Eventoj · Lokoj

Lepanto 1571

La 7-an de oktobro 1571 la militŝiparoj de kelkaj kristanaj Landoj, kunigitaj de Papo Pio la 5-a (Antonio Michele Ghislieri, 1504-1572)
eo.wikipedia.org/wiki/Pio_la_5-a
en la “Sanktan Ligon” (Hispana Imperio, Regno de Napolo, Regno de Sicilio, Papa Ŝtato, Respubliko de Ĝenovo, Respubliko de Venecio, Duklando de Savojo, Granda Duklando de Toskanio, Suverena Milita Ordeno de Malto/ SMOM

Ordine di Malta SMOM


sub la komando de don Juan de Austria (Johano de Aŭstrio)
it.wikipedia.org/wiki/Don_Giovanni_d%27Austria
venkis en la marbatalo de Lepanto (Naupaktos, Épahtos, Efpaktos en la greka; İnebahtı en la turka), en la golfo de Patraso en Greklando
eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Lepanto
la otomanan militŝiparon estratan de Mehmet Alì Paŝao, kiu mortis en la kunpuŝiĝo.
En la batalo partoprenis, interalie, la hispana verkisto Miguel Cervantes de Saavedra, kiu estis vundita, estis enhospitaligita en Mesino, kaj tie komencis la verkadon de “Don Kiĥoto”

Cervantes


Memore al tiu batalo (kiu portempe haltigis la otomanan antaŭeniradon en Eŭropo), Papo Pio la 5-a enkondukis la feston de la Madono de la Venko, fiksante ĝin je la unua dimanĉo de oktobro; lia posteulo Gregorio la 13-a (Ugo Boncompagni, 1502-1585)
eo.wikipedia.org/wiki/Gregorio_la_13-a

Gregoria kalendaro


transformis la feston al tiu de la Madono de la Rozario (cetere, venerita jam de pluraj jarcentoj sub tiu nomo)
eo.wikipedia.org/wiki/Virgulino_de_la_Rozario
Fine, en 1913 Papo Pio la 10-a (Giuseppe Sarto, 1835-1914)
eo.wikipedia.org/wiki/Pio_la_10-a

Pio X


fiksis stabile je la 7-a de okobro la feston de la Madono de la Rozario.
Sed la batalo de Lepanto havis ankaŭ tute “laikan” sekvon, en la urbeto Marino, kelkdeke da kilometroj sude de Romo.
La papa kontingento en la batalo de Lepanto estis gvidita de Duko Marcantonio la 2-a Colonna
it.wikipedia.org/wiki/Marcantonio_II_Colonna
filo de la frato de poetino Vittoria Colonna (1492-1547)

Vittoria Colonna – Michelangelo Buonarroti


kaj Sinjoro de pluraj feŭdoj en la ĉirkaŭroma regiono Latio, inter kiuj Marino.
Ekde 1925, la unuan dimanĉon de oktobro (fidele al la origina dato de la festo de la Madono de la Venko: pro malofta koincido, ĉijare la unua dimanĉo de oktobro falas ĝuste la 7-an de oktobro) en Marino estas solenata la “Sagra dell’Uva” (Kermeso de Vinbero)
it.wikipedia.org/wiki/Sagra_dell%27uva_(Marino)
En tiu tago, la fontano de Marino nomata “de la kvar maŭroj” (starigita en 1632 por memorigi la venkon de Lepanto) elverŝas vinon anstataŭ akvon.
Mi transskribas, en la roma dialekto kaj en la traduko al Esperanto, la kanzonon “‘Na gita a li Castelli – Nannì” (Ekskurso al la Kasteloj – Nanni’) de 1926, sukcesigitan de Ettore Petrolini (pri kiu mi parolos en alia okazo)
it.wikipedia.org/wiki/Ettore_Petrolini
kiu mencias ĝuste tiun kermeson, jam fariĝintan preskaŭ centjara tradicio.
Tri kuriozaĵoj:
– malsame ol aliaj romaj loknonoj, la kvartalo “Borgo Vittorio”, situanta en la apudaĵoj de Vatikano, ne rilatas al la Reĝo de Italio Vittorio Emanuele II (Viktoro Emanuelo la 2-a)
eo.wikipedia.org/wiki/Viktoro_Emanuelo_la_2-a_(Italio)
sed al la venko de Lepanto;
– kontraŭe, la roma preĝejo de Sankta Maria de la Venko
it.wikipedia.org/wiki/Chiesa_di_Santa_Maria_della_Vittoria_(Roma)
ne rilatas al la venko de Lepanto, sed al la venko de la katolikaj trupoj super tiuj protestantaj en la batalo de la Blanka Monto (Bílá Hora, Prago) de 1620
eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_sur_Blanka_monto
dum la Tridekjara Milito;
– ankaŭ la urbo Vittoria ( = Venko) en Sicilio, fondita en 1607
eo.wikipedia.org/wiki/Vittoria
ne estas en rilato kun la venko de Lepanto; ĝi nomiĝas tiel honore al la fondintino, grafino Vittoria Colonna Henriquez-Cabrera
it.wikipedia.org/wiki/Vittoria_Colonna_de_Cabrera
kiu estis ja filino de Marcantonio Colonna la 2-a, sed naskiĝis en 1558, do antaŭ Lepanto (kaj, cetere, la nomo “Vittoria” estis jam en la tradicio de familio Colonna).
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 1998, laŭ skizo de Pietro Niccolò Arghittu, kun la fontano “de la kvar maŭroj” de Marino;
– la kovrilon de la partituro de la kanzono.


‘NA GITA A LI CASTELLI – NANNÌ
Franco Silvestri

(Ettore Petrolini)

(Alvaro Amici)

Guarda che sole
ch’è sortito Nannì
che profumo de rose
de garofani e pansè.
Come tutto un paradiso
li Castelli so’ accosì.
Guarda Frascati
ch’è tutto un sorriso
‘na delizia, n’amore,
‘na bellezza da incanta’.

Lo vedi, ecco Marino
la sagra c’è dell’uva
fontane che danno vino
quant’abbondanza c’è.
Appresso vi è Genzano
cor pittoresco Albano
su viett’a diverti’
Nannì Nannì.

Là c’è l’Ariccia
più giù c’è Castello
ch’è davvero un goiello
co’ quel lago da incanta’.
E de fravole ‘n profumo
solo a Nemi poi senti’.
Sotto quel lago
un mistero ce sta
de Tibberio le navi
con l’antica civiltà.

So mejo de la sciampagna
li vini de ‘ste vigne
ce fanno la cuccagna
dar tempo de Noè.
Li prati a tutto spiano
so’ frutte, vigne e grano
s’annamo a mette lì
Nannì, Nannì.

È sera e già le stelle
te fanno un manto d’oro
e le velletranelle
se mettono a canta’
se sente ‘no stornello
risponde un ritornello
che coro vie’ a senti’
Nannì, Nannì.

°°°°°

NANNI’ (EKSKURSO AL LA KASTELOJ)
Franco Silvestri
trad. Umberto Broccatelli, Renato Corsetti, Giuseppe Castelli

Ho kia suno
nun aperis Nani’
kun parfumo de rozoj
de diantoj kaj eĉ pli.

Ho, jes! Tute paradize
la pejzaĝo tie ĉi.
Kaj jen Fraskati
jen vera rideto
plaĉa urbo kaj aĵo
bela, inda je admir’.

Nun, venu, jen de Marino
la granda fest’ vinbera,
el kranoj nun ŝprucas vino
kaj ĝojo kaj abund’.
Kaj poste jen Ĝencano,
pentrinda jen Albano.
Nun amuziĝu ni,
Nani’, Nani’.

Kaj poste Ariĉa
malsupre Kastelo
estas vera juvelo
pro la tre ĉarmanta lag’.
Kaj de fragoj jen parfumon
nur en Nemi flaras vi.
Sub tiu lago
jen mistera ruin’,
de Tiberjo la ŝipoj,
civilizo praa tre.

Pli bonas ol la ĉampano
la vinoj de ĉi-loko,
kun glaso en la mano
jam tempe de Noa’.

Tra kampoj vidiĝas pleno
da fruktoj, vin’ kaj greno.
Nun amuziĝu ni,
Nani’, Nani’!

Jam estas tago-fino
kaj jen mantelo stela
dum de vilaĝanino
aŭdiĝas nun la kant’,

en formo de stornelo
respondas nun refreno,
la ĥoron aŭdu ni
Nani’, Nani’.

“La Kasteloj” estas la nomo, laŭ kiu estas konata regiono tuj sud-oriente de Romo. Temas pri regiono kun montoj kaj montetoj, kiuj siatempe enhavis defendokastelojn.
2 Nani’ estas voknomo de virino: Anna > Nanna > Nannina> Nani’ en la vokformo, en kiu oni forigas ĉion, kio troviĝas post la emfazita silabo.
3 Temas pri la nomoj de kelkaj el la urbetoj en tiu regiono: Frascati (Fraskati), Marino, Genzano (Ĝencano), Albano, Ariccia (Ariĉa), Castelgandolfo (Kastelgandolfo, Kastelo), Nemi.
4 Tiberjo (Tiberius en la latina) estis roma imperiestro.
5 Noao estas menciita en la Biblio ne nur lige kun la superakvo, sed ankaŭ kun la fakto ke li drinke ebriiĝis. La signifo estas “de tre antikva tempo”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *