Homoj

Pietro Aretino

La 21-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1556) de la itala (toskana) poeto kaj verkisto konata kiel Pietro Aretino” (Petro la Arecano) ĉar naskita en Arezzo (elp. Areco) (1492-1556)

eo.wikipedia.org/wiki/Pietro_Aretino

Li neniam volis konigi sian familian nomon kaj sian devenon, ĉar li estis ekstergeedza filo de malriĉa ŝuisto kaj de altranga publikulino (en la itala, eŭfemisme “cortigiana”, tio estas “korteganino”); pri tio li skribis: «Oni diras, ke mi estas filo de publikulino; tio ne ĝenas min; tamen mi havas animon de reĝo. Mi vivas libera, mi amuziĝas, kaj tial mi povas min nomi feliĉa».

Pietro Aretino verkis ankaŭ komedion, titolitan “La Cortegiana” (La Korteganino, sed ankaŭ La Publikulino), kiu estas parodio de la verko “Il Cortegiano” (La Kortegano) de Baldassarre Castiglione

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2017/12/06/baldassarre-castiglione/

Por kompreni la malsanktigan spiriton de Pietro Aretino, oni devas konsideri, ke en itala lingvo la vira formo “cortigiano” havas esence pozitivan signifon, dekortegano, bontona, ĝentila” (la itala vorto “cortese”, kiu signifas afabla, ĝentila, havas la saman etimologion kiel “cortigiano”, el la vorto “corte” = kortego), dum la virina formo “cortegiana” (nuntempe “cortigiana”) egalvaloras kiel “publikulino” (hodiaŭ, tiu vorto fariĝis arkaika, kaj oni utiligas anstataŭe aliajn eŭfemismojn, “accompagnatrice” ( = akompanantino) aŭ “escort”.

Petro Aretino estis tre pridiskutata, ĉar liaj kontraŭuloj konsideris lin senskrupula kaj klaĉema karieristo, kaj ĉar liaj plej famaj verkoj (“Sonetti lussuriosi”/ Voluptamaj Sonetoj, “Dubbi amorosi”/ Amoraj duboj) estas tre malprudaj, ĉe la limo de pornografio (tiel, ke ili estis metitaj en la Indekson de la libroj malpermesitaj de la katolika Eklezio); tiuj verkoj fortiris la atenton el primedititaj skribaĵoj, ekzemple la “Ragionamenti (Rezonadoj).

La admirantoj de Pietro Aretino difinis lin “dia”, dum ekzemplo de tio, kion pensis pri li liaj mallaŭdantoj estas ĉi tiu ironia epitafo de Paolo Giovio

eo.wikipedia.org/wiki/Paolo_Giovio

 

Qui giace l’Aretin, poeta Tosco,

che d’ognun disse mal, fuorché di Cristo,

scusandosi col dir: “Non lo conosco!”.

 

(Ĉi tie kuŝas Arecan, poet’ toskana,

pri ĉiu klaĉis li, krom pri Kristo;

“Mi ne lin konas!” estis la preteksto).

 

Michelangelo Buonarroti (Mikelanĝelo) (1475-1564) bildigis Pietro Aretino en“Sankta Bartolomeo” de la Lasta Juĝoen la Siksta Kapelo; pli precize, la vizaĝo de la Sanktulo (kiu estis dumvive senhaŭtigita) estas tiu de Pietro Aretino, dum la vizaĝo de la haŭto estas memportreto de Michelangelo:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/05/25/lautoritratto-di-michelangelo/

De Pietro Aretino ekzistas, en Esperanto, nur la traduko de la unuaj kvar versoj de la “Sonetti lussuriosi” (Voluptamaj Sonetoj)

www.liberliber.it/mediateca/libri/a/aretino/sonetti_lussuriosi/html/sonetti.htm

kiuj, tamen, estas tiel malprudaj, ke la tradukinto (respektinda persono) ne konsentis al mi publikigi la tradukon (kaj, mi pludiras, tiu sama tradukinto ne kuraĝis antaŭeniri preter la unuaj kvar versoj).

Mi aldonas:

la italan poŝtmarkon de 1977 honore al Pietro Aretino;

detalon de la “Lasta Juĝo” en la Siksta Kapelo, kun la duobla bildo de Sankta Bartolomeo (Pietro Aretino kaj Michelangelo Buonarroti);

vatikanan poŝtmarkon de 1964 pro la kvarjarcenta datreveno de la morto de Michelangelo, laŭ skizo de Casimira (Kazimiera) Dąbrowska kaj Alceo Quieti; aspektas evidenta la simileco kun la vizaĝo de la haŭto de Sankta Bartolomeo.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *