Homoj

Leonardo Sciascia

La 20-an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1989) de la itala (sicilia) verkisto, ĵurnalisto, eseisto, politikisto kaj poeto Leonardo Sciascia (1921-1989)
it.wikipedia.org/wiki/Leonardo_Sciascia
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
akravida observanto de la sicilia realo kaj, pli ĝenerale, kritikisto de la itala socio.
Mi jam parolis pri li antaŭ unu jaro, la 20-ande novembro 2017:

Leonardo Sciascia


La volumo de Carlo Minnaja “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj” (Milano, FEI, 2012), entenas prezenton pri la verkisto (p. 261-262), kaj la farson “Il cavaliere e la morte” – La kavaliro kaj la morto (1988) en la traduko de Carlo Minnaja mem (p. 263-300)
Mi transskibas (kun traduko al la itala) la prezenton de Carlo Minnaja, kaj aldonas la italan poŝtmarkon de 2018, laŭ skizo de Gaetano Eluzzo, pro la filmo de Damiano Damiani kaj Ugo Pirro “Il giorno della civetta” (La tago de la noktuo), tirita el la samnoma romano de Leonardo Sciascia kaj interpretita de Claudia Cardinale, Franco Nero kaj Lee J. Cobb.


(Segue traduzione in italiano)

LEONARDO SCIASCIA

La vivo de Leonardo Sciascia (1921-1989) disvolviĝas, krom tute mallonga periodo en Romo, komplete en Sicilio: tie li diplomiĝas ĉe lernejo por elementaj instruistoj, kie instruas Vitaliano Brancati, kiu iĝas lia modelo kaj konigas al li la francajn verkistojn. Dum la milito li estas rekrutita sed atribuata al surlokaj servoj, poste li enoficiĝas ĉe la Agrara Konsorcio kie li laboras sep jarojn kaj fine en 1948 li komencas instrui en elementa lernejo en sia naskiĝa vilaĝo, Racalmuto. Al instruistino de la sama lernejo li edziĝas, kaj naskiĝas du filinoj.
La komenca literatura aktivado estis ĉefe poezia per du verskolektoj: Fabeloj de la diktaturo (1950) kaj Sicilio, ĝia koro (1952), sed baldaŭ Sciascia alvenas al sia specifa ĝenro, io meza inter rakontado kaj eseado. Fonas ĉiam Sicilio kun siaj sociaj problemoj kaj la polemikoj rilate la dominantan politikan kaston; post La parokoj de Regalpetra (1956) kaj La siciliaj onkloj (1958) al plena rakonta formo li alvenas per La tago de la noktuo (1961), el kiu estis produktita samtitola filmo kun Franco Nero kaj Claudia Cardinale. La rilatoj kun mafio kaj ĝia interplektiĝo kun la politiko, precipe de la katolika flanko, iĝas unu el la karakterizoj en la longaj rakontoj (aŭ jam romanoj) de Sciascia, kiu esprimiĝas en Al ĉiu la sia (1966), same kanvaso de filmo de reĝisoro Elio Petri; sekvas, samtemaj, La kunteksto (1971) kaj Todo modo (1974). Sciascia evoluigas la ĝenron de la krimromano, specife pri la mafia krimo, protektata aŭ kovrata de la povtenantoj: kiu klopodas enketi estas malhelpata, kiu estas alvenanta al la solvo estas murdita.
Sed Sicilio restas ĉiam la fono ankaŭ de lia kritika arto: lia studado pri Pirandello kaj ties rilato al Sicilio, traktita en du eseoj, kondukas ankaŭ al premio.
Lia politika engaĝo iĝas dum la jaroj pli kaj pli konsista: li sukcese kandidatas en sia komunumo en la vicoj de la komunista partio; post akra polemiko kun ĝi li transiras al la radikala, en kies vicoj li sukcesas kaj en la itala kaj en la eŭropa parlamentoj (li elektos la italan); en la romanoj, eĉ en tiuj rakontantaj pri epizodoj de antaŭaj jarcentoj, kiel La ponardantoj (1976), estas ĉiam aludo al analogio kun nuntempeco. L’affaire Moro (1978) frontas, tra oficialaj dokumentoj, la tragikan epizodon de la forkapto, enprizonigo kaj murdo de la prezidanto de la tiama ĉefa itala partio, la kristandemokrata, fare de la Ruĝaj Brigadoj.
Intense li daŭre kunlaboras kun ĵurnaloj, kaj lokaj kaj tutnaciaj, kie li esprimas sian polemikan spiriton, kio kaŭzas al li ian kontraŭecon de la ĉefaj partioj kaj opini-gvidantoj. Li akuzas ne nur polikistojn, sed ankaŭ juĝistojn kiuj karieris rajdante la kontraŭmafian fluon; siaflanke li estis akuzata pri sinmontremo.
Preskaŭ aperta taglibro estas Nigro sur nigro (1979), kie li preskaŭ intence alprenas la rolon de pesimisto, kiun oni sisteme al li atribuis; memoron li volas lasi pri malfacilaj tempoj, malfacilaj kaj etike kaj politike. Inter la lastaj romanoj estas la ĉi tie prezentata La kavaliro kaj la morto (1989), kie li revenas al la krima ĝenro pri obskuraj murdoj, kies solvon oni lasas al la intuicio de la leganto.

Carlo Minnaja, “Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, Milano, FEI, 2012, p. 261-262

°°°°°
(traduzione)
LEONARDO SCIASCIA

La vita di Leonardo Sciascia (1921-1989) si svolge, tranne un brevissimo periodo a Roma, completamente in Sicilia: lì si diploma in un Istituto Magistrale in cui insegna Vitaliano Brancati, che diviene il suo modello e gli fa conoscere gli scrittori francesi. Durante la guerra è arruolato ma assegnato a servizi sedentari, poi si impiega presso il Consorzio Agrario, dove lavora sette anni, e finalmente nel 1948 incomincia a insegnare in una scuola elementare del suo paese natale, Racalmuto. Sposa un’insegnante della stessa scuola, e nascono due figlie.
L’attività letteraria all’inizio fu soprattutto poetica, con due raccolte di versi: Favole della dittatura (1950) e La Sicilia, il suo cuore (1952), ma presto Sciascia arriva al suo genere specifico, qualcosa a metà tra il racconto e il saggio. Sullo sfondo sempre la Sicilia con i suoi problemi sociali e le polemiche riguardo la casta politica dominante; dopo Le parrocchie di Regalpetra (1956) e Gli zii di Sicilia (1958) giunge a una piena forma narrativa con Il giorno della civetta (1961), da cui fu tratto il film omonimo con Franco Nero e Claudia Cardinale. I rapporti con la mafia e il suo intreccio con la politica, soprattutto dal lato cattolico, diviene una delle caratteristiche nei lunghi racconti (oppure ormai romanzi) di Sciascia, che si esprime in A ciascuno il suo (1966), ugualmente canovaccio di un film del regista Elio Petri; seguono, di uguale argomento, Il contesto (1971) e Todo modo (1974). Sciascia sviluppa il genere del romanzo poliziesco, soprattutto sul crimine mafioso, protetto o coperto dai detentori del potere: chi cerca di indagare è ostacolato, chi sta per arrivare alla soluzione viene ucciso.
Ma la Sicilia rimane sempre lo sfondo della sua arte lirica: il suo studio di Pirandello e il suo rapporto con la Sicilia, trattato in due saggi, porta anche ad un premio.
Il suo impegno politico diventa negli anni sempre più consistente: si candida con successo nel suo comune nelle fila del partito comunista; dopo un’aspra polemica con esso transita in quello radicale, nelle cui fila ha successo sia al Parlamento italiano che a quello europeo (opterà per quello italiano); nei romanzi, perfino in quelli che raccontano episodi dei secoli passati, come I pugnalatori (1976), c’è sempre un’allusione all’analogia con l’attualità. L’affaire Moro (1978) affronta, attraverso documenti ufficiali, il tragico episodio del rapimento, della prigionia e dell’assassinio del presidente dell’allora principale partito italiano, quello democristiano, ad opera delle Brigate Rosse.
Continua a collaborare intensamente a giornali sia locali che nazionali, in cui esprime il suo spirito polemico, e che gli provoca l’ostilità dei principali partiti e degli opinionisti. Accusa non solo politici, ma anche giudici che hanno fatto carriera cavalcando la corrente antimafia; a sua volta, fu accusato di protagonismo.
Quasi un diario aperto è Nero su nero (1979), in cui quasi intenzionalmente assume il ruolo di pessimista che gli veniva sistematicamente attribuito; vuole lasciare un ricordo di tempi difficili, difficili sia eticamente che politicamente. Tra gli ultimi romanzi c’è quello qui presentato, Il cavaliere e la morte (1989), in cui torna al genere poliziesco su oscuri omicidi, la cui soluzione è lasciata all’intuizione del lettore.

Carlo Minnaja, “Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, Milano, FEI, 2012, p. 261-262
Trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *