptas
la insidojn aminvitajn:
ĉar Amoro nur esceptas
krudajn homojn ĝojonspitajn:
vidu ilin kunigitajn
ludi, kanti kontinue.
Kiu volas, ĝoju frue:
morgaŭ estas sen certeco.

Kiu peze venas poste
estas dika di’ Sileno:
maljunaĝa drinkas toste
li, ŝancele, sur azeno,
malgraŭ tia rajdsinteno
li ĝuegas kontinue.
Kiu volas, ĝoju frue:
morgaŭ estas sen certeco.

Jen Midaso sekvas; oro
iĝas aĵ’ de li tuŝata.
Ĉu valoras plentrezoro,
se fariĝas ĝi malŝata?
Ĉu turment’ pli malbeata
ol soifi kontinue?
Kiu volas, ĝoju frue:
morgaŭ estas sen certeco.

Ĉiuj aŭdu kun atento,
al morgaŭ’ neniu fidu;
juna kaj maljuna gento,
inoj, viroj gaje ridu;
tristajn pensojn ĉiuj bridu;
ni festvivu kontinue.
Kiu volas, ĝoju frue:
morgaŭ estas sen certeco.

Junecplenaj geamantoj,
vivu Bakko kaj Amoro!
Ĉiuj balu inter kantoj!
Ardu pro dolĉeco l’ koro!
For laciĝo, for doloro!
Sort’ varias kontinue.
Kiu volas, ĝoju frue:
morgaŭ estas sen certeco.

Kiom belas la juneco
forfuĝanta kontinue!

Laŭrenco de’ Medici, trad. Gaudenzio Pisoni

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *