Homoj

Salvator Rosa

La 15-a de marto estas la datreveno de morto (en 1673) de la napola pentristo kaj poeto Salvator Rosa (1615-1673)
it.wikipedia.org/wiki/Salvator_Rosa
Mi jam parolis pri la 22-an de julio 2017, je la datreveno de lia naskiĝo

Salvator Rosa


limiĝante, tamen, je la (pridiskutata) atribuo de un el la plej malnovaj kaj famaj napolaj kanzonoj, “Michelemmà”, kun la aldono de kelkaj konsideroj pri lingvaj antaŭjuĝoj.
Hodiaŭ, kontraŭe, mi prezentos lian agadon kiel pentristo, en kiu li montris ribelan kaj nekonformismam animon, tiom ke li kutimis malakcepti la mendojn de la mecenatoj (ekzemple, de Kristina de Svedio
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/18/cristina-di-svezia/ ),
kiam ili povis kondiĉi la liberon de inventemo kaj de esprimo de la artisto.
Dum sia vivo, Salvator Rosa estis esence ignorita, aŭ eĉ malestimita, precipe en Italio (kiel diras la Evangelio, profeto ne estas estimata en sia patrujo!), ĉar li ne respondis al la baroka gusto de tiu epoko, nek adaptiĝis al la napola realisma pentroarto; efektive, liaj pentraĵoj estas trofruaj je preskaŭ du jarcentoj, ili ŝajnas pentritaj ne en la deksepa, sed en la deknaŭa jarcento.
Kontraŭe, kiam alvenis romantikismo kaj novaj gustoj, Salvator Rosa estis ne nur revalorigita, sed eĉ laŭdegita, precipe pro la vualo de melankolio kiu ĉiam videblas en liaj portretoj kaj en liaj pejzaĝoj. Kontribuis al lia konateco ankaŭ la multaj romanecaj rakontoj pri lia vivo, kiuj igis lin mito (iuj eĉ igis lin patriota kaj batalema heroo, ekzemple Alexandre Dumas patro, Théophile Gautier kaj Giosuè Carducci
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/02/16/giosue-carducci/ ).
Obstaklo al vera populareco kuŝas en la malafacilo havi globalan vidon de lia artista agado, ĉar li pentris preskaŭ nur tolaĵojn, venditajn al privatuloj kaj poste disperditajn tra la tuta mondo; ankoraŭ hodiaŭ, ne malofte oni trovas, en la katalogoj de aŭkcioj, verkojn de Salvator Rosa (pentraĵojn, desegnaĵojn kaj gravuraĵojn), tiel ke ne nur pligraviĝas la disperdiĝo, sed eĉ la verkoj estas ĉiam pli forprenitaj el la ĝenerala ĝuado.
​Mi transskribas la unuan parton de la teksto de la elsendo de Radio Roma-Esperanto de la 5-a de marto 1938, kaj aldonas memportreton de Salvator Rosa, konservitan en Sieno, Banko “Monte dei Paschi di Siena” (Kolekto Chigi Saracini).


RADIO ROMA – ESPERANTO
N. 172 ​​la 5.an de marto 1938.a

LA PENTRAĴOJ DE GALERIO HARRACH
ĈE LA EKSPOZICIO DE LA TRI JARCENTOJ

Revenas por kelkaj monatoj al Napolo la ĉefverkoj, kiuj elmigris antaŭ ducent jaroj: ili elmigris kiel rekono de beleco kaj de brilo de la napola arto, je la sekvo de vicreĝo Harrach, kiu regis en Napolo de 1720.a ĝis 1733.a.
Ĉi tiuj tolaĵoj de la napolaj pentristoj apartenas al la fama Galerio Harrach de Vieno, kaj Lia Ekscelenca Moŝto Harrach afable metis ilin je dispono de la granda ekspozicio de la napola pentrarto de la XVII, XVIII kaj XIX Jarcentoj, la Ekspozicio de la Tri Jarcentoj, kiu, sub la aŭspicio de la Provinca Institucio por la Turismo de Napolo, havos lokon de marto ĝis junio de la nuna jaro en la sugestia kadro de Castelnuovo.
La priparolitaj tolpentraĵoj estas “La buĉado de la senpekuloj” de Massimo Stanzione, la “Neo de Petro en Saba” kaj la “Salomono” de Bernardo Cavallino, “Pagana Festo” de Pacecco de Rosa. La kolekto estas kompletigita per aliaj pentraĵoj eksterordinare interesaj: pejzaĝo kaj “Martirigo de Sankta Bartolomeo” de Salvator Rosa, la “Vestale” de Sebastiano Conca, “Lucrezia” de Antonio Vaccaro, “Sankta Hieronimo” kaj la “mirakla Fiŝkaptado” de Luca Giordano, “Profeto” de Ribera, tri skizoj de Solimena…. Kiel oni vidas, nur unu Galerio de Vieno donis nombron vere imponan da verkoj; same aliaj Galerioj eksterlandaj, aliaj privataj kolektoj, muzeoj kaj pinakotekoj, oni povas diri de tuta Eŭropo, metis je dispono pentraĵojn tre interesajn, tiel ke ĉi tiu Ekspozicio de la Tri Jarcentoj de Napola Pentrarto estos vere arta okazaĵo tiom grava, ke ĝi egaligas la specialajn ekspoziciojn, kiuj alvokis grandajn fluojn da kompetentuloj, da amatoroj, da soifantoj je belo el ĉie ajn: Napolo kapablos akcepti ĉiujn per la belo de sia Naturo kaj per la impona pruvo de tio, kion ĝiaj artistoj kapablis fari kaj instrui, en periodo en kiu la artoj regis el Italujo la tutan mondon.

LA FIGURO DE SALVATOR ROSA
KAJ LA EKZPOZICIO DE LA TRI JARCENTOJ

Vizaĝo fiera, nekaŝema, sincera ridetis al tuta Italujo dum ĉi tiuj tagoj, algluita ĉe preskaŭ ĉiuj stratanguloj; ĝi havas la lipharojn turnitajn supren, la barbeton pintan, larĝan blankan krispon, kiel oni kutimis je ĝiaj tempoj, kaj en la maldekstra mano paletron ankoraŭ brilan pro koloroj; la vizaĝo de Salvator Rosa; la artisto, kiu donis al la napola pentrarto sian animon, ardan, pretan, malavaran, avidan je ĝuo kaj tamen malĝojan: Salvator Rosa, la pentristo de la bataloj, ĉar batalojn li partoprenis, kaj estis metinta je dispono de Masaniello sian inteligentecon dum la ribelo kontraŭ la Hispanoj, la revoluciemulo pri la pentraj reguloj ĉar li estis komencinta kopii siajn pejzaĝojn el la vero, ne kunmetante ilin en la verkoj; la forkurinto el Napolo por fuĝi la persekutojn de la vicreĝoj, Salvator Rosa, la pentristo, kiu iom disŝutis en tutan Italujon kaj en la tutan mondon sian talenton kaj siajn pentraĵojn, kiuj nun – parte – troviĝos kunigitaj en la Granda Ekspozicio pri Napola Pentrarto de la XVII, XVIII kaj XIX Jarcentoj, la Ekspozicio de la Tri Jarcentoj, kiu estos inaŭgurata en Napolo la 15.an de marto de l’ nuna jaro 1938.a.
Multedra artisto, Salvator Rosa, naskiĝinta apud monteto Vomero ĉe la supreniranta strato Arenella, preta manipuli la glavon, preta forgesi ĉion, eĉ la manĝaĵon, eĉ sin mem, por sekvi sian artan revon, naskiĝis en 1615.a kaj mortis en 1573.a: li vivis 62 jarojn dividitajn laŭ arda pasio al la pentrarto, laŭ senĉesa malŝato al la hispanaj moroj, tiom ke li verkis la famajn “satirojn”, laŭ sinsekvo da bataloj kaj dueloj; sincera kaj lojala, tiom ke li estis nomata de siaj samtempuloj “Kavaliro don Salvator Rosa”, aŭtoro de la unua kanzono, kiun oni memoras en Napolo, tiu al “Michelammà”, kiu ankoraŭ hodiaŭ havas freŝecon kaj kolorbrilon; animo profunde napola kaj pro tio nobla kaj melankolia, amanta la brilajn kolorojn kaj la malgajajn temojn, Salvator Rosa estas unu el la pentristoj, kiuj plej meritis esti rememorigataj, kaj fakte multaj el liaj pentraĵoj estas kolektitaj en ĉi tiu Ekspozicio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *