Homoj

Robert Browning

La 12-a de decembro estas la datreveno de morto (en 1889, en Venecio) de la angla poeto kaj dramverkisto Robert Browning (1812-1889)
eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Browning
En alia okazo mi parolos pri lia edzino, la angla poetino Elizabeth Barrett Browning (1806-1861)
eo.wikipedia.org/wiki/Elizabeth_Barrett_Browning
La du geedziĝis sekrete en 1846, kaj por superi la kontraùstaron de sia patro ili translokiĝis al Italio, unue en Pizo kaj poste en Florenco; ilia florenca loĝejo en Palaco Guidi estas nuntempe la “Muzeo de Domo Guidi”, dediĉita al ilia memoro.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj listigas (ĉe la fino) la poeziaĵojn de Robert Browning tradukitajn al Esperanto; kuriozaĵo: en 1889, tuj antaŭ sia morto, la poeto registris por Thomas Edison la laŭtlegadon de la poeziaĵo “How They Brought the Good News from Ghent to Aix” (Kiel alvenis la bona sciigo el Gand al Ess), inkluzive de la pardonpetoj kiam li konfuziĝis kaj forgesis la vortojn; la registraĵo estis aŭdigata unuafoje en Venecio en 1890, post la morto de Browning, kaj estigis sensacion, ĉar neniam antaŭe oni aŭdis la voĉon de mortinto.
Mi transskribas la poeziaĵon “A woman’s last word”, en la angla kaj en la traduko al Esperanto (Finvorto de virino) de William Auld.
Mi aldonas portreton de Browning.


A WOMAN’S LAST WORD

Let’s contend no more, Love,
Strive nor weep:
All be as before, Love,
– Only sleep!

What so wild as words are?
I and thou
In debate, as birds are,
Hawk on bough!

See the creature stalking
While we speak!
Hush and hide the talking,
Cheek on cheek!

What so false as truth is,
False to thee?
Where the serpent’s tooth is
Shun the tree-

Where the apple reddens
Never pry-
Lest we lose our Edens,
Eve and I.

Be a god and hold me
With a charm!
Be a man and fold me
With thine arm!

Teach me, only teach, Love
As I ought
I will speak thy speech, Love,
Think thy thought—

Meet, if thou require it,
Both demands,
Laying flesh and spirit
In thy hands.

That shall be to-morrow
Not to-night:
I must bury sorrow
Out of sight:

– Must a little weep, Love,
(Foolish me!)
And so fall asleep, Love,
Loved by thee.

Robert Browning

°°°°°

FINVORTO DE VIRINO

Ne kverelu, kara,
jam ne penu –
viv’ rehelu, kara.
– Dormo venu!

Vortoj plej sovagas! –
vi kaj mi
tre birde disputaéas,
akcipitre!

Io nin vortantajn
spuras strange –
digu dirojn vantajn
vang-al-vange!

Trompas verprezento,
vin perfidas!
Arbon, pro l’ serpento,
ni evitas –

Kie pom’ rughelas,
for! – sciemo
min kaj Evan pelas
el edeno!

Kie dio sorée
min katenu –
kiel vir’ al kor’ ée
vi min prenu!

Gvidu min mentore!
Se necesos,
pense kaj parole
mi vin jesos –

se vi petos,
latidezire,
korpon, koron cedos
jam al vi re!

Tiel estos morgaii,
ne ci-nokte:
devas mi la zorgon
kasi Sakte.

– Devas larmi, kara,
– mi, malsprita!
Poste dormi, kara,
amvolvita.

Robert Browning, trad. William Auld
(“Esperanto de UEA”, 1958-10, p. 158;
“Angla Antologio”)

°°°°°
Poeziaĵoj de Robert Browning tradukitaj al Esperanto
Poesie di Robert Browning tradotte in Esperanto

– “How They Brought the Good News from Ghent to Aix” (Kiel alvenis la bona sciigo el Gand al Ess”, trad. Ben Elmy, “Brita Esperantisto”, Suplemento, 1906-9, p. 72;
– “Pippa’s Song” (Kanto de Pippa), trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo”, 1931, p. 207; “Tutmonda sonoro”, 1981, p. 451;
– “Meeting at Night” (Renkonto Nokta), trad. Kálmán Kalocsay “Eterna bukedo”, 1931, p. 207;
www.egalite.hu/kalocsay/eterna.htm
“Tutmonda sonoro”, 1981, p. 451; “Angla Antologio”;
– “A woman’s last word” (Finvorto de Virino), trad. William Auld, “Esperanto de UEA” 1958-10, p. 159; “Angla Antologio”;
– “The Statue and the Bust” (La Statuo kaj la Busto), trad. Marjorie Boulton, “Monda Kulturo, Aŭtuno 1965, p. 100-102”
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/MondaKulturo/Auxtuno65/statuou.html

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *