Homoj

Giovanni Boccaccio

La 16-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1313) de la itala (toskana) verkisto, humanisto kaj filologo Giovanni Boccaccio (1313-1375), en Esperanto Johano Bokaĉo

https://eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Boccaccio

unu el la tri “kolonoj” (kun Dante Alighieri kaj Francesco Petrarca) de la itala lingvo kaj literaturo, konata precipe pro la novelaro “Dekamerono”, kies enhavo naskis (ne nur en la itala) la terminon “boccaccesco”/ bokaĉeska (= malpruda).

Mi jam parolis pri li antaŭ unu jaro, la 16-an de junio 2017:

Johano Bokaĉo

Hodiaŭ mi transkribas la version al Esperanto (“Kikibjo”) de la kvara novelo de la sesa tago de “Dekamerono” (“Chichibio”), trad. Rinaldo Orengo, el “L’Esperanto” 1923-3, paĝoj 48-49 (la itala teksto estas legebla ĉe

www.classicitaliani.it/decamero/06_04.htm ).

Rimarko: en la traduko enestas kelkaj gramatikaj eraroj, kiujn mi tamen ne korektis.

Mi aldonas Monakan poŝtmarkon de 2009, kun la portreto de Bokaĉo.


KIKIBJO (1), KUIRISTO DE KONRADO GIANFIGLIAZZI (2), PER SIA PRETA FRAZO POR SIA SAVO, LA KOLERON DE KONRADO IGAS RIDON KAJ SIN MEM SAVAS DE MALBONA ŜANCO KIUN AL LI MINACIS KONRADO.

 

KVANKAM la sprite rapidemaj, amemaj virinoj, ofte frazojn donas tiel utilaj kiel belaj, la okazantaĵoj, al la ekparolontoj, ankaŭ la sorto favora, iam helpanto por la timemuloj, je ilia lango tuje iajn parolojn metas, kiajn neniam ilia elparolinto estus scipovinta trovi, se lia animo estus estinta trankvila: kaj tion mi per mia novelo intencas montri al vi.

Konrado Gianfigliazzi, tiel kiel ĉiu el vi povas esti aŭdinta kaj vidinta, ĉiam en nia urbo  estis nobela civitano, liberema, grandanima: kaj kavalire vivante, senĉese je hundoj kaj birdoj plezuris kaj sin amuzis, forlasante nun ĉi tie priparoli liajn pligravajn agojn. Estante iun tagon per sia falko mortiginta apud Perètola (3) unu gruon, ĝin vidante grasa kaj juna, li ĝin portigis al sia lerta kuiristo, kiu estis nomata Kikibjo  kaj estis Veneziano; kaj ĝin alportigis ordonante ke por la vespermanĝo ĝin rostu kaj bone aranĝu. Kikibjo, kiu tiel ŝajnis kiel estis naivulo, aranĝinte la gruon, ĝin supermetis apud fajro kaj zorgeme ĝin ekkuiris. Kiam ĝi estis preskaŭ kuirita, de ĝi elvenante tre granda odoro, okazis ke iu virineto el tiu sama strato, kiu estis nomata Bruninjo, je kiu Kikibjo estis varme enamiĝinta, eniris la kuirejon: kaj sentante la odoron de la gruo kaj ĝin vidante, kore petis Kikibjon ke li al ŝi donu de ĝi unu femuron.

Kikibjo respondis al ŝi kantante, kaj diris: «Vi ĝin ne havos de mi, madono Bruninjo, vi ĝin ne havos de mi».

Pro kio Bruninjo malkontentigita, al li diris: «Je la nomo de Dio, se ci ĝin al mi ne donos, ci ne havos de mi ion ajn kio al ci plaĉus». Kaj mallonge: la paroloj estis multaj, fine Kikibjo por ne kolerigi sian virinon, depreninte unu el la femuroj de la gruo, ĝin al ŝi donis.

Estante poste metata antaŭ Konrado kaj iu lia gasto la gruo sen la femuro, Konrado, mirante pro tio, vokigis Kikibjon kaj lin demandis kie estis la alia femuro de la gruo. Al li la mensogema Veneziano tuj respondis: «Sinjoro, la gruoj havas ne pli ol unu femuron kaj unu kruron».

Konrado tiam, iom kolerigita, diris: «Kiel diable? Ili havas nur unu femuron kaj unu kruron? Ĉu mi neniam vidis gruojn krom ĉi tiu?».

Kikibjo daŭrigis: «Tamen estas, sinjoro, kiel mi al vi diras; kaj kiam vi deziros, mi tion al vi vidigos ĉe la vivantaj».

Konrado, pro amo al la nehejmanoj kiujn li havis kune, ne volis sekvi babilaĵojn, sed diris: «Ĉar ci diras ke ĉi tion vidigos al mi ĉe la vivantaj gruoj, kion mi neniam vidis nek aŭdis diri ke estas, mi ja tion volas vidi morgaŭ matene, kaj estos kontenta: sed mi ĵuras al ci je la Krista korpo ke, se estos alie, mi igos trakti cin tiel malbone ke ci je cia malfavora sorto memoros ĉiam ĝis kiam ci vivos pri mia nomo».

Finiĝinta do dum tiu vespero la interdisputo, la sekvantan matenon kiam la tago aperis, Konrado, kies kolero ne estis pro la dormado ĉesinta, ankoraŭ malkvieta leviĝis kaj ordonis ke la ĉevaloj estu alkondukataj; kaj deviginte Kikibjon supreniri malbonan ĉevaleton, al iu rivero sur kies bordo ĉiam je tagiĝo kutimis kunveni gruoj, lin kunkondukis, dirante: «Baldaŭ ni vidos kiu el ni estas mensoginta hieraŭ vespere, ĉu ci aŭ mi».

Kikibjo, vidante ke ankoraŭ daŭras la kolero de Konrado kaj ke li estas devigota pruvi sian mensogon, ne sciante kiel tion fari, rajdis apud Konrado kun la plej granda timo de la mondo, kaj volonte estus, tion povinte, forkurinta; sed ne povante, nun antaŭe nun poste kaj flanke rigardadis, kaj ĉion kion li ekvidis, kredis esti gruoj starantaj sur du piedoj.

Sed jam venintaj apud la rivero, li antaŭ ol aliuloj ekvidis sur ties bordo ja dekdu gruojn, kiuj ĉiuj staris sur unu piedo, tiel kiel ili kutimas fari dormante. Tial do tuj montrante ilin al Konrado, li diris: «Plej bone vi povas, sinjoro, vidi ke hieraŭ vespere mi diris la veron, gruoj havas nur unu femuron kaj unu piedon, se vi rigardas tiujn, kiuj tie staras».

Konrado ilin vidinte diris: «Atendu, mi montras al ci ke ili du krurojn havas»: kaj iom pli alproksimiĝinta al ili ekkriis: ho ho: pro tiu krio la gruoj, elsendinte teren alian piedon, ĉiuj post iom da pasoj komencis forkuri. Tial Konrado sin turnante al Kikibjo diris: «Kio ŝajnas al ci, frandemulo? Ĉu ŝajnas ili havi du krurojn?».

Kikibjo, kvazaŭ timigita, ne scipovante li mem de kie li elvenis, respondis : «Jes, sinjoro, sed vi ne kriis ho ho al tiu de hieraŭ vespere: se vi tamen tiel estus kriinta, ĝi same estus alian femuron kaj alian piedon elmetinta, kiel faris ĉi tiuj».

Al Konrado tiel plaĉis ĉi tiu respondo ke tuta lia kolero iĝis gajeco kaj rido, kaj li diris: «Kikibjo, ci ja estas prava, mi vere tion devis fari».

Tiel do per sia rapida kaj amuzanta respondo Kikibjo ĉesigis malbonan ŝancon kaj paciĝis kun sia sinjoro.

 

(1) Itale Chichibio.

(2) Elp: Ĝanfiliacci.

(3) Vilaĝeto aprud Firenze

El «Dekamerono» de G. BOCCACCIO [Bokkaĉĉo].

Esper. Rinaldo Orengo.

(L’Esperanto” 1923-3, p. 48-49)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *