Homoj

Eduardo De Filippo

La 24-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1900) de la itala (napola) aktoro, dramverkisto kaj poeto Eduardo De Filippo (1900-1984), konata per la simpla nomo Eduardo

htt

(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

Dummviva Senatano de la itala Respubliko pro artaj meritoj, kandidato al la Nobelpremio por Literaturo, unu el la italaj aŭtoroj plej ludataj en eksterlando.

Mi aldonas la kvaran kovrilpaĝon de la revuo “L’Esperanto” 1984-10/11, kun foto de Eduardo, sendita nemulte antaŭ la morto al la konata esperantisto Giorgio Pagano; la dediĉo, bedaŭrinde malfacile legebla, diras en la itala: «A tutti gli Esperantisti, con l’augurio che l’esperanto, simbolo di pace e di fratellanza fra i popoli, possa affermarsi al più presto come lingua europea. Affettuosamente Eduardo De Filippo» (Al ĉiuj Esperantistoj, kun la bondeziro, ke esperanto, simbolo de paco kaj de frateco inter la popoloj, povu firmiĝi kiel eble plej baldaŭ kiel eŭropa lingvo. Ameme Eduardo De Filippo).

En la posta numero 1984-12, p. 8, Giorgio Pagano skribis interalie:

Nel numero precedente della nostra rivista è stata pubblicata la foto che Eduardo De Filippo mi ha mandato, poco tempo fa, come testimonianza della sua grande simpatia per noi esperantisti.

Eduardo, per chi non lo sa, aveva nove anni quando per la prima volta sentì parlare di Esperanto. Fin da allora gli parve una proposta che avrebbe unito i popoli, e in seguito, si è sempre domandato perché mai non venisse messa in pratica.

Le cose della vita hanno voluto che quel biglietto e quella foto, dedicate a me e a tutti gli esperantisti, suonassero come testamento. Monito per quanti di noi, in modo dispersivo e ingenuo (non) si danno da fare per la promozione della cultura esperantista in Europa”.

(Traduko:

En la antaŭa numero de nia revuo estis publikigita la foto, kiun Eduardo De Filippo sendis al mi, antaŭ nelonge, kiel ateston de sia granda simpatio al ni esperantistoj.

Eduardo, por tiuj kiuj ne scias ĝin, havis naŭ jarojn, kiam unuafoje li aŭdis paroli pri Esperanto. Ekde tiam ĝi ŝajnis al li propono, kiu unuigos la popolojn, kaj poste, li ĉiam demandis sin, kial do ĝi ne estas efektivigita en la praktiko.

La aferoj de la vivo volis, ke tiu bileto kaj tiu foto, dediĉitaj al mi kaj al ĉiuj esperantistoj, aspektu kiel testamento. Admono por tiuj el ni, kiuj, en maniero fortodisperda kaj naiva, (ne) klopodas por la antaŭenigo de la esperantista kulturo en Eŭropo”).

Unu penso pri “Eduardo De Filippo

  1. … tion mi ne sciis, verŝajne li ĝojus se li ekscius, ke mi antaŭ 25 jaroj esperantigis lian unuaktan komedion”Genneraniello”, kiun mi esperante titolis Ĝenĉjo…

    ie inter miaj paperaĵoj devus kuśi la tajpita manuskripto..

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *