Objektoj

Ĥromiso

Unu el la plej malnovaj napolaj kanzonoj (ĝi datas de la fino de 1700) estas tarantelo de nekonata aŭtoro (senbaze atribuita al Guglielmo Cottrau), titolita “Lo guarracino”: temas pri la napoldialekta nomo de la fiŝo “Chromis chromis”, en la itala “castagnola nera”, en Esperanto “ĥromiso”

www.youtube.com/watch?v=IpL9uCSE62c

(kantas Roberto Murolo)

Rakontas la kanzono, ke la fiŝo “guarracino” decidas edziĝi, sin ornamas komplete kaj ĉirkaŭiras tra la maro serĉante fianĉinon. Li enamiĝas al “sardella” (Sardina pilchardus, en la itala “sardina”, en Esperanto “pilĉardo” aŭ “sardino”), kiu ĵus forlasis sian fianĉon, “alletterato” (Euthynnus alletteratus”, en la itala “tonnetto alletterato”, en Esperanto “litermakula tinuseto”), “ĉar neniun donacon ŝi de li ricevis”. La ĥromiso turniĝas al “vavosa” (Blennius, en la itala “bavosa”, en Esperanto blenio), por ke ŝi estu perantino kun la pilĉardo. La pilĉardo estas malakceptema, sed la blenio atentigas ŝin, ke se ŝi volas edziniĝi, ŝi devas “elmontri la mamojn kaj forigi la hontemon”. La pilĉardo ekmontriĝas ĉe la fenestro kaj dolĉe okulumas al la svatiĝanto; sed la “patella” (Patella en la itala, “patelo” aŭ “venus-konko” en Esperanto), enviema, spionraportas al la tinuseto, kaj eksplodas furioza interpuŝiĝo ĉe la najbaroj, inter fiŝoj, moluskoj kaj krustuloj, kiuj partiemas por la malnova aŭ por la nova enamiĝinto.

Oni ne scias, kia estas la fino, ĉar la kantisto lasas la rakonton nefinita, tial ke “mankas al li la spiro”, kaj petas trinkmonon por daŭrigi, trinkinte je la sano de la ĉeestantoj (efektive, la ripeto de la sama muzika motivo laŭ granda nombro da strofoj lacigas la kantanton, sed ankaŭ la aŭskultanton).

De la kanzono ekzistas multenombraj versioj; estas eĉ unu kun nekutima finaĵo, ĉar la ĥromiso ne plu atentas la pilĉardon kaj edziĝas al la blenio, kvankam ĉi tiu estis gravedigita de angilego.

La kanzono listigas dekojn da maraj specioj: super tiuj nomoj (interalie, en arkaika napola dialekto) penadas la kleruloj, por klopodi identigi la sciencajn nomojn kaj tiujn komunuzajn en la itala.

Sendube oni komprenas, kiel estas malfacile traduki la tekston de ĉi tiu kanzono: ĝis nun ekzistis nur traduko al la germana (de 1838) de la poeto-pentristo August Kopisch

it.wikipedia.org/wiki/August_Kopisch

lamalkovrinto de la Blua Groto” de Capri

it.wikipedia.org/wiki/Grotta_Azzurra

kaj al la itala (de 1991) de Riccardo Pazzaglia (1926-2006),

it.wikipedia.org/wiki/Riccardo_Pazzaglia

pri kiu mi parolos en alia okazo.

Nun, tamen, estas ankaŭ versio al Esperanto, de Renato Corsetti, kiun mi transkribas (honorante lian eksterordinaran lertecon!); la originala teksto en napola dialekto estas legebla ĉe la paĝo de Vikipedio, kiu ankaŭ enhavas la retajn ligojn al la priskribo de la unuopaj specioj

it.wikipedia.org/wiki/Lo_guarracino

Mi aldonas:

– la partituron de la kanzono;

slovenan poŝtmarkon de 2013 kun la fiŝo Chromis chromis.


 

ĤROMISO

Ĥromiso feliĉe vaganta tramare,

decidis edziĝi, por vivi pare,

aĉetis rapide vestan kompleton

faritan aparte por li laŭ peto.

Li havis hararon artefaritan,

pro multaj rubandoj  vere invita.

Kaj estis kolumo, koltuko, manumo

laŭ angla punto kun aerumo.

Kun pantalono el retoj malflusaj,

ŝuoj kaj ŝtrumpoj el haŭtoj tinusaj,

frako kun vosto kaj ĝi sen avaro

estas el vera balena hararo

kun butonoj kaj vicoj butonaj

el la okuloj de polpoj imponaj.

Zono kaj glavo kaj ora banto.

Koloroj sepiaj en granda kvanto

Li portis daŭre du belajn kol-ringojn

el pulmo de konkoj kaj de junaj haringoj,

ĉapelon jam galonitan per peno.

Ĝin oni faris el mara sfireno.

Komplete gladita kaj tre amelita,

li ĉirkaŭiris eĉ iom tro spita.

Serĉis fianĉinon li ĉiuloke,

umante iom  tro salikoke .

Sardino bela jen surbalkone,

kiu liutis tute bone.

Ĉi tiun kanton kantis spontane

ŝi voĉis bele glate, soprane:

“Ho tra-la-la kaj jen Marilena,  

la filino de onjo Lena,

fianĉon ŝi forigi jam revis

ĉar donacojn ŝi ne plu ricevis.

Nia ĥromiso, vidinte  ŝin,        

ekbrulis pro amo. Punkto, fino.

Li tuj rapidis al svato-fiŝino ,

malbela, tusanta, maljuna belino;

La pago estis vera ĉantaĝo

por porti la urĝan amo-mesaĝon.

Rekta estis la rediro

klara simpla kaj sen ŝmiro.

Aŭdinte atente ĉi tiun rakonton                    

Ŝi iĝis ruĝa pro la honto,

rapide kaŝis sin sub rokon

ĉar ŝi hontis pro la ŝoko.

Sed la svatistino, nia belino,

riproĉis: vi estas via ruino,

ĉi-tiel ne trovos vi la partneron

jen la tubero en la afero!

Se vi volas  trovi viron,                              

Neniam diru rifuzan diron.

Montru belaĵojn. For la honto!

kuraĝo, koro, aplombo-monto!

Tion aŭdinte la tima sardino

de la balkono kun sia fascino,

malgraŭ nesperto jen tuj okulumis

al la palinuro, kiu svenumis.

Sed venus-konko  observis tre kaŝe,

kaj poste ŝin ekinsultis tre draŝe:

Vi, aĉa kaj fia perfida ulino,

vi, fia kaj aĉa fuŝnaskitino,

ĉar ĵus vi forlasis la palinuron                  

fianĉon laŭ rite jurita ĵuro.                                  

Rapide al li ŝi alkuris,

ĉion detale ŝi murmuris.

Aŭskultis li ĉion malvarme, afable,

sed poste tuj koleriĝis diable.

Li kuris hejmen por preni razilon  

Kaj ĉiun specon de pafa armilo,

muskedo kaj pulvo kaj eĉ mitralo,

ĉio necesa por granda batalo.

Kvar bajonetoj por homa atako

Li metis en la dorsosakon.

Okdek bomboj kaj unu grenado.

Li jam pretis por venĝ-agado.

Mafie, serpente kiel angviso

li nun serĉis la ĥromison.

Pro malbonŝanco kaj nura hazardo.

li kunvenis en la bulvardo.

Kapto, puŝo kontraŭ kolonon

Kaj posta diro: “Aĥ fia fripono!

Ĉar vi ŝtelis mian virinon,                        

nun pretu por via batado-ruino!

Bat kaj bat kaj bat milione,

vango-frapoj, batoj perbastone,

kubuto-tordoj, ankaŭ aldone,

pugnoj, puŝoj, eĉ alioj,

ripo-rompiloj, doloro-krioj

kontuzo de ostoj kaj de  ĉioj.

Nu, finfine pro granda  bruo

Ĉiuj homoj venis el sia truo,

ĉiu kun tranĉilo, ponardo,

kaj iu eĉ kun halebardo.

Iu ankaŭ kun rostostango,

kaj fruktoj ruĝaj kiel sango.

Iu kun najloj kaj kun martelo,

iu kun nuksoj kaj vermiĉelo.

Gepatroj, gefiloj, edzo, edzino

ade batalis sovaĝe sen fino

Milope eĉ venis la amfibioj

Por aliĝi al ambaŭ partioj.

Tiom estis sardinoj, belonoj

Ŝarkoj, huzoj kaj  pelogonoj,

alburnoj, denteksoj kaj trikiuroj,

skombroj, tinusoj kaj eĉ palinuroj!

Musteloj, ŝafkapaj sargoj, lofioj,

ruĝaj skorfanoj kaj rondaj gobioj,

perkoj, lumpoj kaj lagodonoj,

maraj steloj kaj storionoj,

kaj tarsiopoj aŭ saltaj delfenoj,

kaĉalotoj, orkoj, kaj eĉ balenoj,

grandaj angiloj kaj nordaj haringoj,

kune kun la pacifikaj salpingoj.

Rajoj, ruĝaj trutoj, tinusoj

kaf-fiŝoj, gimnotoj kaj gobiusoj,

jen oktopodoj kaj kalamaroj,

sablofiŝo kaj oskaroj,

alburnoj, alozoj kun la ezokoj,

ombrofiŝoj kaj salikokoj,

najlokapoj kaj mituloj,

ekinodermoj kaj dermaj skvamuloj.

Trakinoj, moluskaj konkoj kaj ranoj,

ŝarkoj, kankretoj, grandegaj kajmanoj,

belinoj, paĝeloj, fiŝoj soleaj,

bopsoj gravedaj, vidvinaj aŭ geaj,

fiŝkaptaj lofioj kaj eĉ moruoj

senŝtrumpaj, senŝuaj aŭ kun la ŝuoj,

paguroj, tinkoj, balenaj la moŝtoj,

alvenis kaleŝe per servo de poŝtoj!

Flugofiŝoj kaj angiloj,

malgrandaj lacertoj kaj krokodiloj,

ĉiu-rangaj, ĉiu-landaj,

en nombroj malgrandaj, grandaj, tre grandaj!

Kiom da batoj, panjo mia,

kia ago senracia!

Ade mortigaj surtretoj!

Milope la ŝtono-ĵetoj!

Mil-milione la pinĉoj kaj mordoj,

miliarde la vundaj puŝtordoj!

Mi ne diras pri la vigla pafado,

kaj la ĉiuloka trafa trafado!

Paf kaj paf kaj paf, manpafiloj!

Pof kaj pof kaj pof, ĉaspafiloj!

Bom-bom-bom eksplodas bomboj!

Okazas ĉie nun ekatomboj!

mi lacas nun pro la longa kanto,

kaj estas sen ĝusta voĉo-kvanto.

Permesu afable, do nun, publiko,

ke mi ja finu ĉi tiun lirikon.

Mi havos vin-glason en mia mano,

kaj trinkos ĝin je via la sano,

ĉar sekiĝis mia gorĝo

mi alportos ĝin al reforĝo!

Trad. Renato Corsetti

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *