Homoj

Mario Pasquale Costa

La 27-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1933) de la napola komponisto Pasquale Antonio Cataldo Maria Costa, konata kiel Mario Pasquale Costa (1858-1933)
it.wikipedia.org/wiki/Mario_Pasquale_Costa
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
aŭtoro, interalie, de la muziko de famaj napolaj kanzonoj.
En Esperanto ekzistas la versio de:
“Era de Maggio” (Estis en majo)

Estis en majo


“Catarì – Marzo” (Marto),

Salvatore Di Giacomo (Catarì)


“Luna nova” (Luno nova), “Oilì Oilà”, ĉiuj laŭ versoj de Salvatore Di Giacomo.
Mi transskribas la tekston de “Oilì Oilà”, en la napola dialekto kaj en la traduko al Esperanto de Nicolino Rossi.
Klarigo: “oilì oilà” kaj “lariulà” estas interjekcioj sen aparta signifo; jen ekzemplo de la uzo de “oilì oilà” en tute alia kunteksto:

Giornata delle donne – tago de virinoj


Kuriozaĵo: Nicolino Rossi vivas en Napolo, sed estas civitano de Respubliko San Marino.
Mi aldonas poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 1958, kun bildo de la golfo de Napolo kaj la (nun ne fumanta) vulkano Vezuvo.


OILÌ, OILÀ
Parole di Salvatore Di Giacomo
musica di Mario Pasquale Costa

(Sergio Bruni)

(Roberto Murolo)

I
Carmè, quanno te veco
mme sbatte ‘o core!
Dimmello tu ch’è chesto
si nun è ammore?
Chest’è ammore,
oilì, oilà!
E dincello a mamma toia
si te vo’ fa’ mmaretà.

(Coro)
Carmè, dincello,
nu bello maretiello
è sempe buono.Si no tu rieste sola,
sola, sola,
e lariulà!…
‘A verità, ce vo’ na cumpagnia!

II
Comm’acqua a la funtana
ca nun se secca,
l’ammore è na catena
ca nun se spezza.
Nun se spezza,
oilì, oilà!
Si se spezza… bonasera,
nun se po’ cchiù ncatenà!

(Coro)
Carmè, tu ‘o ssiente?
nu bello maretiello
è sempe buono.
Si no tu rieste sola,
sola, sola,
e lariulà!…
‘A verità, ce vo’ na cumpagnia!

III
Stu core aggio perduto
mmiezo a na via!
Tu certo l’haie truvato,
bellezza mia!
L’haie truvato,
oilì, oilà!
L’haie truvato e l’annascunne,
ma vengh’io pe m”o piglià!

(Coro)
Carmè, dancillo,
nu bello maretiello
è sempe buono.
Si no tu rieste sola,
sola, sola,
e lariulà!…
‘A verità, ce vo’ na cumpagnia!

°°°°

OJLA’, OJLI’
Vortoj de Salvatore Di Giacomo,
muziko de Mario Pasquale Costa
trad. Nicolino Rossi
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#OJLA%27,%20OJLI%27

Karmen’, ĉe via vido
batas ĉi koro!
vi diru kio estas
se ne amoro?
Jen amoro,
ojla’, ojli’!
Diru ĝin al panjo via
ke edzino iĝu vi.

(koruso)
Karmen’, ŝin diru,
ke edzon vi akiru
ja tute taŭgan.
Se ne, vi restos sola,
sola, sola – larjula’!
Kaj vere ja, necesas do kunulo!

Se akvo de fontano
ne iĝas seka,
de amo la kateno
ne iĝas peca.
dise peca,
ojla’, ojli’!
Se peciĝas ĝi….. saluton,
ĝin reĉenos ne plu vi!

(koruso)
Karmen’, vi aŭdas?
ke edzon vi akiru
ja tute taŭgan.
Se ne, vi restos sola,
sola, sola, – larjula’!…
Kaj vere ja, necesas do kunulo!

Ĉi koron mi forperdis
meze de l’ vojo!
Vi certe ĝin ektrovis!
ho, mia ĝojo!
Vi ĝin trovis,
ojla’, ojli’
vi ĝin trovis kaj forkaŝas,
ĝin repreni venos mi!

(virina koruso):
Karmen’, vin donu,
al edzo vin proponu
ja tute taŭga.
Se ne, vi restos sola,
sola, sola, – larjula’!…
kaj vere ja, necesas do kunulo!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *