Homoj

Fratoj Grimm

La 24-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1786) de la germano Wilhelm Grimm (1786-1859), malpli aĝa frato de Jacob Grimm (1785-1863), kune konataj kiel “Fratoj Grimm”
eo.wikipedia.org/wiki/Fratoj_Grimm
Jacob estas fama precipe pro la agado kiel lingvisto kaj filologo, bazita sur la konvinkiĝo pri la dia origino de la lingvaĵo, sur la hindeŭropa lingva unueco, sur la ĉefeco de spontaneaĵo kaj primitivaĵo, kaj sur la supereco de la germana etno; li estas konsiderata la fondinto de germanistiko, danke al la verkoj “Deutsche Grammatik” (Germana gramatiko), “Geschichte der deutschen Sprache” (Historio de la germana lingvo) kaj “Deutsche Wörterbuch” (Germana vortaro).
Lia frato Wilhelm, kontraŭe, zorgis precipe pri savo de la memoro de la fabela tradicio de la germana Mezepoko kaj de la antikvaj heroaj legendoj; kune, la du fratoj strebis retrovi la freŝecon de la popolaj tradicioj, evitante aldoni moralecajn aŭ literaturajn komentojn, en la verkoj “Kinder- und Hausmärchen” (Fabeloj por infanoj kaj por hejmo) kaj “Die deutsche Heldensage” (La germana sagao de la herooj).
Estis necese, en tiu okazo, akordigi du malsamajn postulojn: unuflanke, la konservo de la stilo de la popolaj rakontistoj (kun la koneksa dialekta gusto, ĉar la tekstoj esti kolektitaj el la senpera parolo de simplaj kaj malkleraj homoj de la diversaj germanaj landopartoj); aliflanke, oportuna unueco de stilo kaj de lingvo, akirita pere de redaktista prilaboro.
Multaj el la fabeloj de fratoj Grimm ĉeestas, kun variaĵoj, en la popolaj tradicioj de aliaj Landoj; sufiĉas pensi, ekzemple, pri “Aschenputtel” (Cindrulino),

Giambattista Basile


kaj “Rotkäppchen” (Ruĝa Ĉapeto).

Charles Perrault


Atentigo: malgraŭ la titolo, la fabeloj de Fratoj Grimm ne estis destinitaj al la infanoj; jen kial ili entenas multajn krudajn detalojn (iom mildigitajn, precipe en la fina parto, en la eldonoj post la unua); ekzemplo pri tio estas la fabelo “Hänsel und Gretel” (Hänsel kaj Gretel, karesnomoj de Johano kaj Margareta).
it.wikipedia.org/wiki/H%C3%A4nsel_e_Gretel
La paĝo en Esperanto de Vikipedio entenas liston de la verkoj de Fratoj Grimm tradukitaj al Esperanto; mi plue mencias:
– la elektronikan libron de eldonejo INKO “Elektitaj fabeloj de Fratoj Grimm”
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20grimm%20fratoj%20-%20elektitaj%20fabeloj.pdf
– la fabelon “Schneewittchen” (Neĝulino), trad. Kazimierz Bein (Kabe), “Germana Esperantisto” 1906-7, p. 82-84;
– la plej mallongan fabelon de Fratoj Grimm: “Der goldene Schlüssel” (La ora ŝlosilo), trad. Carlo Bourlet, “Franca Esperantisto” 1911-3, p. 32.
Mi transskribas la version al Esperanto de ĉi tiu lasta fabelo; la teksto en la germana kaj la traduko al la itala estas ĉi tie:

LA CHIAVE D’ORO


Mi aldonas germanan poŝtmarkon de 1961 kun “Hänsel und Gretel” (Hänsel kaj Gretel).


LA ORA ŜLOSILO

En vintrotempo, iam, kiam kuŝis profunda neĝo, malriĉa junulo devis eliri kaj serĉi lignon sur glitveturilo. Kiam ĝi estis kolektita kaj amasigita sur la veturilo, li volis, ĉar li estis tre malvarmigita, ne tuj reiri hejmen, sed unue ekbruligi fajron kaj sin iom varmigi. Li deŝovis la neĝon, kaj kiam li tiel malkovris la teron, li trovis malgrandan oran ŝlosilon. Nun li opiniis, ke tie, kie estas la ŝlosilo, troviĝas ankaŭ la seruro; li fosis la teron kaj trovis feran skatolon. «Se nur la ŝlosilo estus ĝusta! li pensis. Tre certe estas multekostaj aferoj en la skatolo». Li serĉis, sed estis neniu ŝlosiltruo; fine, li eltrovis unu, sed tiel malgranda, ke oni apenaŭ povis ĝin vidi. Li provis, kaj feliĉe la ŝlosilo konvenis. Tiam li turnis ĝin; kaj nun ni devas atendi, ĝis kiam li fine malŝlosis kaj la kovrilon levis. Tiam ni ekscios, kiaj mirindaj aferoj estis en la skatolo.
El “Grimm Fabeloj” tradukis Carlo Bourlet
(“Franca Esperantisto” 1911-3, p.32)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *