Eventoj

La Gioconda

La 21-an de aŭgusto 1911 Vincenzo Peruggia (1881-1925)

it.wikipedia.org/wiki/Vincenzo_Peruggia

itala murŝmiristo migrinta al Francio, ŝtelis de la Museo de Luvro en Parizo la famegan pentraĵon konatan kiel “La Gioconda” (laŭvorte “la Gajulino”) aŭ “Monna Lisa” (Mona Liza)

eo.wikipedia.org/wiki/La_Gioconda

de la italo Leonardo da Vinci (1452-1519) (pri kiu mi parolos en alia okazo)

eo.wikipedia.org/wiki/Leonardo_da_Vinci

La “pravigo” de la ŝtelo estis la asertita “patriotadeziro redoni al Italio tiun ĉefverkon, kiun la ŝtelinto erare supozis forportita de Napoleono Bonaparte.

En realo, la afero ne statas tiel: Napoleono forportis multajn aĵojn el Italio, sed ne la “Gioconda”, kiun Leonardo mem kunportis kiam li translokiĝis al Francio; kiam la artisto mortis (en la kastelo de Amboise), la pentraĵo estis bonorde aĉetita de la franca Reĝo Francisko la 1-a (François d’Orléans)

eo.wikipedia.org/wiki/Francisko_la_1-a_(Francio)

Napoleono estas koncernata nur marĝene, ĉar li forprenis la bildon el Luvro por ĝin pendigi en sia dormoĉambro. Iusence, li estis la unua “ŝtelinto de Gioconda”, tamen “rajtigita” ŝtelisto; sed dum Peruggia estis enkarcerigita, al Napoleono neniu riproĉis ion ajn, surbaze de la principo, ke “ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas”.

La ŝtelo de 1911 (kiu konkludiĝis per la kondamno de la ŝtelinto al milda puno, nur sep monatoj da karcero, danke al duona mensa malsaneco kaj al la subteno de la itala publika opinio) estas nur unu el la travivaĵoj de la pentraĵo: ĝi estis elmontrita en pluraj reĝaj restadejoj, inter kiuj Versajlo; kun la franca Revolucio, ĝi estis delokita al Luvro; Napoleono (kiel dirite) ĝin metis en sian dormoĉambron; antaŭ ol reiri al Francio, post la ŝtelo de 1911, ĝi estis elmontrita ĉe Galerio de Uffizi en Florenco, ĉe la franca ambasadorejo de Palaco Farnese en Romo, ĉe Galerio Borghese en Romo; dum la dua mondmilito, ĝi riskis finiĝi en la privatan kolekton de Adolf Hitler, sed ĝi estis kaŝita (sub lia lito!) de la Direktoro de Luvro, Jacques Jaujard

fr.wikipedia.org/wiki/Jacques_Jaujard ;

en 1963 ĝi estis elmontrita en Vaŝingtono kaj Novjorko (ĉe la Metropolitan Museum of Artĝi estis inundita, dum pluraj horoj, de la akvo erare ŝprucigita de la difektiĝinta kontraŭincendia instalaĵo, kaj saviĝis nur pro la dika vitra ŝirmilo); en 1974, ĝi estis elmontrita en Tokio kaj Moskvo.

La pentraĵo, kiu samkiel ĉiuj verkoj de Leonardo estas tre difektiĝema, ankaŭ trasuferis plurajn vandalaĵojn; tial ĝi estas protektita de nerompebla vitro, interne de ujo kun kontrolita temperaturo.

En pasinta marto, la franca ministrino pri Kulturo, Françoise Nyssen

eo.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7oise_Nyssen

manifestis la intencon deloki la pentraĵon el Luvro, en la kadro de iniciatoj celantaj “kontraŭbatali la kulturan apartigon kaj meti la artverkojn je dispono de pli vasta publiko; al la delokado, eĉ nur por migrantaj ekspozicioj, firme kontraŭstaris Jean-Luc Martinez, Direktoro de Luvro, kiu emfazis, ke la “Gioconda” estas tiel difektiĝema, ke ĝi eĉ ne povas esti delokata de unu etaĝo al alia de la sama Muzeo.

Multaj hipotezoj estis faritaj, pri kiu estas efektive bildigita en la “Gioconda”, kaj pri la kialo de tiu enigma rideto (oni eĉ asertis, ke temas pri la ambigua portreto de viro). Mi transskribas unu el ili, el la elsendo en Esperanto de Radio Roma de la 20-a de januaro 2007:

“Dokumentoj malkovritaj en arkivo de Florenco konfirmas la ekziston kaj la identecon de “Monna Lisa”, la famkonata modelino kiu inspiris “La Gioconda”, la ĉefverkon de Leonardo de Vinĉi, gardatan ĉe Luvro. Kiel tutunue rakontis Giorgio Vasari, en sia verko “La Vivoj” de 1550, la bildigita virino estas verŝajne Lisa Gherardini, edzino de la riĉa florenca komercisto Francesco Del Giocondo. En la registro de la mortintoj de la florenca preĝejo honore al Sankta Ursula, profesoro Giuseppe Pallanti, studulo pri la vivo kaj la arto de Leonardo, malkovris la pruvon pri la ekzisto de Monna Lisa: iu dokumento atestas, ke Lisa Gherardini mortis la dekkvinan de julio 1542, en la aĝo de sesdek tri jaroj”.

Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1999 pri la “Gioconda” (en la serio«Chefs-d’œuvres de l’Art» – Artaj Ĉefverkoj), laŭ skizo de Jean-Paul Véret-Lemarinier.

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *