Lokoj

Sankta Klara en Napolo

 La 4-a de aŭgusto estas la datreveno de la aliancana aviadila bombado kiu, en 1943, preskaŭ detruis la Bazilikon de Sankta Klara en Napolo

it.wikipedia.org/wiki/Basilica_di_Santa_Chiara_(Napoli)

starigitan laŭ gotikaj formoj inter 1310 kaj 1330, sed rearanĝitan laŭ barokaj formoj en la 18-a jarcento; al la Baziliko estas alligita impona monumenta tutaĵo, kiu enhavas, krom elfosaĵoj de la romia epoko, Monaĥ(in)ejon kun kvar klostroj (inter kiuj unu mirinda fajenca klostro), bibliotekon, muzeon, kaj plurajn ĉambregojn.

La bombado de la 4-a de aŭgusto 1943 profunde vundis Napolon kaj la napolanojn, ne nur sur la materia ebeno (interalie, detruiĝis la mezepokaj freskoj de Giotto), sed ankaŭ kaj ĉefe en la animo, ĉar la Baziliko kaj la Monaĥ(in)ejo de Sankta Klara reprezentis simbolon de la martirigo de la urbo, elmetita senĉese al aliancanaj sendistingaj bombadoj (malmultajn tagojn poste, la 8-an de septembro, Napolo estis okupita de la germana armeo; la 27-an de septembro ĝi ribelis, forpelante la okupantojn, en la famaj Kvar tagoj de Napolo”)

it.wikipedia.org/wiki/Quattro_giornate_di_Napoli

Pri la bombadoj sur Napolon: por bombadi tiun urbon, la aliancanaj aviadiloj venantaj el la nordo superflugis Romon, konservante por Napolo sian mortigan ŝarĝon; kiam tiuj malproksimigis sendamaĝe, la romanoj ekkriis, cinike sed konsole: Feliĉe, ili iras bombadi Napolon”. Tial, kiam la 19-an de julio 1943 Romo estis unuafoje bombita

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/06/09/nerone/

multaj, en Napolo, estis kontentaj.

La laboroj de rebonigo (aŭ, pli precize, de rekonstruo) de la Baziliko de Sankta Klara daŭris de 1944 gis 1953; kaj ĉar en ĉiu malbono estas iom da bono, ĝi estis la okazo por rekonduki la tutaĵon al la originalaj gotikaj formoj, forigante la dekokjarcentajn surkonstruaĵojn. La skulptaĵoj estis delokitaj al la Muzeo, dum la monumentaj tomboj (ofte tre difektitaj) restis surloke.

La Monaĥejo estas centro de franciskana agado: interalie, loĝis tie ĉe la komenco de sia pastra vivo Patro Carlo Cecchitelli (pri kiu mi parolos en alia okazo), iama Gardanto de Sankta Lando kun la rango de Episkopo, esperantisto

www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1987_01.htm#5 ).

La ampleksaj ejoj de la Monaĥ(in)ejo ofte gastigas kulturajn eventojn (ekzemple, en 1997 okazis tie la itala Kongreso de Esperanto).

Sed ne eblas paroli pri la Monaĥ(in)ejo de Sankta Klara sen memorigi belan (kvankam malgajan) napolan kanzonon de 1945, titolitan ĝuste Munasterio ‘e Santa Chiara” (Monaĥinejo de Sankta Klara),

it.wikipedia.org/wiki/Munasterio_%27e_Santa_Chiara

lanĉitan de Vittorio De Sica

www.youtube.com/watch?v=fBnC8jYcNHI

 

www.youtube.com/watch?v=BH97kaqtHzs

(Mina)

Kiel trafe diras Vikipedio (en la itala, ĉar mankas Vikipedia paĝo en Esperanto):En la versoj migrinto aŭdigas sian deziron reiri al Napolo, malgraŭ la timo trovi urbon detruita de la milito. La teksto fidele prezentas la sentojn de Italio ĉe la fino de la dua mondmilito, kiu, deirante de pejzaĝo plena je ruinoj, devas alfronti tute novan kaj malsaman mondon. La Monaĥinejo de Sankta Klara, detruita de la bombadoj, tiel fariĝas simbolo de la korpremo de Napolo kaj de la tuta Lando je la antaŭtago de la rekonstruo, kaj la kanzono akiras tutlandan valoron”.

Mi transskribas la kanzonon, en la napola dialekto kaj en la versio al Esperanto de Nicolino Rossi, kaj aldonas:

– la bildon, laŭ malnova karto, de la Baziliko de Sankta Klara post la bombado;

foton de la fajenca klostro “de la Klaraninoj

it.wikipedia.org/wiki/Chiostro_maiolicato

la italan poŝtmarkon de 1993 (laŭ skizo de Giorgio Toffoletti) pro la 50-a datreveno de la Kvar tagoj de Napolo”.

 


MUNASTERIO E SANTA CHIARA  

(Parole di Michele Galdieri musica di Alberto Barberis)

 

Dimane?…Ma vurría partí stasera!

Luntano, no…nun ce resisto cchiù!

Dice che cè rimasto sulo o mare,

che è o stesso e primma…chillu mare blu!

 

Munasterio e Santa Chiara…

tengo o core scuro scuro…

Ma pecché, pecché ogne sera,

penzo a Napule commera,

penzo a Napule commè?!

 

Funtanella e Capemonte,

chistu core mme se schianta,

quanno sento e dí da a gente

ca sè fatto malamente

stu paese…ma pecché?

No…nun è overo…

no…nun ce créro…

E moro cu sta smania e turná a Napule…

Ma chaggi’’a fá?…

Mme fa paura e ce turná!

 

Paura?…Sí…Si fosse tutto overo?

Si a gente avesse ditto a veritá?

Tutt’’a ricchezza e Napule…era o core!

dice chha perzo pure chillu llá!

 

Munasterio e Santa Chiara…

Nchiuse dinta quatto mura,

quanta femmene sincere,

si perdévano llammore,

se spusavano a Gesù!

 

Funtanella e Capemonte…

mo, si pèrdono namante,

giá ne tènono ati ciento…

ca, na femmena nnucente,

dice a gente, nun cè cchiù!

No…nun è overo…

No…nun ce crero…

E moro pe sta smania e turná a Napule!

Ma chaggi’’a fá…

Mme fa paura e ce turná!

 

Munasterio e Santa Chiara…

Tengo o core scuro scuro…

Ma pecché, pecché ogne sera,

penzo a Napule commera

penzo a Napule commè?!…

 

 

KLOSTRA EJ DE SANKTA KLARA

www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#KLOSTRA%20EJ%27%20DE%20SANKTA%20KLARA

Vortoj de Michele Galdieri muziko de Alberto Barberis

trad. Nicolino Rossi

 

Ĉu morgaŭ?… Ĉi vespere for mi volas!

Lontane, ne… eltenas mi ne plu!

Laŭdire nur la maro daŭre lulas,

eterne sama, tiu mara blu.

 

Klostra ej de Sankta Klara,

premas koron sent obskura…

kial mi dum hor vespera

pensas pri Napolo fora

pensas pri Napolo, mi?

Fontanet Kapodemonta,

tuj la koro stas ploranta

se ĝin trafas dir lamenta,

ke fariĝas vivaĉanta

tiu lando for de mi!

Ne ne, ne veras, ja mi ne kredas,

kaj mortas pro l sopir Napolon vidi…

sed kio do?… nur la reven timigas tro!

 

Ĉu timo? Jes… se ĉio estus vera?

se veron jam dirintus nia gent?

Tuta riĉec napola loĝis kore,

ĉu eble koron ne plu loĝas sent?

 

Klostra ej de Sankta Klara,

fermas ilin karcer mura,

la inaro korsincera

pri perdita amo plora

edziniĝis al Jesu.

Fontanet Kapodemonta,

se virin perdas amanton

tuj ŝi trovas kroman centon

tie ĉi junin belsenta

laŭ la dir ne estas plu.

Ne ne, ne veras, ja mi ne kredas,

kaj mortas pro l sopir Napolon vidi…

Kia delir ! Min pelas timo kaj dezir !

 

Klostra ej de Sankta Klara

mia koro tristobskuras….

pensas mi, ke Napol foras,

pensas mi pri Napol ĉi!?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *