Homoj

Niccolò Paganini

La 27-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1782) de la itala (ĝenova) violonisto, gitaristo kaj komponisto Niccolò Paganini (1782-1840)
eo.wikipedia.org/wiki/Niccol%C3%B2_Paganini
fama pro la virtuozeco en la komponado kaj en la plenumado (li kapablis ludi per unu nura kordo), tiom, ke oni fantaziumis, ke li starigis pakton kun la diablo (pro lia malbona famo, kiam li mortis estis al li rifuzita la entombigo en konsekrita tereno).
Cetere, lia fizika aspekto estis malkvietiga: li estis ĉiam tute nigre vestita, estis skelete malgrasa, havis palegan vizaĝon kaj kaviĝintajn okulojn, kaj pro la hidrargo al li donita por kuraci sifilison lia buŝo estis malelstara, kaj nazo kaj mentono estis apudiĝintaj. Krome, li havis tre longajn kaj moviĝemajn fingrojn; temas pri patologio nomata “araknodaktileco” (araneofingreco), kun la fingroj similaj al kruroj de araneo, kio klarigas la virtuozaĵojn, pri kiuj li estis kapabla.
Paganini ludis per potenca violono fabrikita en 1743 de Giuseppe Guarneri del Gesù
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Guarneri_del_Ges%C3%B9
donacita al li de admiranto; tiu instrumento, nomata “il cannone di Paganini” (la kanono de Paganini)
it.wikipedia.org/wiki/Cannone_(violino)
estas nun propraĵo de la Ĝenova Komunumo, kaj estas ludata de la gajninto de la Internacia violona Konkurso “Niccolò Paganini”, kiu okazas ĉiun duan jaron.
La partituroj de Paganini estas, en rimarkinda parto, ne alireblaj de la publiko.
Antaŭ ĉio, siatempe nur por malmultaj komponaĵoj oni trovis eldonistojn; kiam, poste, en 1908 la heredintoj de la artisto proponis al la itala Ŝtato la acĉeton de la partituroj, tiucela ministeria Komisiono donis malfavoran opiniesprimon, tial la materialo estis vendita en aŭkcio, kaj grandparte iris al du germanaj kolektantoj, Wilhelm Heyer el Kolonjo kaj Fritz Reuther el Mannheim. Nur en 1971 la itala Ŝtato akiris 90 manuskriptojn, kiuj estas laŭgrade publikigataj; de tempo al tempo, oni trovas nekonatajn manuskriptojn.
Paganini naskis, en itala lingvo, la dirmanieron: “Paganini non ripete” (Paganini ne ripetas), kiun oni utiligas kiam oni volas elpaŝi per rifuzo. La diro naskiĝis en februaro 1818 ĉe la Teatro Carignano de Torino, kiam la Reĝo de Sardinio Carlo Felice di Savoia (Karlo Felikso de Savojo)
eo.wikipedia.org/wiki/Karlo_Felikso_de_Savojo
petis, ke Paganini donu bison de plenumo. Paganini, kiu ofte improvizis (kaj do ne havis la eblecon ripeti), respondis ĝuste: «Paganini non ripete» (Paganini ne ripetas).
Mi transskribas (kun traduko al la itala) anekdoton tiritan el la itala revuo “L’Esperanto” 1928-11, p. 147, kaj aldonas la poŝtmarkon de Princlando Monako de 1982 pro la ducentjara datreveno de la naskiĝo de Paganini.


(Segue traduzione in italiano)

Strangaĵeto okazis al Paganini dum lia mallonga restado en Milano.
Dum li, kun sia mirinda muzikinstrumento sub la brako, trairis flankan vojon de la urbo, sentis apetitdonan odoron de kuiritaj fiŝoj, kaj dezirante ilin manĝi, li direktiĝis al la gastejo el kiu venas la odoro. Sed dum li estis traironta la sojlon, estas malĝentile repuŝita de la gastejmastro, kiu montris al li avert-tabelon en kiu oni legis: «Enirejo malpermesata al vagantaj muzikistoj».

°°°°°
(traduzione):

Una cosa singolare capitò a Paganini durante il suo breve soggiorno a Milano.
Mentre, con il suo meraviglioso strumento sotto braccio percorreva una strada secondaria della città, avvertì un appetitoso odore di pesce fritto, e desiderando mangiarne, si diresse verso l’osteria da cui proveniva l’odore. Ma quando stava per varcare la soglia, fu sgarbatamente respinto dall’oste, che gli mostrò un cartello in cui si poteva leggere: «Ingresso vietato ai suonatori ambulanti».

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *