Homoj

Luis de Góngora y Argote


La 23-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1627) de la hispana poeto kaj dramisto Luis de Góngora y Argote (1561-1627)

it.wikipedia.org/wiki/Luis_de_G%C3%B3ngora

it.wikipedia.org/wiki/Luis_de_G%C3%B3ngora

es.wikipedia.org/wiki/Luis_de_G%C3%B3ngora

Mi jam parolis pri li la 11-an de julio 2017, en la datreveno de lia naskiĝo

Gongora

Mi pludiras, ke laŭ atentigo de s-ro Liven Dek, “tri poemojn de Luis de Góngora oni povas legi en la poem-antologio “Sentempa Sinfonio” (3-a numero de la libroserio “Hispana Literaturo”.

Hodiaŭ mi transskribas en la hispana lian soneton “Mientras por competir con tu cabello”, kun ĝia traduko al Esperanto de Fernando de Diego (“Esperanto de UEA” 1968-4, p. 49).

Mi aldonas portreton de Góngora.

 


Mientras por competir con tu cabello

oro bruñido al sol relumbra en vano,

mientras con menosprecio en medio el llano

mira tu blanca frente al lilio bello;

 

mientras a cada labio, por cogello,

siguen más ojos que al clavel temprano,

y mientras triunfa con desdén lozano

del luciente cristal tu gentil cuello,

 

goza cuello, cabello, labio y frente,

antes que lo que fue en tu edad dorada

oro, lilio, clavel, cristal luciente,

 

no sólo en plata o vïola troncada

se vuelva, más tú y ello juntamente

en tierra, en humo, en polvo, en sombra, en nada.

 

Luis de Góngora

 

*****

 

Dum viaj haroj, kiel or’ radia,

triumfas super suno de mateno;

dum via ĉarma frunto en ĝardeno

fiere blankas super blank’ lilia;

 

dum via buŝo tenta kaj magia

rigardojn sorĉas pli ol la jasmeno,

kaj dum per freŝo venkas, kun senĝeno,

eburon glatan via kol’ gracia –

 

ĝuadu haroj, kolo, frunto, buŝo

antaŭ ol, kio estas en junaĝo

jasmen’, eburo, oro kaj lilio,

 

fariĝos violgrizo tra l’ vizaĝo

kaj, kun la tuta korpo jam en kuŝo,

polvo, vaporo, ombro kaj nenio.

 

Luis de Góngora, trad. Fernando de Diego

(Esperanto de UEA, 1968-4, p. 49)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *