La 6-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1949) de la franclingva belga poeto, dramverkisto kaj eseisto Maurice Maeterlinck (1862-1949)
eo.wikipedia.org/wiki/Maurice_Maeterlinck
it.wikipedia.org/wiki/Maurice_Maeterlinck
elstarulo de simbolismo, Nobelpremiito pri Literaturo en 1911 kun ĉi tiu motivigo: «Pro liaj multaj literaturaj agadoj, speciale pro lia dramverkado, kiuj distingiĝas pro la riĉo de la imagopovo kaj la fantasta poezio, kiu malkaŝas, kelkfoje en formo de fablo, profundan inspiron, dum en mistera maniero ĝi turniĝas al la sentoj propraj de la leganto kaj stimulas lian fantazion».
Maurice Maeterlinck estas fama precipe pro du teatraĵoj:
– “L’oiseau Bleu” (La blua birdo);
– Pelléas et Melisande (muzikigita, interalie, de Gabriel Fauré, Claude Debussy, Jean Sibelius, Arnold Schönberg).
En Esperanto ekzistas ĉi tiuj tradukoj:
– “La pasinteco”, trad. Rosa Fanshawe Walker, Brita Esperantisto 1908-44, p. 144;
– “Monna Vanna”, trad. A. Behrendt, 1910; ankaŭ en la “Belga Antologio”, 1928, Antwerpen, Belga Esperanto-Instituto;
– “Sur la mort d’un petit chien” (Morto de Hundeto), trad. G. Stroele, 1912;
– “Alladine et Palomides” (Aladino kaj Palomido), trad. E. F. Dow, 1913;
– “L’oiseau Bleu” (La blua birdo), Belga Antologio, 1928, Antwerpen, Belga Esperanto-Instituto;
– “Feuillage de cœur” (Korfoliaro), Belga Antologio, 1928, Antwerpen, Belga Esperanto-Instituto;
– La svarmo, Belga Antologio, 1928, Antwerpen, Belga Esperanto-Instituto;
– “Le Silence” (Silento), Belga Antologio, 1928, Antwerpen, Belga Esperanto-Instituto;
– “Les avertis” (La avertitoj), Belga Antologio, 1928, Antwerpen, Belga Esperanto-Instituto;
– “On est venu dire” (Jen oni venis diri), trad. Gaston Waringhien (La nica literatura revuo 7/1, n. 37, septembro-oktobro 1961) p. 28-29
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr71/maeterlinck/oni_venis.html
– “J’ai cherché trente ans” (Mi serĉis tridek jarojn), trad. Gaston Waringhien (La nica literatura revuo 7/1, n. 37, septembro-oktobro 1961, p. 29)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr71/maeterlinck/mi_sercxis.html
– “Et s’il revenait un jour” (Kaj se li revenus iam), trad. Gaston Waringhien (La nica literatura revuo 7/1, n. 37, septembro-oktobro 1961, p. 30)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr71/maeterlinck/kaj_se.html
Krome, en la revuo “L’Esperanto” 1978-10/11, p. 8-9, estas raportite, ke dum la12-a Internacia Pupteatra Festivalo (Dubrava apud Zagrebo, Jugoslavio, hodiaŭ Kroatio) la Teatra teamo “Théatre du Fust” de Montélimar (Francio) prezentis la version en Esperanto de la triakta rakonto “Ariane et Barbe-Bleue” (Ariadna kaj la Blubarbulo).
Mi transskribas la teskton en la franca, en la itala kaj en Esperanto de la poeziaĵo“On est venu dire” (Jen oni venis diri), trad. Gaston Waringhien (La nica literatura revuo 7/1, n-ro 37, septembro-oktobro 1961, p. 28-29, kaj aldonas la belgan poŝtmarkon de 1953 honore al Maurice Meterlinck.
ON EST VENU DIRE
On est venu dire,
(mon enfant, j’ai peur!)
on est venu dire,
qu’il allait partir…
Ma lampe allumée,
(mon enfant, j’ai peur!)
ma lampe allumée,
me suis approchée…
A la première porte,
(mon enfant, j’ai peur!)
a la première porte,
la lampe a tremblée…
A la seconde porte,
(mon enfant, j’ai peur!)
a la seconde porte,
la flamme a parlé…
A la troisième porte,
(mon enfant, j’ai peur!)
a la troisième porte,
la lumière est morte…
Maurice Maeterlinck
LA LAMPADA
Mi son venuti a dire
(o figlia, ho paura)
mi son venuti a dire
ch’ei deve partire…
Con la lampada alzata
(o figlia, ho paura)
con la lampada alzata
mi sono avviata…
Presso la prima porta
(o figlia, ho paura)
presso la prima porta
la fiamma ha tremato…
Sulla seconda porta
(o figlia, ho paura)
sulla seconda porta
la fiamma ha parlato…
Presso la terza porta
(o figlia, ho paura)
presso la terza porta
ahi! la luce è morta.
Maurice Maeterlinck, trad. Romano Palatroni
www.olivark.com/info-tecniche/letteratura/moderna/letteratura-belga.html
JEN ONI VENIS DIRI
Jen oni venis diri
(mia infan’, mi timas)
jen oni venis diri,
ke pretas li foriri.
Kun lampo lumigita
(mia infan’, mi timas)
kun lampo lumigita
mi pli proksimen volis.
Ĉe la unua pordo
(mia infan’, mi timas)
ĉe la unua pordo
la flam’ subite tremis.
Kaj ĉe la dua pordo
(mia infan’, mi timas)
kaj ĉe la dua pordo
la flamo ekparolis.
Sed ĉe la tria pordo
(mia infan’, mi timas)
sed ĉe la tria pordo
la lumon morto premis.
Maurice Maeterlinck, trad. Gaston Waringhien
La nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) p. 28-29
Temis pri “Théâtre du Fust” en Montelimar, kies direktorinon Literatura Foiro intervjuis en 1989.
Dankon pro la atentigo.