Homoj

Beato Angelico

La 18-an de februaro la katolika Eklezio memorigas la italan (toskanan) dominikanan monaĥon Guido di Pietro, konatan kiel Giovanni del Mugello, Giovanni da Fiesole, Fra’ Angelico, Beato Angelico (1395-1455),
eo.wikipedia.org/wiki/Fra_Angelico
aŭtoron de delikataj pentraĵoj gastigitaj en la Muzeoj de la tuta mondo, kaj aparte faman pro la freskoj en la dominikana Monaĥejo de Sankta Marko en Florenco.
Mortinte en Romo, la artisto estas entombigita en la preĝejo de Sankta Maria “sopra Minerva”.
Jam nemultajn jarojn post lia morto, oni parolis pri li kiel “pintor angelicus” (anĝela pentristo) kaj “Beato Angelico”.
Lingva kaj historia rimarko: en itala lingvo, “beato” kaj “Angelico/ angelico” povas esti kaj substantivoj kaj adjektivoj; do oni povas interpreti tiun kromnomon kiel “Anĝeleca Beatulo” aŭ kiel “Beata Anĝeliko”. La certa afero estas, ke tiu kromnomo estis donita de la popolo lige kun lia delikatsenta pentromaniero, sendepende de oficiala beatulproklamo, kiu okazis nur la 3-an de oktobro 1982.
La 18-an de februaro 1984, Beato Angelico estis ankaŭ proklamita ĉiela patrono de ĉiuj artistoj.
Ligoj kun Esperanto:
– en la dominikana Monaĥejo de Sankta Marko en Florenco, freskita de Beato Angelico, travivis siajn lastajn vivojarojn Patro Giacinto Jacobitti (1904-2001),
eo.wikipedia.org/wiki/Giacinto_Jacobitti
post sia translokiĝo el Romo;
– bildoj de pentraĵoj de Beato Angelico estas videblaj en pluraj numeroj de Espero katolika (ekzemple, numero 1990-5).
www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1990_05.htm#3
Mi aldonas detalon de unu el la freskoj de la florenca Monaĥejo de Sankta Marko (nuntempe destinita al Muzeo, post kiam en 2014 la malmultaj postrestintaj monaĥoj translokiĝis al la florenca dominikana monaĥejo “Santa Maria Novella” – Sankta Maria la Nova).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *