Homoj

Solono

En 1991 Greklando (kies oficiala nomo estas Ελληνική Δημοκρατία – Ellenike Demokratia, kiu tamen ne signifas Helena Demokratio, sed Helena Respubliko) eldonis poŝtmarkon (kiun mi aldonas) por celebri “2500 jarojn de la helena demokratio”.

Se mi ne eraras en la kalkulo (2500 – 1991), la referenca jaro devus esti pli-malpli 510 a. K., kiam en Ateno regis Klisteno (Κλεισθένης)

it.wikipedia.org/wiki/Clistene

Persone, mi havas kelkajn perpleksojn pri ĉi tiu atribuo de unuenaskiteco; sed miaj duboj, probable, naskiĝas el la malfacilo difini, kio estas “demokratio”, nome, laŭvorte, la regado de la popolo”, kaj kiam ĉi tiu rega sistemo povas esti dirata efektive realigita, preter la vortaj asertoj.

Nu, laŭ mia opinio, iu formo (kvankam embria) de demokratio estas konstatebla jam je la epoko de Solono (Σόλων) (638-558 a.C.)

eo.wikipedia.org/wiki/Solono

kiu klopodis redukti la povon de la aristokratoj, starigante tion, kion li nomis εὐνομία (“eunomia”, esence “bona regado”), kvankam la rezultoj estis malpli grandaj ol la intencoj; fakte, Solono sukcesis malkontentigi ĉiujn: la aristokratojn, ĉar li plivastigis la bazon de la civitanoj vokataj decidi la sortojn de la publika vivo, kaj la malriĉulojn, ĉar li ne havis la forton kaj/ aŭ la kuraĝon interveni sur la sociajn malegalecojn, se oni esceptas la abolon de la sklaveco pro ŝuldoj.

Solono fieris pri ĉi tiu nepopulareco, ĉar li diradis, ke se ĉiuj sintenis malfavore al li, tio signifis, ke li estis favorinta neniun: ne temas pri la moto de Benito Mussolini “molti nemici, molto onore” (multe da malamikoj, multe da honoro), sed prefere pri la evangelia admono en Luko 6, 26: “Ve, kiam ĉiuj homoj parolos bone pri vi!”.

En realo, al Solono ne prosperis en Italio, se oni pensas, ke (dum en Esperanto, laŭ PIV, Solono estis “saĝa kaj respektata”) en itala lingvo la nomo “Solonoalprenis la malŝatan signifon “persono saĝistema kaj moralisma. Mi suspektas, ke ĉi tiu negativa pritakso dependas el tio, ke Solono tre klare atentigis la popolon pri la riskoj de demagogio, invitante “ne lasi sin trompide la belaj vortoj de la politikistoj, sed zorgi pri la faktoj. Cetere, jam Kardinalo Carlo Carafa (1517-1561) asertis en latino “Vulgus vult decipi, ergo decipiatur” ( = “La popolo volas esti trompata, do oni trompu ĝin

it.wikipedia.org/wiki/Vulgus_vult_decipi,_ergo_decipiatur

kaj mi aldonas, ke la popolo ne ŝatas esti revokata al la malmola realo, sed ĝi koleras al tiuj, kiuj estas suspektataj pri “malbona aŭgurado, se tiuj dubindigas la tro mirindajn promesojn.

Mi transskribas (en la malnovgreka, en la itala versio de Marcello Gigante kaj en la traduko al Esperanto de Kálmán Kalocsay) fragmenton de poeziaĵo de Solono, menciita de Diogeno Laertio (Διογένης Λαέρτιος)

eo.wikipedia.org/wiki/Diogeno_Laertio

en la unua libro, ĉapitro 52, de la verkoΒίοι καὶ γνῶμαι τῶν ἐν φιλοσοφίᾳ εὐδοκιμησάντων” (Vivo kaj doktrinoj de tiuj kiuj elstaris en filozofio).

Ĉia referenco al nuntempaj personoj kaj okazaĵoj tute ne estas hazarda.


εἰ δὲ πεπόνθατε δεινὰ δι’ ὑμετέρην κακότητα,

μή τι θεοῖς τούτων μοῖραν ἐπαμφέρετε.

αὐτοὶ γὰρ τούτους ηὐξήσατε, ῥύσια δόντες,

καὶ διὰ ταῦτα κακὴν ἔσχετε δουλοσύνην.

ὑμέων δ’ εἷς μὲν ἕκαστος ἀλώπεκος ἴχνεσι βαίνει,

σύμπασιν δ’ ὑμῖν κοῦφος ἔνεστι νόος.

εἰς γὰρ γλῶσσαν ὁρᾶτε καὶ εἰς ἔπος αἰόλον ἀνδρός,

εἰς ἔργον δ’ οὐδὲν γιγνόμενον βλέπετε.

 

Solono (Σόλων)

 

 

Se mali avete sofferto per viltà vostra,

non imputate questo destino agli dèi.

Voi li alimentaste e qual preda vi offriste,

ed ora godete la trista schiavitù.

Ciascuno di voi calca le orme della volpe,

ma a voi tutti insieme è mente leggera.

Alla lingua, alle parole d’un uomo astuto badate,

non alle opere che egli compie.

 

Solone, trad. Marcello Gigante

www.teatroecritica.net/2014/11/teatrosofia-3-solone-e-la-menzogna-del-teatro/

 

 

LA TROMPITA POPOLO

 

Via malbravec’ alportis vian plagon, do ne la diojn

     akuzadu nun pro via malfeliĉe amara sort’.

Vi la garantiojn cedis, kaj vin al iuj ajn vi lasis

     superkreski, jen pro kio nun vi ĝemadas en servut’.

Kvankam per la ruz’ vi ĉiuj unuope superas vulpon,

     kune la popolo estas stulta kaj poltrona amas’.

Nur la langon vi rigardas, respektante la buntajn vortojn,

     sed neniam iu el vi scii volas, kia la ag’.

 

Solone, trad. Kálmán Kalocsay (“Tutmonda sonoro”, 1981, p. 58)

www.egalite.hu/kalocsay/tutmonda.htm

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *