Homoj

Karl Marx

La 5-a de majo 2018 estas la 200-jara datreveno de la naskiĝo de la germana filozofo, ekonomikisto, historiisto kaj sociologo Karl Heinrich Marx, konata kiel Karl Marx (1818-1883), en Esperanto Karlo Markso

it.wikipedia.org/wiki/Karl_Marx

eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Marx

Pri li mi jam parolis la 21-an de februaro 2018, okaze de la datreveno de la publikigo de la “Manifest der Kommunistischen Partei” (Manifesto de la Komunista partio)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/02/21/manifesto-comunista/

Cetere, pri Marx oni jam skribis ĉion kaj la malon de ĉio, tial mi sentas min liberigita de la aldono de aferoj, kiuj ne estus originalaj.

Mi limiĝas, do, prezenti du kuriozaĵojn:

1- en la komunista erao, la Landoj de la socialista bloko vetkonkure eldonadis poŝtmarkojn kun la portretoj de Marx kaj Lenin, kiuj estis efika instrumento depopola edukado” kaj rimedo de propagando.

Sed estis ankaŭ kelkaj, kiuj utiligis tiujn poŝtmarkojn por tute alia celo.

La korespondaĵoj de Sovetunio al Italio kaj al aliaj okcidentaj Landoj estis elmetataj al kontrolo, precipe kiam la adresito estis religia institucio. Jen do, ke la koverto de letero el Ukrajnio de 1990, adresita al IKUE (Internacia katolika Unuiĝo Esperantista) estis intence tapetita (antaŭe kaj dorse) per 10 poŝtmarkoj kun la portretoj de Karl Marx kaj Vladimir Lenin. La cenzuro senprobleme pluirigis la leteron, surpozante, ke la sendinto estas fidinda komunisto;

2- En 1952, la urbo Chemnitz (en la tiama Germana Demokrata Respubliko – GDR) alprenis la nomon Karl-Marx-Stadt (Urbo de Karlo Markso); kaj oni ne haltis nur je la nomo, ĉar la tiama registaro volis starigi modelan urbon, kiu estu simbolo de la nova socialista realo. Tial, ankaŭ la malmulto saviĝinta post la uson-britaj bombadoj de la dua mondmilito estis komplete detruita, kaj anstataŭe estis konstruitaj popolaj domaroj laŭ stilo “Plattenbau” (ferbetonaj plataĵoj); krome, estis replanita la strataro, interlie kun la kreo de impona Karl-Marx-Allee (Aleo Karlo Markso).

Sed poste falis la murego de Berlino, okazis la germana reunuiĝo (Wiedervereinigung), kaj, en referendumo de la 23-a de aprilo 1990, 76% el la civitanoj decidis reveni al la malnova nomo Chemnitz. Ankaŭ la Karl-Marx-Allee ŝanĝis sian nomon, kaj fariĝis Brückenstraße (strato de la pontoj).

Tamen, la kolosa monumento al Marx, verko de la rusa skulptisto Lew Kerbel, restis sur sia loko, en tiu aleo: mi ne scias, ĉu pro respekto de la historio, aŭ pro la malfacilo ĝin forigi.

Mi aldonas:

– la leterkoverton de 1990 (antaŭa kaj malantaŭa faco);

– la bildon de la monumento al Marx.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *