Homoj

No pasaràn

Malfacile sanigebla vundo.
La 26-an de januaro 1939, antaŭ 80 jaroj, finiĝis la intercivitana milito de Hispanio, kun la triumfa eniro en Barcelonon (Katalunio) de la naciistaj trupoj de Generalo Francisco Franco,

kiu estis helpita de la legianoj de faŝista Italio kaj de la aviadistoj de naziista Germanio

Pablo Picasso


Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton el la dissendo en Esperanto de Radio Roma (EIAR) de la 30-a de januaro 1939, kiu donis la sciigon sur la bazo de la tekstoj en itala lingvo preparitaj de la ministerio pri Popola Kulturo; estas emfazinde, ke post la falo de Faŝismo, oni perdis la spurojn de la originalaj tekstoj en itala lingvo (jam per si mem nedaŭremaj), kaj plurestas nur kelkaj (ĉirkaŭ 800 pagoj) el la tradukoj al Esperanto de la periodo 1936-1942, antaŭ nelonge retrovitaj, pacience skanitaj, transskribitaj, poluritaj kaj indeksumitaj, kiujn mi esperas publikigi presforme kun histori-esploraj celoj.
Mi aldonas la koverton de letero sendita al siaj parencoj en Ĝenovo de itala legiano, kun la indikoj, plume skribitaj, “Viva España” (Vivu Hispanio) kaj “Viva Franco” (Vivu Franco). Mi memorigas, ĉe-okaze, ke dum la hispana intercivitana milito aliaj italoj batalis en la kontraŭa kampo, en la ruĝaj internaciaj brigadoj.


(Segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO
Roma, la 30-an de januaro 1939/ XVII
LA FALO DE BARCELLONA KAJ LA VENKO DE FRANCO.
Je la 15,15 de la 26-a de januaro, la trupoj de Franco eniris en Barcellona.
La batalo komencita en Hispanujo en julio 1936 inter Romo kaj Moskvo, inter Faŝismo kaj Bolŝevismo, estas virtuale finita per la mediteranea venko de Franco, enirinta en Barcellona.
La loĝantaro de Romo, je la unuaj sciigoj de la okupado de Barcellona, organizis grandan manifestacion en placo Venezia. La Duce sin prezentis ĉe la balkono por respondi al la saluto de la amaso kaj diris:
“La krio de via ĝojego tute prava kunfandiĝas kun tiu, kiu leviĝas el ĉiuj urboj de Hispanujo jam plene liberigita el la besteco de la ruĝuloj kaj kun tiu de la kontraŭbolŝevistoj de la tuta mondo.
La brila venko de Barcellona estas alia ĉapitro de la historio de nova Eŭropo, kiun ni estas kreantaj.
La bravegaj trupoj de Franco kaj niaj kuraĝegaj legianoj venkis ne nur la registaron de Negrin; multaj aliaj el niaj malamikoj estas nun renversitaj.
La signalparolo de la ruĝuloj estis: “No pasarán”; ni pasis kaj mi diras al vi, ke ni pasos”.
°°°°°
(Traduzione):
RADIO ROMA – ESPERANTO
Roma, 30 gennaio 1939/ XVII
LA CADUTA DI BARCELLONA E LA VITTORIA DI FRANCO.
Alle 15.15 del 26 gennaio, le truppe di Franco sono entrate a Barcellona.
La battaglia cominciata in Spagna nel luglio 1936 tra Roma e Mosca, tra Fascismo e Bolscevismo, è virtualmente terminata con la vittoria mediterranea di Franco, entrato a Barcellona.
La popolazione di Roma, alle prime notizie dell’occupazione di Barcellona, ha organizzato una grande manifestazione a piazza Venezia. Il Duce si è presentato al balcone per rispondere al saluto della folla e ha detto:
“Il grido della vostra esultanza pienamente legittima si fonde con quello che sale da tutte le città della Spagna oramai completamente liberata dall’infamia dei rossi e con quello degli anti-bolscevichi di tutto il mondo.
La splendida vittoria di Barcellona è un altro capitolo della storia della nuova Europa che noi stiamo creando.
Dalle magnifiche truppe di Franco e dai nostri intrepidi legionari non è stato battuto soltanto il governo di Negrin: molti altri tra i nostri nemici mordono in questo momento la polvere.
La parola d’ordine dei rossi era questa: «No pasarán»; siamo passati e vi dico che passeremo”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *