Homoj

Charlie Chaplin

La 25-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1977) de la brita aktoro, reĝisoro kaj filma produktisto Charles Spencer Chaplin, konata kiel Charlie Chaplin (1889-1977)
eo.wikipedia.org/wiki/Charlie_Chaplin
Chaplin estas fama precipe pro la rolulo, de li kreita, de la “Trampo” (Vagabondo), en la angla “The Tramp”; en la itala, en la franca kaj en la hispana, kontraŭe, tiu estas konata kiel “Charlot” (laŭvorte, “Karleto”).
La karakteriza rolulo (kun tro striktaj vestoj kaj tro larĝaj suoj, melonĉapelo kaj bambua promenbastono) fariĝis la emblemo de la fremdiĝo estigita de la moderna civilizo, kaj de la suferoj (digne eltenitaj) kaŭzitaj de la maljustaĵoj kaj de la senkompato de la socio.
La aktoro tiel multe enmemiĝis en la rolon, ke oni pene pensas, ke ekster la scenejo li estis, kontraŭe, belaspekta viro.
Multaj landoj (inkluzive de Italio en 1989) dediĉis al li poŝtmarkojn.
Unu el liaj plej famaj filmoj estis farita en Usono en 1940, kun la titolo “The great dictator” (La granda diktatoro)
it.wikipedia.org/wiki/Il_grande_dittatore

En Italio ĝi alvenis nur en 1946, ĉar ĝi estis satiro de naziismo, kaj precipe de Adolf Hitler. Kuriozaĵo: por ne vidigi klare, ke temas pri Germanio, ĉiuj ŝildoj de la butikoj, kiuj aperas en la filmo, estas… en Esperanto!

Mi aldonas:
– foton de Charlie Chaplin;
– bildon el la filmo “The great dictator”, en kiu aperas, ekzemple, la ŝildo “Vestaĵoj malnovaj”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *