Homoj

Machado de Assis

La 28-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1908) de la brazila verkisto, poeto kaj ĵurnalisto Joaquim Maria Machado de Assis (1839-1908)
eo.wikipedia.org/wiki/Joaquim_Maria_Machado_de_Assis
ne konfuzenda kun la hispana poeto kaj verkisto Antonio Machado Ruiz (1875-1939)
eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_Machado
pri kiu mi parolos en alia okazo.
Joaquim Maria Machado de Assis estas taksata la plej granda brazila romanisto, novelisto kaj poeto, precipe pro la verkoj “Memorias posthumas de Bráz Cubas” (Postmortaj rememoroj de Brás Cubas), “Quincas Borba”, “Esaú e Jacob”, “Dom Casmurro”, kaj pro humuraj noveloj laŭ stilo inter la plej perfektaj de la portugal-lingva literaturo.
Ŝuldiĝas al Joaquim Maria Machado de Assis la fondo de la “Academia Brasileira de Letras” (Brazila Beletra Akademio), kies prezidanto li estis ĝis la morto.
Principe, li estis skeptikulo kiel Michel de Montaigne

Michel de Montaigne


kaj pesimisto kiel Giacomo Leopardi (1798-1837)

Giacomo Leopardi


kaj Arthur Schopenhauer (1788-1860)
eo.wikipedia.org/wiki/Arthur_Schopenhauer
Verdire, li havis kialojn por tio: laŭ humila deveno, mestizo, balbutulo, malsana je epilepsio; por vivteni sin, en junaĝo li devis praktiki plej diversajn metiojn; li memlernis danke al laboro kiel presisto kaj korektisto de presprovaĵoj.
Sed, iusence li estis ankaŭ optimisto: laŭ li, malgraŭ ĉio oni devas vivi, kaj la praktikado de boneco estas unu el la malmultaj rimedoj por atingi relativan feliĉon.
Mi transkribas (kun traduko al la itala) la nekrologon de Joaquim Maria Machado de Assis, fare de Everardo Backheuser, publikigitan en “La Revuo” 1908-1909, III, p. 217-218.
Mi ankaŭ listigas (sube) tion, kio aperis en Esperanto.
Mi aldonas portreton de la verkisto.


Verkoj de Joaquim Maria Machado de Assis tradukitaj al Esperanto
Opere di Joaquim Maria Machado de Assis tradotte in Esperanto

– “Vivi”, trad. R. Fred. Geyer, “La Revuo” 1906-1907, I, p. 346-352;
– “Apologo”, rakonto/ racconto, trad. Alcebíade Correia Pais, Antologio de brazilaj rakontoj, Liga Brasileira de Esperanto (Brazila Esperanto-Ligo), Rio-de-Ĵanejro 1953;
– Teatro (Kvar komedioj/ Quattro commedie: La Protokolo; Ne konsultu kuraciston; Preskaŭ ministro; Leciono pri botaniko)
eo.wikipedia.org/wiki/Teatro_(kvar_komedioj)
kolektiva traduko/ traduzione collettiva, Liga Brasileira de Esperanto (Brazila Esperanto-Ligo), Rio-de-Ĵanejro 1958;
– “La Divenistino” kaj aliaj rakontoj (L’indovina e altri racconti), trad. Paulo Sérgio Viana, Oportuno, San-Paŭlo 2005
eo.wikipedia.org/wiki/La_divenistino_kaj_aliaj_rakontoj
– “Postmortaj rememoroj de Brás Cubas”, trad. Paulo Sérgio Viana, Oportuno, San-Paŭlo 2006;
– Dom Casmurro, trad. Paulo Sérgio Viana, Oportuno, San-Paŭlo 2007.
eo.wikipedia.org/wiki/Dom_Casmurro

°°°°°

Segue traduzione in italiano

MACHADO DE ASSIS KAJ ARTUR AZEVEDO

Du eminentaj verkistoj brazilaj mortis en la daŭro de unu monato.
La unua – Machado de Assis – estas sendube la plej granda romanisto de mia lando. Li estis prezidanto de la Akademio, ĉiam reelektita unuanime de la aliaj tridek-naŭ anoj. Lia verkaro estas tute speciala kaj rimarkinda, ĉar ĝi similas nek la verkojn de aliaj brazilaj literaturistoj, nek tiujn de la fremdaj, precipe la francaj, kiuj tiel fortike influas la movadon intelektan de la latinaj landoj.
Machado de Assis estis – kaj restos en Brazilio – tute senegala, ĉar neniu povos kopii aŭ imiti lian stilon kaj lian manieron.
Li estis skeptikulo, kaj en liaj romanoj, en la “Postmortaj memoroj de Bráz Cubas”, en “Quincas Borba”, en “Esaú e Jacob” kaj en preskaŭ ĉiuj aliaj verkoj, ofte malĝoje (kaj tamen kun la rideto sur la lipoj) oni legas la priskribon de ridindaj okazaĵoj, kiujn li montras ankoraŭ pli ridindaj sub la lumo de la ironio.
Sed lia mokemeco ne estas kontraŭ personoj, kaj li ne sin juĝas kiel superulo. Ne, tute ne. La frazo, kiun oni legas en unu el liaj tiel ĉarmaj rakontoj, montras ĝis evidento lian modestecon kaj lian fiozofion mem:
— Konfidu en vi mem, sed ne ĉiam dubu pri la aliaj.
Tio estas konsilo, kiun ĉiuj devus sekvi.
Mi devas rimarkigi, ke Machado de Assis – kontraŭe al tio, kion faras multenombraj verkistoj sufiĉe eminentaj – ne priskribis nur la vivadon en sia lando, sed precipe li studis la homojn je ĝenerala vidpunkto. Lia verkaro estas homa verkaro, kaj ĝin legante, oni vidas antaŭ la okuloj la homon, kiel socian beston, kun ĉiuj ĝiaj difektoj kaj kvalitoj.
Machado de Assis vivis sufiĉe por vidi tri skolojn: de la romantikuloj, de la naturalistoj kaj de la psikologoj; apud li, la brazilaj romanistoj sekvis ĉu unu, ĉu alian, kelkaloke du samtempe. Li restis ĉiam la sama, ĉar li sekvis la sian. Tio garantias la senmortan vivon de lia verkaro, kiel ankaŭ la pureco de la lingvo, per kiu li skribis. Efektive, liaj libroj jam estas klasikaj.
Iom post iom li pligrandiĝos en la brazila literaturo, kaj ĉiuj – eĉ la popolo, kiu nun bone ne povas kompreni lian altan ironion – legos liajn verkojn. serioze pripensante pri la veroj kaj konsiloj, kiujn ili enhavas.
La supreco de tiu genia literaturisto kaj filozofo klarigas la grandan doloron de la Brazilanoj pro lia morto.
EVERARDO BACKHEUSER.
(“La Revuo” 1908-1909, III, p. 217-218)
N.B.: la alia mortinto estis Artur Azevedo (1855-1908)
eo.wikipedia.org/wiki/Artur_Azevedo
pri kiu mi parolos en alia okazo.

°°°°°
(traduzione):
MACHADO DE ASSIS E ARTUR AZEVEDO

Due eminenti scrittori brasiliani sono morti nell’arco di un mese.
Il primo – Machado de Assis – è senz’altro il più grande romanziere del nostro Paese. È stato presidente dell’Accademia, sempre rieletto all’unanimità dagli altri 39 membri. La sua produzione è assolutamente speciale e notevole, perché non somiglia né alle opere degli altri letterati brasiliani, né a quelle straniere, soprattutto francesi, che influiscono così fortemente sul movimento intellettuale dei Paesi neolatini.
Machado de Assis è stato – e rimarrà in Brasile – del tutto senza pari, perché nessuno potrà copiare o imitare il suo stile e la sua maniera.
Era uno scettico, e nei suoi romanzi, nelle “Memorie postume di Bráz Cubas”, in “Quincas Borba”, in “Esaú e Jacob” e in quasi tutte le altre opere, spesso con tristezza (e tuttavia con il sorriso sulle labbra) si legge la descrizione di fatti comici, che egli mostra ancora più ridicoli alla luce dell’ironia.
Ma la sua presa in giro non è contro le persone, e lui non si ritiene superiore. No, niente affatto. La frase che si legge in un dei suoi graziosi racconti mostra all’evidenza la sua modestia e la sua stessa filosofia:
— Abbi fiducia in te stesso, ma non dubitare sempre degli altri.
Questo è un consiglio che tutti dovrebbero seguire.
Devo far notare che Machado de Assis – contrariamente a quello che fanno molti scrittori abbastanza eminenti – non ha descritto soltanto la vita nel proprio Paese, ma soprattutto ha studiato gli uomini da un punto di vista generale. Le sue opere sono opere umane, e leggendole, si vede davanti agli occhi l’uomo come animale sociale, con tutti i suoi difetti e qualità.
Machado de Assis è vissuto abbastanza per vedere tre scuole: dei romantici, dei naturalisti e degli psicologi; accanto a lui, i romanzieri brasiliani ne hanno seguito ora una, ora l’altra, e in qualche posto due contemporaneamente. Lui è rimasto sempre lo stesso, perché ha seguito la sua. Questo garantisce la vita immortale delle sue opere, come pure la purezza della lingua in cui ha scritto. In effetti, i suoi libri sono già dei classici.
Un po’ per volta crescerà nella letteratura brasiliana, e tutti – anche il popolo, che adesso non può capire bene la sua alta ironia – leggeranno le sue opere, riflettendo seriamente sulle verità e sui consigli che esse contengono.
La superiorità di questo geniale letterato e filosofo spiega il grande dolore dei brasiliani per la sua morte.
EVERARDO BACKHEUSER.
(“La Revuo” 1908-1909, III, p. 217-218)
N.B.: l’altro morto era Artur Azevedo (1855-1908)
eo.wikipedia.org/wiki/Artur_Azevedo
del quale parlerò in altra occasione.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *