Objektoj

Cent liroj

La itala liro, nuntempe anstataŭgita de eŭro, havis tra la jardekoj grandegan devalutiĝon. Nominala komparo inter itala liro kaj eŭro (kiu egalas al 1936,27 liroj) donus proksimume ĉi tiujn egalvalorojn:
– 100 liroj = 5 centimoj da eŭro;
– 1.000 liroj = 50 centimoj da eŭro:
– 5 liroj = eĉ ne eblas fari kalkulon, ĉirkaŭ ¼ da centimo de eŭro.
Nu, rajde inter la deknaŭa kaj la dudeka jarcento, je la tempo de la grandaj italaj migradoj al Ameriko (Norda kaj Suda), oni kantadis “Mamma mia dammi cento lire,/ che in America voglio andar” (Panjo mia, donu al mi cent lirojn, ĉar al Ameriko mi volas iri):

kio evidentigas, ke tiuepoke cent liroj estis granda monsumo.
Poste oni transiris, en 1939, al la sopiro “Se potessi avere/ mille lire al mese…” (Se mi povus havi/ po mil lirojn en ĉiu monato…):

ĉar per monata enspezo de mil liroj familio povis bone vivi.
Ankoraŭ en 1958, la “Canzone del Faro” (Kanzono de la Lumturo), siglo de la televida elsendo “Viaggi nel sud” (Vojaĝoj en la Sudo), diris:
“Per sole cento lire
a più di cento miglia
risplendon gli orecchini su di te”.
(Per nuraj cent liroj
je pli ol cent mejloj
brilegas la orelringoj sur vi),

tio estas, sufiĉis cent liroj por nealtvaloraj sed belaspektaj orelringoj.
Tion mi pripensis, legante la finan raporton de la jara kunveno, de la 25-a de septembro 1954, de la Itala Esperanto-Federacio (“L’Esperanto” 1954-29, septembro-oktobro 1954).
Du aferoj trafis min: la vigla diskuto por plialtigi la asociajn jarajn kotizojn je 100 liroj, kaj la “malavara donaco” de po mil liroj fare de kelkaj membroj.
Oni devas pensi, tamen, ke tiuepoke (v. aldonaĵon de 1956), por sendi unu numeron de la revuo sufiĉis 5 liroj, dum hodiaŭ estas bezonataj 2,80 eŭroj, pli ol 1.000-oble.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *