Homoj

Piano dum nokto

La 5-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1934) de la napola poeto kaj verkisto Salvatore Di Giacomo (1860-1934)
it.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Di_Giacomo
eo.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Di_Giacomo
La Vikipedia paĝo en Esperanto, kreita antaŭ nelonge, ne sciigas pri liaj verkoj tradukitaj al Esperanto:
– la rakonto “L’amico Richter” (Amiko Richter), trad. Michele Arabeno, “Literatura Mondo” 1935-10, p. 187-191;
– la poeziaĵo “Pianefforte ‘e notte” (Piano dum la nokto), trad. Gaudenzio Pisoni (unua premio por tradukita poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA 1971; “L’Esperanto” 1971-6/7, p. 10; “Itala Antologio” 1987, p. 436-437);
– la poeziaĵo “Catarì – Marzo” (Katarino – Marto), muzikigita de Mario Pasquale Costa, trad. Gaudenzio Pisoni (mi parolis pri ĝi la 1-an de marto 2017) en la “Itala Antologio” 1987, p. 437;

Salvatore Di Giacomo (Catarì)


– la poeziaĵo “Era de maggio” (Estis en majo), muzikigita de Mario Pasquale Costa, trad. Nicolino Rossi (mi parolis pri ĝi la 10-an de majo 2017)

Estis en majo


​- la poeziaĵo “Marechiare” (Marekjaro), muzikigita de Francesco Paolo Tosti, trad. Luigi Minnaja kaj Nicolino Rossi (mi parolis pri ĝi, preterpase, la 2-an de decembro 2017; mi parolos pri ĝi pli amplekse en alia okazo)

Francesco Paolo Tosti


​- la poeziaĵo “’E spingole francese” (Francaj pingloj – Sekurpingloj), muzikigita de Enrico De Leva, trad. Renato Corsetti kaj Nicolino Rossi;
​- la poeziaĵo “Luna nova” (Luno nova), muzikigita de Mario Pasquale Costa, trad. Nicolino Rossi;
– la poeziaĵo “Oilì oilà”, muzikigita de Mario Pasquale Costa, trad. Nicolino Rossi.
​Hodiaŭ mi transskribas la poeziaĵon Pianefforte ‘e notte, en la napola, en la itala versio de Pier Paolo Pasolini

Pier Paolo Pasolini


kaj en la traduko al Esperanto (Piano dum la nokto) de Gaudenzio Pisoni.
Mi aldonas portreton de la poeto.


PIANEFFORTE ‘E NOTTE

Nu pianefforte ‘e notte
sona luntanamente,
e ‘a museca se sente
pe ll’aria suspirà.

È ll’una: dorme ‘o vico
ncopp’ a nonna nonna
‘e nu mutivo antico
‘e tanto tiempo fa.

Dio, quanta stelle ‘n cielo!
Che luna! e c’aria doce!
Quanto na della voce
vurria sentì cantà!

Ma sulitario e lento
more ‘o mutivo antico;
se fa cchiù cupo ‘o vico
dint’a ll’oscurità..

Ll’anema mia surtanto
rummane a sta fenesta.
Aspetta ancora. E resta,
ncantannese, a pensà.

Salvatore di Giacomo

PIANOFORTE DI NOTTE

Un pianoforte di notte
suona in lontananza,
e la musica si sente
per l’aria sospirare.

È l’una: dorme il vicolo
su questa ninna nanna
di un motivo antico
di tanto tempo fa.

Dio, quante stelle in cielo!
Che luna! e che aria dolce!
Quanto una bella voce
vorrei sentire cantare!

Ma solitario e lento
muore il motivo antico;
si fa più cupo il vicolo
dentro all’oscurità.

L’anima mia soltanto
rimane a questa finestra.
Aspetta ancora, e resta,
incantandosi, a pensare.

Salvatore Di Giacomo,
trad. Pier Paolo Pasolini

PIANO DUM LA NOKTO

Piano dum la nokto
sonadas fore… fore…
kaj en aer’ langvore
sopiras harmoni’.

L’ unua hor’: jam dormiĝas
vojeto ĉe l’ lulado
de tiu serenado
el praa melodi’.

Kiomaj steloj! Kiaj
la lun’, l’ aero dolĉa!
Ho, nun de voĉo sorĉa
aŭskultos kanton mi!

Sed lante kaj solece
l’ario finmuzikas;
mallumo morn-implikas
vojeto ĉiam pli.

Animo mia sola
ĉe la fenestro estas.
Atendas ĝi, plurestas
en pensa rav-ebri’.

Salvatore Di Giacomo, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Belarta Konkurso” UEA 1971)
(“L’Esperanto” 1971-6-7, p.)
(“Itala Antologio”, 1987, p. 436-437)

2 pensoj pri “Piano dum nokto

  1. Ekzistas alia traduko de “La francaj pingloj”, farita de Giorgio Silfer. Ghi aperis en “Literatura Foiro” dum 1997.

    Mi foje hejmon lasis por la kazo
    ke vendi eblos pinglojn bonapreze;
    “Envenu” – junulin’ vokis surprize
    “kiom da pingloj donas vi turneze?”

    Kaj mi estante amoreme ruza
    ne retiriĝis antaù la okazo.
    He, kiu volas pinglojn bonapreze…
    He, kiu volas belajn pinglojn, do!

    Kaj mi: “Se kisojn donas vi kompleze,
    la tuta stoko estos sen elspezo.
    Pinĉoj kaj kisoj lasas senkontuze…
    da pingloj restos fine plena vazo”.

    “Aŭskultu min, ke eĉ en Paradizo
    da kisoj estas kvino poturneze.”
    He, kiu volas pinglojn bonapreze…
    He, kiu volas belajn pinglojn, do!

    Ŝi diris: “Mia kor’, estu serioza,
    ĉar se vi svatas, jen vi riskas peze.”
    Kaj mi respondis: ” Volu min ekskuzi,
    ĉar hejme restis l’ amatin’ ĵaluza.

    Ŝi havas vangon freŝa kiel rozo
    kaj havas buŝon ruĝa laŭ ĉerizo.”
    He, kiu volas pinglojn bonapreze…
    He, kiu volas belajn pinglojn, do!

  2. Dankon, mi notis, kaj volonte utiligos la tekston, kiam mi prezentos tiun kanzonon. En la revuoj estas veraj trezoroj, bedaùrinde ne plene konataj kaj utiligataj.

Lasi respondon al Giorgio Silfer, dramverkisto kaj lingva komitatano Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *