Sen kategorio

Floretoj de Sankta Francisko

La 4-an de oktobro, en la liturgia festotago de Sankta Francisko el Asizo, estas preskaŭ devige paroli pri la “Floretoj de Sankta Francisko” (en la itala, Fioretti di San Francesco)
eo.wikipedia.org/wiki/La_floretoj_de_Sankta_Francisko
libro de duoble anonima aŭtoro, ĉar ĝi estas la traduko al vulgara itala lingvo (probable de la jaroj 1327/ 1340) de antaŭa verko en latino (“Actus beati Francisci et sociorum eius”, Agoj de beata Francisko kaj de liaj kunuloj), sed oni konas la nomon nek de la aŭtoro de la originala latina verko, nek de la tradukinto al la vulgara itala: kiel aŭtoro en latino, oni pensas pri Ugolino da Montegiorgio, aŭ (laŭ la vatikana retejo) pri Tomaso el Celano (1200-1265), pri kiu mi parolos en alia okazo
eo.wikipedia.org/wiki/Tomaso_el_Celano ;
kiel vulgariginton, Vikipedio mencias Giovanni de’ Marignolli (1290-1359)
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_de%27_Marignolli
De la verko oni konas minimume 12 manuskriptojn (kelkajn de la dekkvara jarcento), pli-malpli kompletajn, kaj kun ne ĉiam tute samaj tekstoj; la unua presforma eldono estas de 1476 (Giovanni Leonardo Longo, Viĉenco).
La “Floretoj” estas mirinda kolekto de «mirakloj kaj devotaj ekzemploj» de la vivo de Francisko el Asizo; la sesenco povas esti rekondukata al veraj okazizintaĵoj, kvankam la rakonto havas ofte tonon preskaŭ fabelan aŭ legendan. Ili estas speciale gravaj pro la naiveco de la religia sento, kaj pro la vervo de la lingvo, daŭre komprenebla kaj plaĉa post preskaŭ 700 jaroj.
En Esperanto aperis jenaj tradukoj:
– “La Floretoj de Sankta Francisko” (I Fioretti di San Francesco), trad. Francesco Pizzi, Paolet, San Vito al Tagliamento 1926
www.ikue.org/sf/sf.htm#LA%20FLORETOJ%20DE%20SANKTA%20FRANCISKO
– ĉap. 8-a (“Come andando per cammino santo Francesco e frate Leone, gli spuose quelle cose che sono perfetta letizia”; Kiel marŝante sankta Francisko al frato Leono elmontris tiujn aferojn, kiuj estas perfekta ĝojo), trad. Francesco Pizzi, “Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano 1987, p. 45-47;
– ĉap. 21-a (“Del santissimo miracolo cbe fece santo Francesco, quando convertì il ferocissimo lupo d’Agobbio” – Sankta Francisko de Assisi malsovaĝigas lupon en Agobjo – Il lupo di Agobio/ Il lupo di Gubbio), trad. Silvio Ravanelli, “L’Esperanto” 1922-9, p. 170-172;
– ĉap. 21-a (“Del santissimo miracolo cbe fece santo Francesco, quando convertì il ferocissimo lupo d’Agobbio” – Pri la tre sankta miraklo farita de sankta Francisko, kiam li konvertis la lupon el Gubjo), trad. Francesco Pizzi, “Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano 1987, p. 47-49.
Mi transskribas la tradukon al Esperanto de Silvio Ravanelli (malpli konatan kaj malpli alireblan ol tiun de Francesco Pizzi) de la 21-a ĉapitro; la itala teksto estas rete alirebla ĉe:
www.assisiofm.it/uploads/221-Fioretti%20di%20san%20Francesco.pdf
La rakonto pri la lupo de Gubbio (elp. Gubjo), malsovaĝigita de Francisko pere de mildeco, preter ĝia mirakleca tono, aludas vere okazintan fakton, kaj estas animskue aktuala.
Ne temis pri lupo, sed pri rabisto; kaj la rakonto estas, entute, la alegorio de la timoj kaj de la antaŭjuĝoj, kiujn ni havas fronte al tiu, kiu estas “malsama” ol ni, kiu havas alian vivostilon, kiu ne havas nian identecon, kaj de kiu ni laŭinstinkte sentas, ke ni devas “nin defendi”. Gubbio, en ĉi tiu senco, estas la bildo de nia malgranda persona mondo, en kiun ni enfermiĝas pro timo aŭ pro maldiligento, anstataŭ klopodi koni kaj kompreni la nekonaton, tiel ke ni igu lin familiara.
En ĉi tiu senco, kontraŭe al la ŝajnoj, la “Floretoj de Sankta Francisko” estas esprimo de realismo, de saĝo kaj de humaneco.
Mi aldonas bildon tiritan el “Espero katolika” 1987-7, kun Sankta Francisko kaj la lupo.


Sankta Francisko de Assisi [Asizi] malsovaĝigas lupon en Agobjo
ĉapitro XXI de “I fioretti di S. Francesco” – La floretoj de Sankta Francisko

Kiam Sankta Francisko loĝadis en la urbo Agobjo, en ĝia ĉirkaŭaĵo ekaperis lupo tre granda, terura kaj kruelega, kiu ne nur manĝegadis la bestojn sed ankaŭ la homojn, tial ke ĉiuj urbanoj restadis en granda timo, ĉar ĝi ofte alproksimiĝadis al la urbo.
Tial ĉiuj marŝadis armitaj, kiam ili eliris el la urbo, kvazaŭ irontaj al batalo; kaj tamen ili ne povis sin defendi kontraŭ ĝi, des malpli tiu kiu sola renkontas ĝin, kaj pro timego de ĝi eĉ neniu kuraĝigadis eliri el la urbo. Pro tio Sankta Francisko, sentante kompaton por la tiea loĝantaro, volis mem iri kontraŭ la lupon, kvankam la urbanoj tute malkonsilis lin. Sed li, farinte al si la signon de la tre sankta Kruco, kun siaj anoj eliris el la urbo, metante en Dion sian tutan konfidon.
Ĉar la aliaj ŝanceliĝis iri antaŭen, Sankta Francisko daŭrigis sola sian iradon al la loko, kie estas la lupo, kaj jen, dum multe da urbanoj, kiuj estis alvenintaj por vidi tiun miraklon, estas rigardantaj, la dirita lupo alsaltas al S. Francisko kun la buŝo malfermita; sed la Sanktulo faras sur ĝi la signon de la tre sankta Kruco, kaj vokante ĝin al si, li diris al ĝi: «Venu tien ĉi, frato-lupo; mi al vi ordonas je 1’ nomo de Kristo, ke vi faru ion malbonan nek al mi, nek al iu ajn».
Mirinde! Tuj kiam S. Francisko estis farinta la Krucosignon, la terura lupo fermis la buŝon, haltante de l’ kurado; kaj laŭ la ordono alproksimiĝis milde, kiel ŝafido, kaj ekkuŝiĝis ĉe liaj piedoj.
Kaj tiam S. Francisko ekparolis al ĝi tiele: «Frato-lupo, vi faras multajn malbonaĵojn, ruinigante kaj mortigante la kreitaĵojn de Dio sen Lia permeso; kaj ne nur vi mortigis kaj manĝegis la bestojn, sed vi kuraĝis eĉ mortigi la homojn, faritajn laŭ la bildo de Dio: pro tio vi meritas, ke oni pendigu vin; ĉiuj kriegas kaj malbondiregas je vi, kaj la loĝantaro de la ĉirkaŭaĵoj estas al vi malamika. Sed mi volas, frato-lupo, fari pacon inter vi kaj tiuj koleruloj, tiamaniere, ke vi ne ofendu ilin plu, kaj ili al vi pardonu ĉiun ofendon pasintan, kaj nek la homoj nek la hundoj persekutu vin plu».
Post tiuj ĉi vortoj la lupo movetante la korpon kaj la okulojn, svingante la voston kaj fleksante la kapon, vidigis alkonsenti je tio, kion S. Francisko diris, kaj intenci ĝin plenumi. Tiam la Sanktulo ĉi tie ripetas: «Frato-lupo, ĉar plaĉas al vi fari kaj plenumi tiun ĉi pacon, mi promesas al vi, ke mi donigos al vi daŭre ĝis kiam vi vivos la manĝaĵojn de la ĉirkaŭa loĝantaro, tiel ke vi ne suferos plu pro malsato. ĉar mi bone scias ke vi faris ĉiun malbonaĵon pro malsato. Sed ĉar mi certigas al vi ĉi tiun favoron, mi volas, frato-lupo, ke vi promesu al mi, ke vi neniam malutilos iun ajn homan personon nek beston: ĉu vi promesas tion ĉi?».
Kaj la lupo fleksante la kapon, evidentjgis, ke ĝi tion promesas. S. Francisko al ĝi tiele diras: «Frato-lupo, mi volas ke vi garantiu al mi pri tiu ĉi promeso, por ke mi povu bone fidi». Kaj dum li etendas la manon por ricevi ĝian garantion, la lupo levas la antaŭan piedon dekstran kaj milde ĝin surmetas sur la manon de S. Francisko, donante al ti tian garantiaĵon, kian li povis.
La Sanktulo tiam diris: «Frato-lupo, mi ordonas al vi je nomo de Kristo Jezuo, ke vi venu kun mi tute sentime, kaj ni iru fiksi tiun ĉi pacon je nomo de Dio». La lupo obeema iretas kun li kvazaŭ milda ŝafido.
Pro tio la urbanoj, vidante la aferon, ekmiregis. Baldaŭ ĉi tiun okazintaĵon oni eksciis tra la tuta urbo; sekve ĉiuj, viroj kaj virinoj, geplenaĝuloj kaj infanoj, junuloj kaj maljunuloj ekamasiĝas al la placo, por vidi la lupon kun Sankta Francisko.
Post kiam la tuta popolo amasiĝis, la Sanktulo leviĝis predikante al ili, dirante kun aliaj admonoj, ke Dio permesas tiajn malbonajn malhelpaĵojn pro la pekoj, kaj ke multe pli danĝera estas la infera flamo, kiu estas daŭronta eterne por la kondamnitoj, ol la lupa kolerego, kiu povas mortigi nur la korpon; kiom do oni devas timi la inferan buŝegon, dum la buŝo de malgranda besto timigas kaj terurigas tioman popolon! «Revenu do, trekaruloj, al Dio, kaj inde pentofaru pro viaj pekoj; kaj Dio liberigos vin nun de la lupo, kaj estonte de la infera fajrego».
Kiam la prediko finiĝis, Sankta Francisko diris: «Aŭdu, miaj gefratoj: frato- lupo, kiu estas tie ĉi antaŭ vi, promesis al mi kaj garantiis, ke ĝi paciĝos kun vi, kaj ke ĝi neniam kaj neniel ofendos vin; kaj vi promesu al ĝi, ke vi donos al ĝi ĉiutage la necesajn manĝaĵojn; kaj mi estas garantianto por ĝi, ke la pacan interkonsenton ĝi tute plenumos».
Tiam la tuta popolo unuvoĉe promesis nutradi ĝin senĉese; kaj la Sanktulo en ĉeesto de ĉiuj diris al la lupo: «Kaj vi, frato-lupo, ĉu vi promesas al la ĉeestantoj plenumi la packontrakton, ke vi ofendos nek homojn, nek bestojn, nek ian ajn kreitaĵon?» La lupo surgenuiĝas kaj malaltigas la kapon, kaj per mildaj signoj de l’ korpo, vosto kaj oreloj vidigas, kiel eble plej bone, ke ĝi volas plenumi ĉiun kondiĉon.
S. Francisko diras: «Frato-lupo, mi volas ke kiel vi al mi garantiis pri tiu ĉi promeso ekster la urbopordo, tiel ankaŭ antaŭ la tuta popolo ĉeestanta vi garantiu al mi ke vi tenos vian promeson, kaj ke vi ne trompos min pri mia promeso kaj garantiaĵo, kiun mi faris por vi».
Tiam la lupo, levinte la dekstran piedon, surmetis ĝin sur la manon de l’ Sanktulo. Tial pro tiu ĉi signo kaj la suprediritaj, tiel granda estis la ĝojo kaj la admiro en la tuta popolo, ĉu pro la sindonemo al la Sanktulo, ĉu pro la noveco de l’ miraklo, ĉu pro la paco de l’ lupo, ke ĉiuj ekkriis al la ĉielo, laŭdante kaj benante Dion, kiu estis al ili alsendinta Sanktan Franciskon, kiu pro siaj meritoj estis liberiginta ilin de la buŝego de la kruela besto.
Poste la dirita lupo vivadis du jarojn en Agobjo; ĝi eniradis malsovaĝe en la domojn, de pordo al pordo, malutiligante neniun kaj ĝenata de neniu. Ĝi estis afable nutrata de l’ popolo, kaj dum ĝi trairadis la kamparon kaj la domojn, neniam la hundoj bojadis post ĝi.
Fine post du jaroj frato-lupo mortis pro maljuneco, pro kio la urbanoj treege plendadis, ĉar, vidante ĝin iradi malsovaĝe tra la urbo, ili memoradis pli bone la virton kaj la sanktecon de Sankta Francisko.
Trad. P. Silvio Ravanelli (“L’Esperanto” 1922-9, p. 170-172)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *