Homoj

Goethe

La 22-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1832) de la germana verkisto, poeto kaj dramisto Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832)
eo.wikipedia.org/wiki/Johann_Wolfgang_von_Goethe
Mi jam parolis pri li la 22-an de marto 2017 kaj la 24-an de aŭgusto 2017.

Goethe

Kortumo pri kontoj


Mi transskribas faman poeziaĵon, en la germana originalo, kaj en la tradukoj al la itala kaj (3) al Esperanto.
Mi aldonas malnovan bildkarton kun la germana teksto de la poeziaĵo.


MIGNON

Kennst du das Land, wo die Zitronen blühn,
Im dunkeln Laub die Gold-Orangen glühn,
Ein sanfter Wind vom blauen Himmel weht,
Die Myrte still und hoch der Lorbeer steht?
Kennst du es wohl?
Dahin! dahin
Möcht ich mit dir, o mein Geliebter, ziehn.

Kennst du das Haus? Auf Säulen ruht sein Dach.
Es glänzt der Saal, es schimmert das Gemach,
Und Marmorbilder stehn und sehn mich an:
Was hat man dir, du armes Kind, getan?
Kennst du es wohl?
Dahin! dahin
Möcht ich mit dir, o mein Beschützer, ziehn.

Kennst du den Berg und seinen Wolkensteg?
Das Maultier sucht im Nebel seinen Weg;
In Höhlen wohnt der Drachen alte Brut;
Es stürzt der Fels und über ihn die Flut!
Kennst du ihn wohl?
Dahin! dahin
Geht unser Weg! O Vater, laß uns ziehn!

Johann Wolfgang von Goethe
(Mignon, “Wilhelm Meisters Lehrjare”)

°°°°

MIGNON

Conosci tu la terra dove fioriscono i limoni,
gli aranci dorati rilucono fra le foglie scure,
una mite brezza spira dal cielo azzurro,
il mirto immoto resta e alto si erge l’alloro,
la conosci tu, forse?
Laggiù, laggiù
con te, amore mio, io vorrei andare.

Conosci tu la casa? Il tetto riposa su alte colonne,
risplende la sala, la stanza riluce,
e si ergono statue di marmo che mi guardano:
che cosa ti hanno fatto, povera bambina?
La conosci tu forse?
Laggiù, laggiù
con te, mio difensore, io vorrei andare.

Conosci tu la montagna e il suo sentiero fra le nuvole?

Il mulo cerca il suo cammino nella nebbia;
nelle grotte vive la stirpe antica dei draghi;
si sgretola la rupe e su di essa si chiudono i flutti,
la conosci tu, forse?
Laggiù, laggiù
è il nostro cammino; andiamo, padre mio!

Johann Wolfgang von Goethe
Conosci la terra dove fioriscono i limoni?

°°°°°

MIGNON
egalite.hu/kalocsay/eterna/mignon.htm

La landon, kie floras la citronoj,
oranĝoj oraj ardas en branĉkronoj,
de l’ ĉielbluo blovas milda vent’,
laŭr’ alte staras, mirto en silent’,
ĉu konas vi?
Al ĝi, al ĝi,
kun vi, amat’, min tiras nostalgi’.

La grandan domon kun tegment’ kolona,
kun brila halo, luksa pomp’ salona,
dum marmorbildoj staras, gapas min:
kia ofend’ vin trafis, povrulin’?
Ĉu konas vi?
Al ĝi, al ĝi,
kun vi, patron’, min tiras nostalgi’.

Nubvojan monton, kie en nebulo
la vojon serĉas la grimpanta mulo,
la grotojn loĝas praa drako-gent’,
tra l’ rok’ falinta muĝas la torent’,
ĉu konas vi?
Al ĝi, al ĝi,
ho patro, vojon montras nostalgi’.

Johann Wolfgang von Goethe, trad. Kálmán Kalocsay
(“Eterna bukedo”; “Tutmonda sonoro”, p. 375)

°°°°°

MIGNON

Ĉu konas vi la landon kun la flor’
de citronujoj kaj oranĝa or’?
Bluegas la ĉiel’ kun milda vent’,
la mirt’, la laŭro staras en silent’.
Ĉu vi ĝin konas? Ho, al ĝi,
al tiu suna land’ sopiras mi.

Ĉu konas vi la domon sen kompar’?
Kolonoj brilas, brilas la ĉambrar’.
Marmoraj dioj alrigardas nin
kun la demand’: Kio ĉagrenas vin?
Ĉu vi ĝin konas? Ho, al ĝi,
al tiu lando venu vi kun mi.

Ĉu konas vi la monton? Kun fier’
tra nuboj lumas ĝi el neĝa sfer’.
Dum ensonĝiga muĝo de l’ torent’
fabeloj vivas en ravita sent’.
Ĉu vi ĝin konas? Ho, kun vi,
al tiu lando sopiregas mi.

Johann Wolfgang von Goethe, trad. Karl Vanselow
(“Esperanto de UEA” 1935-7, p. 107)

°°°°°

MIGNON

www.terakoro.tierradelpan.com/trapoemoj2.php?iteminicio=16

Ĉu vi konas landon kie citronoj floras,
en profund’ de verdaj branĉoj l’oranĝoj oras,
milda vento el la blua ĉielo venas,
mirto silentas kaj laŭro sin alte tenas?
Ĉu konas vi?
Tien, vere
volus mi iri kun l’ amat’ tute sincere!

Ĉu la domon? Surkolone bazas tegmento.
Brilas salon’, brilas ĉambro ĉiu momento
kaj marmorbildoj staras kaj min rigarddiras:
Kion al vi, milda infan’, oni okazigas?
Ĉu konas vi?
Tien,vere
volus mi iri kun protektant’ tutsincere!

Ĉu vi konas la monton kaj la nuban padon?
La mulo serĉas nebule ĝian iradon.
Kaverne loĝas de l’ drak’ olda nestidaro.
Abismas krutaĵ’ superŝute de flusmaro.
Ĉu konas vi?
Tien, vere
jen la voj’. Oh, patro, lasu nin veni celen.

Johann Wolfgang von Goethe, trad. Luis Pelayo

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *