La 7-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 2002) de la itala (emilia) kantaŭtoro kaj politika aktivulo Pierangelo Bertoli (1942-2002)
it.wikipedia.org/wiki/Pierangelo_Bertoli
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
fama pro la tekstoj de kanzonoj de sociala denunco, kiuj naskiĝis ankaŭ el la aparta sentiveco ŝuldata al lia invalideco, cetere mastrumita kun kuraĝo kaj digno (trafita de poliomjelito, li estis devigita al rulseĝo).
Eksplicite ateisma kaj kontraŭkatolika, aktivulo de la (ekstreme maldekstra) Partio por Refondo de komunismo, li havis tamen neatenditan rekonon: unu lia kanzono estis enmetita en antologion de kantoj por la junularo de la itala Katolika Agado.
En Esperanto ekzistas la traduko de tri liaj kanzonoj:
– “A muso duro” – Spitmiene, trad. Giuseppe Pascucci kaj Giuseppe Castelli;
– “Cent’anni di meno” – Cent jarojn malplie, trad. Giuseppe Castelli;
– “Eppure soffia” – Tamen blovas, trad. Giuseppe Castelli.
Mi transskribas (en la itala kaj en Esperanto) “A muso duro” – Spitmiene, kiu estas iel la emblemo de Bertoli.
Mi aldonas portreton de la artisto.
A MUSO DURO
Fabrizio Urzino – Pierangelo Bertoli
www.youtube.com/watch?v=2kmpxn5jhVg
E adesso che farò, non so che dire
e ho freddo come quando stavo solo
ho sempre scritto i versi con la penna
non ordini precisi di lavoro.
Ho sempre odiato i porci ed i ruffiani
e quelli che rubavano un salario
i falsi che si fanno una carriera
con certe prestazioni fuori orario.
Canterò le mie canzoni per la strada
ed affronterò la vita a muso duro
un guerriero senza patria e senza spada
con un piede nel passato
e lo sguardo dritto e aperto nel futuro.
Ho speso quattro secoli di vita
e ho fatto mille viaggi nei deserti
perché volevo dire ciò che penso
volevo andare avanti ad occhi aperti
adesso dovrei fare le canzoni
con i dosaggi esatti degli esperti
magari poi vestirmi come un fesso
per fare il deficiente nei concerti.
Canterò le mie canzoni per la strada…
Non so se sono stato mai poeta
e non mi importa niente di saperlo
riempirò i bicchieri del mio vino
non so com’è però vi invito a berlo
e le masturbazioni celebrali
le lascio a chi è maturo al punto giusto
le mie canzoni voglio raccontarle
a chi sa masturbarsi per il gusto.
Canterò le mie canzoni per la strada…
E non so se avrò gli amici a farmi il coro
o se avrò soltanto volti sconosciuti
canterò le mie canzoni a tutti loro
e alla fine della strada
potrò dire che i miei giorni li ho vissuti.
°°°°°
SPITMIENE
Fabrizio Urzino – Pierangelo Bertoli
trad. Giuseppe Pascucci – Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/bertoli.html#SPITMIENE
Nun kion fari? Vere mi ne scias;
mi frostas kaj mi sentas min en solo.
Mi ĉiam skribis versojn per skribilo
kaj ne laborajn taskojn por kontrolo.
Min naŭzas ĉia porka hipokrito
de l’ konstruantoj de fikariero,
ŝtelantoj de salajro sen merito
per iaj servoj preter la laboro.
Miajn kantojn kantos mi dum mi surstratos
kaj alfrontos mian vivon spitmiene:
sen patrujo kaj sen glavo, mi soldatos
kun pied’ en la iamo kaj rigardo malfermita fidoplene.
Mi pagis kvar jarcentojn jam da vivo
kaj longe mi vojaĝis tra l’ dezertoj
ĉar simple mi deziris fari ion,
ĉar mi soifis je vojaĝ’ kaj spertoj.
Ĉu nun mi devus verki miajn kantojn
laŭ ies regularo, ies certoj?
Ĉu eble vesti min laŭ ĵusa modo
kaj montri min stultulo dum koncertoj?
Miajn kantojn kantos mi dum mi surstratos…
Ĉu foje mi sukcesas eĉ poeti?
Min tute ne zorgigas la problemo.
Ĉi tie pretas glas’ da mia vino:
bonvolu ĝin gustumi sen timemo.
La cerban masturbadon oni ĝuas
se oni kreskis jam ĝis la maturo;
aŭskultu miajn kantojn kiu, male,
kapablas sin masturbi por plezuro.
Miajn kantojn kantos mi dum mi surstratos
kaj alfrontos mian vivon spitmiene:
sen patrujo kaj sen glavo, mi soldatos
kun pied’ en la iamo kaj rigardo malfermita fidoplene;
kaj ne gravas, ĉu amikoj emos ĥori
aŭ kunkantos nur pasanta ul’ sen nomo:
ĉiukaze mi daŭrigos plu deĵori
kaj je l’ fino de la strato eblos diri, ke mi vivis kiel homo.