Homoj

Li Bai

La 21-a de marto estas la “MondaTago de Poezio”, proklamita de UNESKO.
En 2015, Unuiĝintaj Nacioj eldonis porokaze kelkajn filatelajn folietojn, kun klarigoj en diversaj lingvoj (angla, franca, hispana, ĉina, rusa, araba, persa, germana) kaj poeziaĵoj de diverslandaj poetoj.
Unu el tiuj folietoj, kun klarigoj en la franca, enhavas en la ĉina poeziaĵon (“Pensée dans la nuit silencieuse”, Penso en la silenta nokto) de la ĉina poeto Li Bai (701-762), konata ankaŭ kiel Li Pai, Li Po, Li Bo, Li Tai Po, de kiu postrestis ĉirkaŭ 1.100 poeziaĵoj.
eo.wikipedia.org/wiki/Li_Bai
Li Bai prikantis amikecon, solecon, vantecon de la aferoj, kontempladon de naturo; li estis drinkemulo, kaj laŭ la tradicio li mortis drone en rivero Chang Jiang (Yangtze Kiang, Blua Rivero), falinte el boato dum ebria li klopodis kapti la lunon, kiu speguliĝis en la akvon.
Mi transskribas poeziaĵon de Li Bai, en la tradukoj al la itala (de Leonardo Arena) kaj al Esperanto (de Kálmán Kalocsay)
Mi listigas ĉe la fino la poeziaĵojn de Li Bai (Li Tai Po) tradukitajn al Esperanto.
Mi aldonas la filatelan folieton de Unuiĝintaj Nacioj de 2015.


SOTTO LA LUNA, UN FESTINO SOLITARIO

Seduto lì tra i fiori, con la brocca di vino -,
festino solitario, privo di amici intimi -,
elevo il mio boccale e invito il chiar di luna.
Insieme all’ombra, poi, saremo in tre,
giacché la luna non si negherà al bere.
E mentre l’ombra seguirà il mio corpo,
intanto, al fianco suo, io scorterò la luna.
La via della gaiezza termina a primavera;
mentre la luna ondeggia, al mio canto, qua e là.
Ed ha un sussulto l’ombra, fremendo, alla mia danza.
Da sobri, noi viviamo di una gioia comune;
quando poi, nell’ebbrezza, ciascuno si disperde.
Noi tre, per sempre uniti, vagando senza affetti,
infine, in lontananza, saremo alla Via Lattea.

Li Bai, trad. Leonardo Arena
in: Poesia cinese dell’epoca T’ang, Milano, Rizzoli, 1998, p. 52

°°°°°

SOLA DUM DRINKO SUB LA LUNO

Ĉe plena vinpokal’, en jasmenlaŭb’ agrabla
mi sidas sola nun, sen drinka kompanio.
Invitas Lunon mi kun glasolev’ afabla,
kaj mia ombro: jen la tria por la Trio.
Sed drinki mia Lun’ ne estas ja kapabla,
la ombr’ imitas min, sed glutas el nenio:
do trinkas mi por tri kun soifego sabla.
printempo! Jen la temp’ de ĝuo kaj ebrio!

Kaj dum mi kantas, jen, la Luno dire haltas
kaj dum mi dancas, jen, la Ombro same saltas,
tiel, ĝis ebriiĝ’, ni distros nin kaj ĝuos,
disiĝos poste ni kaj dormos en ebrio
kaj drone en la dorm’ konsentos ni pri tio:
ni sur la Lakta Voj’ eterne rendevuos.

Li Bai (Li Tai Po), trad. Kálmán Kalocsay
Eterna bukedo, p. 37; Tutmonda sonoro, p. 275

°°°°°
En Esperanto
Poemaro de Li Bai, Shi Chengtai, Riveroj, Oosaka, 1997.

Poemoj de Li Bai:
unua kajero: 40 poemoj, trad. HU Guozhu;
dua kajero: 50 poemoj, trad. HU Guozhu k.a.;
tria kajero: 32 poemoj, trad. HU Guozhu k.a.

Poemoj de Li Taj-Po, trad. Kálmán Kalocsay

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *