Homoj

Gabriel García Márquez

La 17-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 2014) de la kolombia (fariĝinta meksika civitano) verkisto, ĵurnalisto kaj eseisto Gabriel José de la Concordia García Márquez, konata kiel Gabriel García Márquez (1927-2014)
it.wikipedia.org/wiki/Gabriel_Garc%C3%ADa_M%C3%A1rquez
eo.wikipedia.org/wiki/Gabriel_Garc%C3%ADa_M%C3%A1rquez
Nobelpremiito por Literaturo en 1982.
​Konsiderata unu el la plej grandaj hinspanlingvaj verkistoj (eĉ, la plej granda post Miguel de Cervantes Saavedra
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/22/cervantes/ ),
​li multe kontribuis altiri la atenton de la mondo al la latinamerika literaturo kaj socio, kvankam li estis kontraŭita jen en patrolando jen en Usono pro siaj polikitikaj ideoj ekstreme maldekstraj kaj sia amikeco kun Fidel Castro (en 1982 li devis peti politikan rifuĝon en Meksiko; dum longa tempo oni rifuzis al li la enirpermeson al Usono; kaj li mortis ekzile en Meksik-Urbo).
Aliflanke, estas iom paradokse (kaj signalo pri mondo kiu ŝanĝiĝas), ke en numero 2010-11 la revuo “La ondo de Esperanto”, kvankam aperanta en Rusio en Kaliningrado, difinis Gabriel García Márquez “la putino de Castro, la dorlotita diktatoro de sudamerikaj maldekstruloj”
esperanto-ondo.ru/Ondo/193-lode.htm ).
​Mi sendas, por la vivpriskribaj notoj kaj la kritika analizo, al la ampleksaj paĝoj de Vikipedio (tiu en Esperanto estis metita en la liston de la “elstaraj artikoloj”).
​Mi limiĝas atentigi, ke:
​- la romano de 1967 “Cien años de soledad” estis tradukita al Esperanto, kun la titolo “Cent jaroj da soleco”, de Fernando de Diego (Chapecó, Fonto, 1992; n. 27 en la Serio Oriento-Okcidento de UEA/ Universala Esperanto-Asocio);
​- detala prezento de la romano de 1989 “El general en su laberinto” (La generalo en sia labirinto) estas temo de alia “elstara artikolo” de Vikipedio en Esperanto
eo.wikipedia.org/wiki/La_generalo_en_sia_labirinto
​(la romano estas nekonvencia biografio de la “Liberiganto” Simón Bolívar
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/07/24/simon-bolivar/ );
​- recenzoj kaj mencioj pri García Márquez troviĝas (interalie) en la revuo “Esperanto de UEA” 1994-12, p. 210, 1997-4, p. 75 kaj 1999- 2, p. 210;
​- la revuo “Literatura Foiro” dediĉis al García Márquez la paĝojn 283-284 de numero 2002-200 kaj 127-132 de numero 2014-269;
– artikolo pri García Márquez de Ignacio Ramonet, titolita “Lasta renkontiĝo”, estas publikigita en la numero de la unua de aŭgusto 2014 de la eldono en Esperanto de la reta revuo “Le Monde diplomatique”
eo.mondediplo.com/article2107.html
​Mi aldonas:
​- la kovrilon de la eldono en Esperanto (“Cent jaroj da soleco”) de “Cien años de soledad”;
​- la kolombiajn poŝtmarkojn de 1982 honore al Gabriel García Márquez.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *